Arló
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Arló (arlO) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Ózd. La slava orilu signifas aglo.
- Areo: 47 km²
- Loĝantaro: 4150
- Poŝtkodo: 3663
- Telefonprefikso: 48
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas en valo, laŭ la ĉefvojo Bátonyterenye-Ózd, la lasta kaj Borsodnádasd estas proksime.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1268. En la 17-a j.c. ciganoj alvenis, el ili konsistas duono de la loĝantaro. Historion de la grandvilaĝo determinas proksimeco de Ózd kaj Borsodnádasd. En 1927 pro la minado montoparto deglitis kaj ĝi baris rojon, sekve lago naskiĝis apud la komunumo, kiu nun estas feriejo.
Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo.