Arkta Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Arkta Oceano. Maldekstre videblas Norda Ameriko; dekstre videblas Norda Eŭropazio; sube kaj maldekstre videblas la insuloj Gronlando kaj Islando

La Arkta Oceano estas la oceano kiu inkluzivas la nordan poluson de Tero. Ĝi estas la plej malgranda el la kvin oceanoj: ĝi havas areon 14 056 000 km².

Ĝi estas plejparte kovrita de flosglacio, kvankam tiu ĉi maldikiĝis je 40% ekde 1950 kaj 2000. Kelkaj fakuloj antaŭvidas, ke post 50 jaroj la flosglacio tute malaperos dum somero.

Temperaturo kaj saleco de la Arkta Oceano ŝanĝiĝadas laŭ la sezonoj, pro la perioda fandiĝo kaj reglaciiĝo; ĝia averaĝa saleco estas la plej malalta el ĉiuj mondaj oceanoj, pro la malforta evaporado, la abunda enfluo de nesala akvo el riveroj (precipe danke al siberiaj riveroj), kaj pro mallarĝeco de la markoloj kiuj ligas ĝin al la aliaj oceanoj.

Geografio

La Arkta Oceano havas preskaŭcirklan formon, kaj ĝia areo - 14 056 000 km² - estas preskaŭ sama kiel tiu de Rusio. Ĝia marbordo longas 45 390 kilometrojn. Ĝin ĉirkaŭas Eŭropazio, Norda Ameriko kaj pluraj insuloj, inter kiuj plej elstaras Gronlando kaj Islando.

Laŭ la kutimaj difinoj, ĝi inkluzivas plurajn marojn kaj golfojn: la Bafina Golfo, la Barenca Maro, la Boforta Maro, la Ĉukĉa Maro, la Orientsiberia Maro, la Gronlanda Maro, la Hudsona Golfo, la Hudsona Markolo, la Karska Maro, la Lapteva Maro, la Blanka Maro kaj aliajn.

Ĝi ligiĝas al la Pacifika Oceano per la Beringa Markolo, kaj al la Atlantika Oceano per la Maro de Gronlando kaj per la Labradora Maro.

Malgranda oceano aŭ granda maro?

Notinde estas ke kelkaj homoj uzas la nomon "Arkta Maro" aŭ "Arkta Glacia Maro" anstataŭ "Arkta Oceano".

Fakte, la Arkta Oceano estas multe pli malgrada ol la Hinda Oceano kaj multe pli granda ol la Korala Maro, la Araba Maro, la Kariba Maro, la Mediteraneo, la Sudĉina Maro, ktp.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda