Armand Caumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armand Caumont
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1842 (1842-01-29)
en Bazelo
Morto 21-an de aŭgusto 1925 (1925-08-21) (83-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto • gimnazia instruisto • tradukisto
vdr

Armand CAUMONT (ĉ. 1842-1925) estis svisa esperantisto, profesoro (instruisto) en Lausanne.

Li esperantistiĝis antaŭ la unua mondmilito, kunlaboris kun Friedrich Uhlmann kiel esperantista redaktoro de Monda Poŝto, dum la unua mondmilito li kontribuis al la revuo Esperanto per artikoloj kaj helpis tiel al la jam malsaneta Hector Hodler.

Lia plej grava verko estas esperantigo de la romano For la Batalilojn! de Bertha von Suttner en la jaro 1914, kiun li prezentas en riĉa kaj tamen klara kaj facile legebla lingvo - neniaj lingvaj eksperimentoj deturnas la atenton de la leganto for de la enhavo de la libro kaj agado de la herooj, kies militaj suferoj estas draste priskribitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo de Caumont en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 21, no 10=302 (Oktobro 1925)
  • Nekrologo