Armea Spaco Tockoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Armea spaco Tockoje)
Armea Spaco Tockoje
Armea spaco
provejo de atomarmiloj [+]

LandoRusio
- koordinatoj52° 32′ 50″ N, 52° 49′ 0″ O (mapo)52.54722222222252.816666666667Koordinatoj: 52° 32′ 50″ N, 52° 49′ 0″ O (mapo)


Armea Spaco Tockoje (Rusio)
Armea Spaco Tockoje (Rusio)
DEC
Armea Spaco Tockoje
Armea Spaco Tockoje

Map
Armea Spaco Tockoje
Vikimedia Komunejo:  Totskoye training ground [+]
vdr

Armea Spaco Tockoje (ruse Тоцкий полигон) estas armea spaco situanta 40 km oriente de Buzuluk en la Orenburga provinco. Oni faris ĉi tie militekzercojn pri la atombombo Sneĵok. En la armea spaco troviĝas sekreta loko Tockoje-2, kaj ekster ĝi vilaĝo Tockoje.

"Eksperimento" en la armea spaco[redakti | redakti fonton]

La 14-an de septembro 1954 sur troviĝanta 215 km de Orenburg armea spaco Tockoje la sovetia armeo dum militekzercoj eksplodigis atombombon. Je la 9:53 strategia bombaviadilo Tu-4 faligis bombon kun povumo de 40 kilotunoj (pli ol duoble pli granda ol faligita super Hiroŝimo) sur la teritorion de la armea spaco, kie estis ĉirkaŭ 45 mil soldatoj, malliberigitoj kaj bestoj. La bombo eksplodis 350 m super la tero, kaj tuj post la eksplodo subtaĉmentoj de infanterio apogataj de 600 tankoj, 600 kirasitaj transportiloj kaj 320 aviadiloj iris direkte al la surcentro ĝis ŝajnigata atako. Celo de la "eksperimento", farita sub la gvido de marŝalo Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, estis kontrolo de taŭgeco de la ilaro kaj soldataro batali en la kondiĉoj de nuklea milito. La ekzercojn rigardis superuloj de Sovetunio kaj generaloj de la Orienta Bloko.

La nombro de la viktimoj de ĉi tiu ekzercado ne estas konata. Regopovoj de Sovetunio falsis enskribojn en la dokumentaro pri trapaso de la soldatservo, viktimoj de surradiado ne ricevis kuracistan helpon, kaj ĉiuj ligitaj al la "eksperimento" devis subskribi sindevigon pri respekto de la sekreto. Ankoraŭ hodiaŭ ekmalsaniĝo en Orenburg je karcinomo estas duoble pli granda kompare al viktimoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo. Orenburg estas unu el la plej malpurigitaj urboj de Rusio.

Sekvajn militekzercojn kun uzo de nukleaj armiloj sur la armea spaco Tockoje oni faris almenaŭ kelkfoje. Testoj pri influo de nukleaj armiloj kontraŭ vivaj homoj, ĉefe ĉe nekonsciaj pri danĝero soldatoj kaj arestitoj de gulagoj oni faris sur aliaj armeaj spacoj, interalie en Semej (Kazaĥio) kaj Nova Zemlo. Dokumentan filmon pri testado de atombomboj kontraŭ homoj en Sovetunio reĝisoris la pola ĵurnalisto Waldemar Milewicz.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Poligon Tockoje en la pola Vikipedio.