Arkta ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arkta ŝterno
Arctic terns.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Arkta ŝterno 'Sterna paradisaea '
Erik Pontoppidan 1763
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Arkta ŝterno (Sterna paradisaea) estas marbirdo de la familio de ŝternoj nome Ŝternedoj. Tiu birdo ĝuas ĉirkaŭpolusan distribuon, reproduktante kolonie en arktaj kaj subarktaj regionoj de Eŭropo, Azio, kaj Norda Ameriko (tiom sude kiom ĝis Bretonio kaj Massachusetts). La specio estas tre migranta kaj vidas du sinsekvajn somerojn ĉiujare ĉar ĝi migras el ties nordaj reproduktejoj al oceanoj ĉirkaŭ la Antarkto kaj reen (ĉirkaŭ 24,000 mejlojn) ĉiujare. Tiu estas la plej longa regula migrado de iu ajn konata animalo.

Aspekto kaj ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Arkta ŝterno

Arkta ŝterno estas mezgranda birdo. Ili estas 33–39 cm longaj kaj havas enverguron de 76–95 cm. Ili havas ĉefe grizblankan plumaron, kun ruĝaj beko (tiom longa kiom la kapo streĉita kun tre markita bekokomenco) kaj kruroj, blanka frunto, nigraj nuko kaj krono kaj blanka vizaĝo. La griza supro estas ĉirkaŭ 305 mm. La supraflugiloj estas grizaj kun blanka bordo kaj estas tute blankaj ankaŭ la kolo kaj la pugo. La treforkoforma vosto estas blankeca kun grizaj eksteraj bordoj.

La Arkta ŝterno estas konsiderata kiel ekzemplo de K-selektado, ĉar zorgas kaj agreseme defendas etan nombron de idoj. Gepatroj manĝigas fiŝojn dum longe kaj helpas ilian flugadon suden por vintri.

Arkta ŝterno povas esti oldegaj, ĉar multaj atingas 20 jarojn kaj kelkaj eĉ ĝis 34. Ili manĝas ĉefe fiŝojn kaj etajn marajn senvertebrulojn. La specio estas abunda, kun supozata loĝantaro de unu miliono de individuoj. Kvankam la preciza nombro estas nekonata, oni ĉirkaŭkalkulas ke la loĝantaro malpliiĝis pro iama troekspluatado en siaj suda teritorio.

Distribuado kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta teritorio (ruĝe), vintraj teritorioj (blue) kaj migrado (verde)

La Arkta ŝterno havas tutmondan, ĉirkaŭpolusan reproduktan distribuadon kiu estas sinsekva: ne estas konataj subspecioj. Ĝi povas troviĝi en marbordaj regionoj de mezvarmaj partoj de Norda Ameriko kaj Eŭrazio dum la somero de norda hemisfero. Nome reproduktejoj povas esti en Alasko, norda Kanado ĝis la plej nordaj ŝtatoj de orienta Usono, Gronlando, Islando kaj pli etaj insuloj de norda Atlantiko, Britio, norda marbordo de Eŭropo el Bretonio en Francio ĝis baltaj landoj, nordaj Skandinavio, Rusio kaj Siberio ĝis la pinto kaj suden ĝis iom post la komenco de la duoninsulo de Kamĉatko. Dum vintrado dum la somero de suda hemisfero, ĝi povas troviĝi mare ĝis atingo de la suda bordo de la glacio en Antarkto.[1] La teritorio de la specio povas ampleksigi ĝis areo de ĉirkaŭ dek milionoj da kvadrataj kilometroj.[2]

La Arkta ŝterno estas fama pro ties migrado; ĝi flugas el ties reproduktejoj al la Antarkto kaj reen denove ĉiun jaron. Tiu veturado de 19,000 km nur por iro certigas ke tiu specio ĝuas du somerojn ĉiujare kaj pli da taglumo ol iu ajn besto en la mondo.[3] La mezaveraĝa Arkta ŝterno dum sia tuta vivo veturas distancon sufiĉan por atingi la lunon kaj reen — ĉirkaŭ 500,000 mejlojn.[4] Jen ekzemplo de la elstara lerteco de tiu longveturulo ĉe ringita individuo kiel ankoraŭ ne flugantulo en la insuloj Farne, Northumberland, Britio en somero 1982, kiu atingis Melburnon, Aŭstralio en oktobro 1982, marveturado de ĉirkaŭ 22,000 km en nur tri monatoj post ekflugado.[5] Alia ekzemplo estas tiu de ringita ido en Labrador, Kanado la 23an de julio, 1928. Ĝi estis trovita en Suda Afriko nur kvar monatoj poste.[6] Arkta ŝterno kutime migras malproksime de marbordo.[7] Pro tio ili malofte estas vidataj ĉetere for de la reprodukta sezono.

En 2007 Carsten Egevang, de la Universitato de Aarhus en Danio kaj ties teamo lokigis radiolokigilojn al arktaj ŝternoj nestumintaj en Gronlando por certigi la vojon kiujn faras tiu specio el Norda al Suda Poluso. En 2008 la sciencistoj sukcesis rekapti 10 ekzemplerojn kaj ekhavis informojn pri la vojo. Dekomence la birdoj flugis rekte al Nordafriko kie restis ĉirkaŭ tri semajnoj, poste pluis sian vojaĝon suden ĉu ĉe la marbordoj de Sudameriko ĉu ĉe tiuj de Suda Afriko. Poste ili restis ĉe la Antarkto dum kvin monatoj. Tiele la fakuloj konstatis la plej longan vojaĝon (ĉirkaŭ 80,000 km) sed ne senhalte kiel ĉe la Lapona limozo. Dum 30 vivjaroj la Arkta ŝterno povus fari 2,4 milionojn da km, kion farus spacŝipo kiu irus trifoje al la luno.[8]

Fizika priskribo kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Arkta ŝterno en Finlando

Arkta ŝterno estas mezgranda birdo. Ili estas 33–39 cm longaj el la bekopnto ĝis la vostopinto kaj havas enverguron de 76–95 cm. La pezo estas 86–127 g. Ili havas ĉefe grizblankan plumaron, kun brilaj malhelruĝaj beko (tiom longa kiom la kapo streĉita kun tre markita bekokomenco) kaj mallongaj kruroj, blanka frunto, nigraj nuko kaj krono kaj blanka vizaĝo. La griza supro estas ĉirkaŭ 305 mm. La supraflugiloj estas helgrizaj kun blanka aŭ travidebla bordo kaj estas tute blankaj ankaŭ la kolo kaj la pugo. La tre forkoforma vosto estas blankeca kun grizaj eksteraj bordoj kaj helgriza subvosto. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto. La vintra plumaro estas simila, sed la krono estas pli blanka kaj la beko pli malhela.[7]

Arkta ŝterno dumfluge

Junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj pro ties nigraj bekoj kaj kruroj, flugiloj kun skvama aspekto kaj supro kun malhelaj plumoj, malhela flugilbordo kaj pli mallongaj vostoplumoj.[7] Dum sia unua somero, junuloj havas ankaŭ pli blankan antaŭkronon.[9]

La specio havas diversajn voĉojn; la du pli komunaj estas alarmsignaloj, kiam eventualaj predantoj (kiel homoj aŭ aliaj mamuloj) eniras en la kolonioj, kaj la avertosignaloj.[10] La avertosignalo estas socia en la naturo, farata dum reveno al la kolonio kaj dum agresemaj renkontoj inter individuoj. Ĝi estas unika por ĉiu individua ŝterno kaj tiele ĝi utilas kiel ĉe la birdokanto de paserinoj, kiu identigas individuojn. Oni priskribis aliajn ok kantojn ekde petokantoj de inoj dum pariĝado ĝis atakokantoj dum superflugo al entruduloj.

Kvankam la Arkta ŝterno estas simila al la Hirunda ŝterno kaj al la Roza ŝterno, ties koloro, profilo kaj voĉo estas iom diferencaj. Kompare kun la Hirunda ŝterno, ĝi havas pli longan voston kaj unukoloran bekon, dum la ĉefaj diferencoj kun la Roza ŝterno estas la iom pli malhela koloro kaj pli longaj flugiloj. La voĉo de la Arkta ŝterno estas pli naza kaj raspanta ol tiu de la Hirunda ŝterno kaj estas eĉ pli facile diferencebla de tiu de la Roza.[11]

La plej proksimaj parencoj de tiu ĉi specio estas grupo de sudpolusaj specioj, la Sudamerika ŝterno (Sterna hirundinacea), Kergelena ŝterno (S. virgata), kaj Antarkta ŝterno (S. vittata).[12]

En la vintraj teritorioj (somere sudhemisfere) la Arkta ŝterno povas esti diferencata de tiuj parencoj; la sesmonata diferenco en plumoŝanĝo estas la plej utila indikilo ĉar la Arkta ŝterno montras vintran plumaron dum sudhemisfera somero. La sudaj specioj korme ne montras pli malhelajn flugilpintojn dumfluge.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ennesta Arkta ŝterno ĉe insuloj Farne, Nortumberlando, Anglio.

La Arkta ŝterno pariĝas por la tuta vivo, kaj plej ofte revenas al la sama kolonio ĉiujare.[13] Reproduktado ekas ĉirkaŭ la triono de la kvara jaro.[14] Pariĝado estas perlaborita, specife ĉe birdoj nestantaj la unuan fojon.[15] Pariĝado ekas per "alta flugo", kie ino ĉasas masklon en alta altitudo kaj poste malrapide descendas. Tiun ceremonion sekvas "fiŝflugo", kie masklo proponas fiŝon al ino. Pariĝado surgrunde inkludas pavado per levita vosto kaj malaltigitaj flugiloj. Post tio ambaŭ birdoj kutime flugas cirkle unu ĉirkaŭ alia.[15]

Ido de Arkta ŝterno ĉe insuloj Farne, Nortumberlando, Anglio.

Ambaŭ gepatroj konsentas pri la nestoloko kaj ambaŭ defendos la lokon. Dume la masklo daŭre manĝigas la inon. Pariĝado okazas iomete poste.[15] Reproduktado okazas en kolonioj de marbirdoj en marbordoj, insuloj kaj eventuale interne en tundro proksime de akvo. Tiu specio ofte formas miksitajn arojn kun la Hirunda ŝterno. La ino demetas el unu ĝis tri ovojn ĉiun demetadon, plej ofte du.[7] Tiu ĉi estas unu el la plej agresemaj ŝternoj, fiere defendemaj de la nesto kaj idoj. Ili atakas homojn kaj grandajn predantojn, foje frapante la pinton aŭ doroson de la kapo. Kvankam tiu birdo estas tro malgranda por vundi grave, ĝi kapablas sangigi.[3] Aliaj specioj profitas tiun agresemon por nesti en teritorio defendita de Arkta ŝterno.

La nesto estas kutime engrunda truo, kovrita aŭ ne kovrita el herberoj aŭ simila materialo. La ovoj estas punktitaj kaj kamuflaj.[7] Ambaŭ gepatroj kovas. La idoj eloviĝas post 22–27 tagoj kaj havas sian plumaron post 21–24 tagoj.[7] Se la gepatroj estas ĝenataj kaj flugas el la nesto ofte la kovado povas ampleksiĝi ĝis 34 tagoj.[10]

La plumaro de la idoj post eloviĝo estas lanugo. La idoj ekmoviĝas ĉirkaŭe kaj eksploras tiun ĉirkaŭaĵon el unu ĝis tri tagoj post eloviĝo.[16] Kutime ili ne malproksimiĝas el la nesto. Idoj estas zorgataj de la gepatroj la unuajn dek tagojn post eloviĝo.[17] Ambaŭ gepatroj zorgas la idaron.[7] Idoj manĝas fiŝojn kaj la gepatroj alportas al la idoj pli grandajn fiŝojn ol tiuj kiujn ili mem manĝas.[10] Maskloj alportas pli da manĝaĵoj al la idoj ol la inoj. La gepartroj manĝigas la idojn dum unu monato ĝis kiam ili ĉesas tion.[7] Post tio, la junuloj eklernas manĝi per si mem, inkludante la malfacilan metodon de plonĝado.[18] Ili ekflugas suden por vintri per la helpo de siaj gepatroj.[19] Arkta ŝterno alias la K-selektadon;[20]

Ili estas longvivaj birdoj kun malmultaj idoj ĉiujare kompare kun aliaj birdoj. La plej alta vivo por tiu ĉi specio estas 34 jaroj.[21] Mezaveraĝa vivo de dudek jaroj nemaloftas,[13] kaj pristudoj ĉe insuloj Farne supozigas mezaveraĝan survivon de 82 %.[22]

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La dieto de la Arkta ŝterno varias depende de loko kaj tempo, sed kutime la specio estas karnovora. Plej ofte, ili manĝas etajn fiŝojn aŭ marajn krustulojn.[1][7] Fiŝoj konsistigas la plej grandan parton de la dieto kaj estas kalkulata kiel pli da biomaso konsumita ol iu ajn manĝaĵon. Predotaj specioj estas nematuraj (1–2 jaraĝaj) ariĝantaj specioj kiel haringo, moruo kaj aliaj.[3] Inter la maraj krustuloj manĝataj estas amfipodoj, kraboj kaj krilo. Foje tiuj birdoj manĝas ankaŭ moluskojn, marvermojn aŭ berojn kaj en siaj nordaj reproduktejoj ankaŭ insektojn.[16]

Arkta ŝterno plej ofte plonĝas kontraŭ la akvosurfacon por predi proksimajn predojn, sed ankaŭ povas ĉasi insektojn dumfluge dum la reprodukta sezono.[16] Oni diras ankaŭ ke, la Arkta ŝterno povas, spite sia malgrandeco, eventuale enmiksiĝi en kleptoparazitado ĝenante aliajn birdojn ĝis kiam tiuj forlasas siajn predojn.[16]

Dum nestado, Arkta ŝterno estas minacata pro predado farata de katoj kaj aliaj bestoj.[1] Krom esti rivalo por nestolokoj, la pli grandaj Arĝentmevo rabas ovojn kaj idarojn. Kamuflaj ovoj malhelpas tion kaj same izolitaj nestolokoj.[18] Dum manĝado, rabmevoj, mevoj kaj aliaj specioj de ŝternoj povas persekuti tiujn birdojn kaj rabi ties predojn.[23] Ili ofte formas miksitajn koloniojn kun aliaj ŝternoj, kiel la Hirunda ŝterno kaj la Sandviĉa ŝterno.

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

Arkta ŝterno

Arkta ŝterno estas konsiderata minacata aŭ prizorgata specio en kelkaj ŝtatoj. La specio estas ankaŭ protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).[24] Tiu specio malpliiĝis en la nororienta regiono de Usono nome Nov-Anglio fine de la 19a jarcento pro troĉasado por komerco de inĉapeloj.[10] Ekspluatado daŭras ankoraŭ en okcidenta Gronlando, kie la specio malpliiĝis draste post 1950.[25]

En la suda parto de sia teritorio, la Arkta ŝterno malpliiĝis laŭ nombro. Ĉefe pro malpliiĝo de la manĝoprovizo.[9] Tamen granda parto de la teritorioj de la specio estas malproksimega kaj ne estas konata komuna evoluo en la loĝantaro ĉu al malpliiĝo ĉu al pliiĝo.[16]

Birdlife International konsideris la specion kiel de malalta risko el 1988, supozinte, ke estas ĉirkau unu miliono da individuoj ĉirkaŭ la mondo.[2]

Aperoj[redakti | redakti fonton]

La Arkta ŝterno aperis sur poŝtmarkoj de diversaj landoj kaj dependaj teritorioj. Teritorioj inkludas la insuloj Alando, Alderney kaj Ferooj. Landoj inkludas Kanado, Finlando, Islando kaj Kubo.[26]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Royal Society for the Protection of Birds. Arctic tern Ŝablono:English. Alirita la 17 August 2006.
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2004). Sterna paradisaea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
  3. 3,0 3,1 3,2 (1985) S. Cramp: Birds of the Western Palearctic, 87–100. ISBN 0-19-857507-6.
  4. British Trust for Ornithology. Terns (Family Sternidae). Alirita la 31 August 2006.
  5. A. Heavisides; M.S. Hodgson & I Kerr. (1983). Birds in Northumbria 1982. Tyneside Bird Club. 
  6. Birds of Nova Scotia: Arctic Tern. Alirita la 22 August 2006.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 7,8 Josep del Hoyo: Josep del Hoyo: Handbook of the Birds of the World vol. 3. Lynx Edicions, 653. ISBN 84-87334-20-2. 
  8. Carl Zimmer, "El vuelo más largo: 11.425 kilómetros sin parar", The New York Times en El País, paĝo 6, 10a de junio de 2010.
  9. 9,0 9,1 Steve N.G. Howell; & Alvaro Jaramillo. Jonathan Alderfer: (2006). Jonathan Alderfer: National Geographic Complete Birds of North America. National Geographic Society, 272–73. ISBN 0-7922-4175-4. 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 J.J. Hatch. A. Poole; & F. Gill: (2002). A. Poole; & F. Gill: Arctic Tern (Sterna paradisaea). Philadelphia, PA.: The Birds of North America, 707. 
  11. Klaus Malling Olson; Hans Larsson (1995). Terns of Europe and North America. Princeton University Press. ISBN 0-7136-4056-1.
  12. E.S. Bridge; A.W. Jones; & A.J. Baker. A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular phylogenetics and Evolution 35 459–69. Alirita la September 7 2006.
  13. 13,0 13,1 Christopher Perrins: Christopher Perrins: Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, 267. ISBN 0-307-13656-6. 
  14. Oscar Hawksley (1957). Ecology of a breeding population of Arctic Terns. Bird-Banding 28 57–92. Alirita la September 1 2006.
  15. 15,0 15,1 15,2 Perrins p. 268
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 Kenn Kaufman. . Lives of North American birds. Houghton Mifflin, 260. ISBN 0-395-77017-3. 
  17. Klaassen, M; Bech, C; Masman, D; Slagsvold, G (1989). Growth and energetics of Arctic tern chicks (Sterna paradisaea). Auk 106 240–48. Alirita la September 1 2006.
  18. 18,0 18,1 Perrins p. 269
  19. National Audubon Society. Arctic Tern (Sterna paradisaea). Alirita la 1 September 2006.
  20. Elizabeth A. Schreiber; Joanne Burger. (2001). Biology of Marine Birds. CRC Press. ISBN 0-8493-9882-7. 
  21. Jeremy J. Hatch (1974). Longevity record for the Arctic Tern. Bird-Banding Volume 45 269–270. Alirita la September 7 2006.
  22. J.M. Cullen. (1957). Plumage, age and mortality in the Arctic Tern 4, 197–207. 
  23. Perrins p. 271
  24. AEWA. African Eurasian Waterbird Agreement Annex II: Species list Ŝablono:English. Alirita la August 17 2006.
  25. K. Hansen. (2001). Threats to wildlife in Greenland, 1–2. 
  26. Chris Gibbons. Arctic Tern stamps. Alirita la 24 August 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]