Armena Aerarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Armena Aer-Armeo (armene Հայաստանի Ռազմաօդային Ուժեր) estas malgranda branĉo de la armena armeo kreita en 1992 de Armenio post la disiĝo de Sovetunio. Ĝi estis ekipita, formita kaj organizita por plifortigi la aeran taktikon por la surtera armeo. Ĝi agis atakante elaere dum la milito en Montara Karabaĥo. Ĝi donis efikan helpon dum la bataloj de la milito de 1992 al 1994.

Nuntempe mankas aviadistoj kaj ĝia malamiko estas pli bone ekipita, sed ĝi estos helpata kaze de milito de la rusa armeo laŭ kunlabora militista traktato inter Rusio kaj Armenio. Ekde 2003, la armena prezidanto financis modernigadon kaj grandigadon de la militaviadilaro.

La traktato pri la konvenciaj fortoj de Eŭropo limigas al Armenio la posedon de 100 ĉasaviadiloj kaj 50 helikopteroj.