Armena Respubliko (1918-1920)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokratia Armena Respubliko
Դեմոկրատական Հայաստանի Հանրապետություն
Demokratakan Hajastani Hanrapetutjun
Flago de Armenio
Flago de Armenio

Blazonŝildo de Armenio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Մեր Հայրենիք
Nia Patrio
historia lando • suverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Erevano
Oficiala(j) lingvo(j) armena lingvo
Uzata(j) lingvo(j) armena
Plej ofta(j) religio(j) Armena Apostola Eklezio
Loĝantoj Armenoj
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ekonomio
Valuto armena rublo
vdr

La Armena Demokratia Respubliko[1] (armene Դեմոկրատական Հայաստանի Հանրապետություն [Demokratakan Hayastani Hanrapetutyun]) estis respubliko fondita en la orienta regiono de Armenio la 28-an de majo 1918 post malapero de Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko formata kune kun Kartvelio kaj Azerbajĝano[2].

La nova respubliko havis landlimojn kun la Kartvela Demokratia Respubliko norde, kun la Azerbajĝana Demokratia Respubliko oriente, la Persa Imperio sude kaj la Otomana Imperio okcidente. Eventuale, la lando estis en milito kun ĉiuj ĝiaj najbaroj, escepte de Persio, pro landlimaj konfliktoj. Ĉi konfliktoj signifis perdon de 50 % de ĝia teritorio. La Unua Armena Respubliko malaperis en novembro 1920, kiam Azerbajĝano, plene regata de la bolŝevikoj, invadis ĝin. La mallonga sendependiĝo de la Armena Demokratia Respubliko finiĝis per milito, teritoriaj konfliktoj, amasa enmigrado de rifuĝintoj el la turka Armenio, malsanoj kaj malsato. Malgraŭ tio, la Entento, hororigata de la agado de la otomana registaro, intencis helpi la novan ŝtaton pere de fondusoj kaj aliaj rimedoj[3][4].

Post la fino de la milito, decidiĝis dissolvi la Otomanan Imperion. Subskribata inter la aliancitaj potencoj kaj la Otomana Imperio en Sèvres la 10-a de aŭgusto 1920, la Traktato de Sèvres promesis restigi la ekzistadon de la Armena Demokratia Respubliko kaj aneksi la teritoriojn kiuj apartenis al la turka Armenio al la nova respubliko. Pro tio ke la novaj landlimoj devis esti desegnataj de la usona prezidanto Woodrow Wilson, la Otomana Armenio ankaŭ estas konata kiel la “Wilsona Armenio”. Eĉ estis konsiderata la eblon ke Armenio fariĝu usona protektorato. La traktato, tamen, estis rifuzita de la nacia turka movado kaj neniam vere efektiviĝis. La movado gvidata de Mustafa Kemal (Atatürk), uzis la traktaton kiel la okazo por deklari la laŭleĝan registaron de Turkio kaj anstataŭis la monarkion kaj ĉefurbon en Istanbulo al respubliko kun ĉefurbo en Ankaro[5].

En 1920, Armenio kaj Turkio ekmilitis, akra konflikto kiuj finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo (la 2-a de decembro 1920). La Traktato de Aleksandropolo devigis Armenion senarmigi la plimulton de ĝia jam malforta armeo, cedi pli ol 50% de ĝia teritorio antaŭ la milito, rezigni pri ĉiuj teritorioj kiuj estis ceditaj je ĝia favoro per la Traktato de Sèvres. Samtempe, la Dekunua Soveta Armeo sub la gvido de Grigorij Ordĵonikidze, invadis Armenion en Karavansarai (nuna Iĝevano) la 29-a de novembro. La 4-a de decembro la trupoj de Ordĵonikidze eniris Erevanon kaj la efemera Armena Respubliko malaperis[6].

Fono[redakti | redakti fonton]

Armena armeo en 1918

La rusa ofensivo dum la militkampanjo en Kaŭkazio de Unua mondmilito kaj posta okupo kaj la kreado de provizora administra registaro donis esperon meti finon al otomana turka regado en okcidenta Armenio. Kun la helpo de pluraj batalionoj de armenoj varbitaj de la Rusa Imperio, la rusa armeo progresis sur la Kaŭkaza Fronto, antaŭenirante ĝis la urbo Erzerum en 1916. La rusoj daŭre faris konsiderindajn progresojn eĉ post la faligo de caro Nikolao la 2-a en februaro 1917[7].

En marto 1917, la spontana revolucio, kiu faligis caron Nikolao kaj la dinastion Romanov, starigis provizoran administracion, nomatan Provizora Registaro. Baldaŭ post kiam la Provizora Registaro anstataŭigis la administradon de grandduko Nikolao en Kaŭkazo kun la kvin-membra Speciala Transkaŭkaza Komitato, konata per la akronimo Ozakom. La Ozakom inkluzivis armenan demokraton Mikajel Babaĝanjan, kaj estis destinita resanigi vundojn kaŭzitajn de la malnova reĝimo. Tiel farante, Okcidenta Armenio havus ĝeneralan komisaron kaj subdividiĝus en la distriktojn Trebizond, Erzerum, Bitlis kaj Van[8]. La dekreto estis grava koncesio al la armenoj: Okcidenta Armenio estis metita sub la centran registaron kaj per ĝi sub tuja armena jurisdikcio. D-ro Hakob Zavriev funkcius kiel asistanto por civilaj aferoj kaj li siavice zorgus pri tio, ke plej multaj civilaj oficialuloj estu armenaj.

En oktobro 1917, la bolŝevikoj prenis potencon de la Provizora Registaro kaj anoncis, ke ili retiros soldatojn de la okcidenta kaj kaŭkaza frontoj[9]. La armenoj, kartveloj kaj islamanoj de Kaŭkazo ĉiuj malakceptis la legitimecon de la bolŝevikoj.

Al sendependeco[redakti | redakti fonton]

Festado en Armenio 1918
Armena parado 14an de aprilo 1920

La 5-an de decembro 1917 Otomana Imperio kaj Transkaŭkaza Komisariato subskribis la armisticon de Erzincan, metante finon tiel al armita konflikto. Post la bolŝevika potencpreno, multnacia kongreso de transkaŭkazaj reprezentantoj kunvenis por krei provizoran regionan plenuman organon konatan kiel la Transkaŭkaza Komisariato. La Komisariato kaj la Seim estis tre ŝarĝitaj per la preteksto, ke la Suda Kaŭkazio formis integran unuon de neekzistanta rusa demokratio[10]. La armenaj deputitoj en la Komisariato esperis, ke la kontraŭbolŝevikaj fortoj en Rusio venkos en la Rusia enlanda milito kaj malakceptis ĉian ideon disiĝi de Rusio.

En februaro 1918, la armenoj, kartveloj kaj islamanoj kontraŭvole aliĝis por formi la Transkaŭkazan Federacion, sed disputoj inter la tri grupoj daŭris, ĉar unueco estis tre delikata.

La 3-an de marto 1918, Rusio sekvis la armisticon de Erzincan per la Traktato de Brest-Litovsk kaj forlasis la militon. Ĝi cedis teritorion de la 14a de marto ĝis aprilo 1918, kiam okazis konferenco inter la Otomana Imperio kaj la delegacio de la Komisariato. Laŭ la Traktato de Brest-Litovsk, la rusoj permesis al la turkoj repreni la okcidentajn armenajn provincojn, kaj transpreni la provincojn Kars, Batum kaj Ardahan.

Aldone al ĉi tiuj dispozicioj, sekreta klaŭzo devigis la armenojn kaj rusojn malmobilizi siajn fortojn kaj en okcidenta kaj en orienta Armenio. Mortiginte kaj deportinte plej multajn armenojn de Okcidenta Armenio dum la Armena genocido, la Otomana Imperio intencis elimini la armenan loĝantaron de Orienta Armenio[11]. Baldaŭ post la subskribo de Brest-Litovsk la turka armeo komencis sian antaŭeniĝon, prenante Erzurum en marto kaj Kars en aprilo, kiun la Transkaŭkaza registaro de Nikolaj Ĉĥeidze ordonis al soldatoj forlasi ĝin. Komencante la 21-an de majo, la otomana armeo antaŭeniris denove[12].

La 11-an de majo, 1918, nova packonferenco malfermiĝis en Batumo. Ĉe ĉi tiu konferenco, la otomanoj etendis siajn postulojn inkluzivi Tbilison, same kiel Aleksandropolon kaj Eĉmiadzinon, kiujn ili volis, ke oni konstruu fervojon por ligi Kars kaj Ĝulfo kun Bakuo. La armenaj kaj kartvelaj membroj de la delegacio de la respubliko ekhaltis.

Armenio laŭ la limoj dizajnitaj de usona prezidento Woodrow Wilson.

La 26an de majo 1918 Kartvelio deklaris sian sendependecon; la 28-an de majo, ĝi subskribis la Traktaton de Poti, kaj ricevis protekton de Germanio[13]. La sekvan tagon, la Islama Nacia Konsilio en Tbiliso anoncis la starigon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko.

Forlasita de ĝiaj regionaj aliancanoj, la Armena Nacia Konsilio, kun sidejo en Tbiliso kaj gvidata de rusiaj armenaj intelektuloj, kiuj reprezentis armenajn interesojn en Kaŭkazo, deklaris sian sendependecon la 28-an de majo. Ĝin ekspedis Hovhannes Kaĝaznuni kaj Aleksandr Ĥatisjan, ambaŭ membroj de la Armena Revolucia Federacio, al Erevano por transpreni potencon kaj publikigi la sekvan deklaron la 30an de majo (retroaktiva al la 28a de majo)[14]:

Citaĵo
 Konsiderante la malfondon de la politika unueco de Transkaŭkazio kaj la nova situacio kreita de la proklamo de la sendependeco de Kartvelio kaj Azerbajĝano, la Armena Nacia Konsilio deklaras sin la supera kaj sola administracio por la armenaj provincoj. Pro la certaj gravaj cirkonstancoj, la nacia konsilio, prokrastante ĝis proksima estonteco la formadon de armena nacia registaro, provizore alprenas ĉiujn registarajn funkciojn, por ekpreni la politikan kaj administran stirilon de la armenaj provincoj[15]

Dume, la turkoj kaptis Aleksandropolon kaj celis forigi la centron de armena rezisto bazita en Erevano. La armenoj povis eviti totalan malvenkon kaj donis gigantajn batojn al la turka armeo en la bataloj de Sardarapat, Karakilisa kaj Aparan.

La Respubliko Armenio devis peti negocadon pro la Traktato de Batumo, kiu estis subskribita en Batumo la 4-an de junio 1918. Ĝi estis la unua traktato de Armenio. Post kiam la Otomana Imperio prenis vastajn teritoriojn kaj altrudis severajn kondiĉojn, la nova respubliko restis kun 10.000 kvadrataj kilometroj[16].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Membroj de la Dua kabineto, oktobro de 1919. Maldekstre dekstren: A. Sahakjan, Aleksandr Ĥatisjan, Generalo C. Araratjan, Nikol Aghbaljan, A. Gulkandanjan, S. Araradjan.

La 30-an de majo 1918 la Armena Revolucia Federacio decidis, ke Armenio estu respubliko sub provizora koalicia registaro. La deklaro proklamis, ke la Respubliko Armenio estos memreganta ŝtato, dotita per konstitucio, la supereco de ŝtata aŭtoritato, sendependeco, suvereneco kaj plenrajta potenco. Kaĝaznuni fariĝis la unua ĉefministro de la lando kaj Aram Manukjan estis la unua ministro pri internaj aferoj[17].

La konstitucio donis universalan balotrajton al ĉiuj civitanoj, sendepende de kvalifikiĝintoj, kiuj aĝis almenaŭ dudek jarojn. La unuaj balotoj laŭ la nova konstitucio okazis inter la 21a kaj la 23a de junio 1919 kaj el la 80 membroj elektitaj al la parlamento, tri estis virinoj: Perĉuhi Partizpanjan-Barseghjan , Varvara Sahakjan kaj Katarine Zaljan-Manukjan [18].

Armenio establis Ministerion pri Internaj Aferoj kaj kreis komunan polican trupon. La armena parlamento aprobis leĝon pri la polico la 21an de aprilo 1920, precizigante ĝian strukturon, jurisdikcion kaj respondecojn. La Ministerio pri Enlandaj Aferoj ankaŭ respondecis pri komunikadoj kaj telegrafo, fervojo, kaj la publika lerneja sistemo, aldone al devigado de jura protekto. La reformoj baldaŭ venis kaj ĉiu el ĉi tiuj fakoj fariĝis ministerioj[19].

En 1919, la gvidantoj de la respubliko devis trakti aferojn en tri frontoj: enlanda, regiona kaj internacia. La Armena Kongreso de Orientaj Armenoj, kiu ekregis en 1918, disfalis kaj en junio 1919 okazis la unuaj naciaj elektoj. Dum la 1920-aj jaroj, kiuj komenciĝis sub la ĉefministro de Hovhannes Kaĝaznuni, armenoj de la antaŭa Rusa Imperio kaj Usono helpis disvolvigi la juĝan sistemon de la novpublika respubliko. En januaro 1919 alia grava mejloŝtono estis finita de la Armena Parlamento, kiu estis la malfermo de la unua ŝtata universitato de la lando, la Erevana Ŝtata Universitato.

Sociekonomika situacio[redakti | redakti fonton]

La registara konstruaĵo de la Armena Demokratia Respubliko en Erevano

La socia kaj ekonomia situacio en Armenio estis ekstreme malfacila. Laŭ registaraj taksoj, pli ol duono de ĝia loĝantaro estis rifuĝintoj kaj senhejmuloj senigitaj de rifuĝo kaj manĝo. La vilaĝoj estis detruitaj kaj ruinigitaj pro la konstantaj militadoj, laboro en ili estis tute ĉesigita. Pro la manko de pano kaj akra manko de aliaj manĝaĵoj, la loĝantoj de armenaj vilaĝoj jam elspezis siajn semajn provizojn ĝis oktobro, kaj baldaŭ venis la vico de tirbestoj. Rezulte de la amasa malsato kreskis la disvastiĝo de infektaj malsanoj, ĉefe tifo. Laŭ la Ministerio pri Internaj Aferoj de la Respubliko Armenio, ĝis la somero de 1919 pro la epidemio de tifo kaj malsatego, la lando perdis ĉirkaŭ 192 mil homojn[20]. La Respubliko Armenio estis izolita de la ekstera mondo, ĉar la sola fervoja linio Kars- Aleksandropolo-Ĝulfo estis kaptita de la turkoj. Pro manko de rektaj ligoj kun Rusio, Persio kaj Eŭropo, la importado de konsumvaroj ĉesis, kaj ekestis akra manko de esencaj varoj. Kaoso kaj anarkio regis en la lando, pligravigitaj de la kolizio de konfliktaj interesoj de la loĝantaro kaj lokaj gvidantoj de diversaj regionoj de Armenio: Erevano, Van, Sasuno, Montara Karabaĥo, ktp[21].

La situacio plue komplikiĝis pro tio, ke ĉirkaŭ 30% de la loĝantaro de la Respubliko Armenio estis islamanoj, kiuj minacis la junan ŝtaton. Islamanoj ne nur ne rekonis la potencon de la armenaj gvidantoj, sed ofte rezistis ĉi tiun potencon kun armiloj en la manoj.

Kiel historiisto Gegham Petrosjan rimarkas, la malfacila interna kaj ekstera politika situacio kaŭzis malfidon de la plimulton de la loĝantaro je la sendependeco de la Respubliko de Armenio. Laŭ la atesto de la estro de la partio Daŝnakcutjun Arŝak Ĝamaljan, la plimulto de orientaj armenoj: kamparanoj kaj etburĝuloj suferantaj pro politika kaj ekonomia kaoso, revis reveni al Rusio kaj al sia antaŭa vivo. Eĉ unuopaj parlamentanoj petis la reunuiĝon de Armenio kun Rusio. En la mensoj de okcidentaj armenoj, ilia hejmlando estis nur Okcidenta Armenio[22].

Dum la unuaj monatoj de la ekzisto de la Respubliko Armenio, la morala kaj psikologia etoso reganta en la lando negative influis la agadojn de la registaro. La aŭtoritatoj montris nekapablon labori precize kaj bone, inkluzive rilate al malkonsentoj inter la parlamento, registaro kaj la reganta politika forto de la lando: la Armena Revolucia Federacio. Hovhannes Kaĝaznuni poste agnoskis: “Praktike nia partio celis subigi, regi kaj la leĝdonan periodon kaj la registaron. Aperis neakceptebla dueco de potenco: publike, parlamento kaj registaro, en la ombro, la partio kaj ĝiaj korpoj. Estas klare, ke ĉi tiuj du potencaj formoj, oficialaj kaj neoficialaj, povus nur enmiksiĝi kaj malhelpi unu la alian; formalaj postuloj ne permesis al la partio agi libere kaj rapide[23].

Aŭtune, pro gravaj malkonsentoj inter la registaro kaj parlamento pri la enlanda kaj ekstera politiko, oni decidis krei koalician registaron. La 4-an de novembro parlamento akceptis la eksiĝon de la registaro. La novan koalician registaron denove gvidis Hovhannes Kaĝaznuni[24].

Militistaro[redakti | redakti fonton]

Drastamat Kanajan.

Danke al la klopodoj de Armena Nacia Konsilio de Tbiliso, armena armea korpuso estis establita por batali kontraŭ la otomana ofensivo fine de 1917 kaj komence de 1918. Unuoj de ĉi tiu korpuso formis la bazon de la armeo de la Armena Demokratia Respubliko. Laŭ la severaj kondiĉoj de la Traktato de Batumo subskribita la 4-an de junio 1918 la Otomana Imperio malmobilizis la plej grandan parton de la armena armeo. Nur estis permesite limigita forto kaj vastaj restriktoj al la soldatoj kaj ties funkcioj[25].

  • Hovhannes Haĥverdjan (junio 1918 - marto 1919)
  • Kristapor Araratov (1919 - aprilo 1920)
  • Ruben Ter-Minasjan (aprilo - novembro 1920)
  • Drastamat Kanajan (novembro - decembro 1920)

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Provinco Armena Centro Situo
Ararato Արարատյան նահանգ Yerevan Ararat-altebenaĵo, baseno de Lago Sevan, Naĥiĉevano, Vajoco-Dzoro kaj ĉirkaŭa areo de monto Aragaco[26]
Vanando Վանանդի նահանգ Kars Iama Karsa Oblasto de la Rusa Imperio
Ŝirako Շիրակի նահանգ Aleksandropolo (Gjumri) ĵistoriaj regionoj de Ŝirako, Loria reĝlando, Tavuŝo kaj Ĝavaĥo
Sjuniko Սյունիքի նահանգ Goris Historiaj regionoj de Sjuniko, Arcaĥo (Montara Karabaĥo)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Islamaj grupoj, precipe azeroj, kurdoj kaj turkoj, estis ĉ. 30 procento de la loĝantaro de la Armena Respubliko. En la foto, grupo de azeroj en nuna Gjumri.

Antaŭ la unua mondmilito, en 1914, la teritorio estis parto de rusa Armenio; inter la totala armena popolo de 2 800 000, ĉirkaŭ 1 500 000 loĝis en la Otomana Imperio, kaj la resto estis en rusa Armenio. Takso en 1918, dum la unua jaro de la nova Armena Respubliko, indikis, ke estas 800.000 armenoj kaj pli ol 100.000 islamanoj, plejparte otomanaj turkoj, kaj azerioj kaj kurdoj. El la 800 000 armenoj, ĉirkaŭ 500 000 estis denaskaj rusiaj armenoj kaj 300 000 estis malriĉaj kaj malsataj rifuĝintoj fuĝantaj de la masakroj okazintaj en la Otomana Imperio[27].

La pluvivanta armena loĝantaro en 1919 estis 2.500.000, el kiuj du milionoj estis distribuitaj en Kaŭkazo. El ĉi tiuj 2,000,000 en Kaŭkazo, 1,300,000 troveblis ene de la limoj de la nova Respubliko Armenio, kiu inkluzivis 300,000 ĝis 350,000 rifuĝintojn, kiuj eskapis de la Otomana Imperio. Estis 1.650.000 armenoj en la nova respubliko. Ankaŭ aldonitaj al ĉi tiu armena loĝantaro estis 350,000 ĝis 400,000 homoj de aliaj naciecoj, kaj totala loĝantaro de ĉirkaŭ 2,000,000 ene de la Armena Respubliko[28]. La pluvivanta armena loĝantaro en 1921 estis 1.200.000 en la respubliko, 400.000 en Kartvelio, 340.000 en Azerbajĝano kaj tiuj en la aliaj regionoj de Kaŭkazio alportis la totalon al 2.195.000.

Problemo pri rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Armenaj civiluloj forfuĝas el Kars por ĝia kapto fare de turkaj trupoj.
Erevano gastigis pli ol 75 mil rifuĝintojn el Okcidenta Armenio. En la foto, strato Aramo en la 1920-aj jaroj.

Ekzistis ankaŭ armena loĝproblemo kiu alportis konflikton kun aliaj etnaj loĝantoj. Entute estis pli ol 300,000 amaraj kaj senpaciencaj armenaj rifuĝintoj eskapintaj de la Armena genocido en la Otomana Imperio, kiuj nun estis la respondeco de la registaro. Ĉi tio montriĝis nesuperebla humanitara afero. Tifo estis grava malsano, pro ĝia efiko al infanoj. Kondiĉoj en la malproksimaj regionoj, ne nepre konsistantaj el rifuĝintoj, ne estis pli bonaj. La otomana registara strukturo kaj rusa armeo jam retiriĝis de la regiono. La armena registaro havis nek tempon nek rimedojn por rekonstrui la infrastrukturojn. La 393 700 rifuĝintoj estis sub ĝia jurisdikcio tiele:

Distriktoj Nombro de rifuĝintoj
Erevano 75,000
Eĉmiadzin 70,000
Novo-Bajazit (Gavar) 38,000
Daralagyaz (Vayots Dzor) 36,000
Baŝ-Aparan (Aparan) 35,000
Aŝtarako 30,000
Aĥta - Jelenovka (Hrazdan - Sevan) 22,000
Bash-Garni 15,000
Karakilisa (Vanadzor) 16,000
Diliĝano 13,000
Armenio 350,000

La registaro de Hovhannes Kaĝaznuni alfrontis plej sobran realecon en la vintro de 1918-1919. La nove formita registaro respondecis pri pli ol duona miliono da armenaj rifuĝintoj en Kaŭkazo. Estis longa kaj severa vintro.  La senhejmaj amasoj, malhavantaj manĝaĵojn, vestaĵojn kaj medikamentojn, devis elteni la cirkonstancojn. Multaj, kiuj postvivis la malvarmon kaj malsaton, pereis poste pri la epidemiaj malsanoj. Antaŭ la printempo de 1919, la tifa epidemio disvastiĝis, la vetero pliboniĝis kaj la unua sendaĵo de tritiko de Usona Komitato por Helpo en la Proksima Oriento atingis Batumon. La brita armeo transportis la helpon al Erevano. Tamen ĝis tiu tempo ĉirkaŭ 150 000 el la rifuĝintoj pereis. Vracjan taksas ĉi tiun ciferon ĉirkaŭ 180.000, aŭ preskaŭ 20% de la tuta naskiĝanta Respubliko. Raporto komence de 1919 rimarkis, ke mortis 65% de la loĝantaro de Sardarapat, 40% de la loĝantaro de ok vilaĝoj proksime de Eĉmiadzin kaj 25% de la loĝantaro de Aŝtarako[29] .

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Diana Agbar, unua konsulo virino en la mondo, laboris kiel ambasadoro en Japanio por la Armena Demokratia Respubliko.

En 1920, la Respubliko Armenio administris areo kiu kovris la plej multon el la hodiaŭa Armenio, Kars, Iğdır, kaj la distriktoj Chuldur kaj Gole de Ardahan, dum la regionoj Naĥiĉevano, Montara Karabaĥo, Zangezur (hodiaŭ la armena provinco Sjunik), kaj Qazax estis pridisputataj kaj kontraŭbatalitaj kun Azerbajĝano. La regiono Oltu (nelonge administrita de Kartvelio en 1920) ankaŭ estis postulita de Armenio. La plimult-armena areo de Lori estis pridisputata kaj administrata de Kartvelio. Kelkaj regionoj sude de Erevano loĝataj de islamanoj ne agnoskis armenan aŭtoritaton kaj rezistis provojn de la armena registaro firmigi sian regadon super tiuj regionoj[30].

Tamen, post la subskribo de la Traktato de Sèvres en 1920, Armenio ricevis formalan internacian rekonon[31]. Usono, same kiel kelkaj sudamerikaj landoj, oficiale malfermis diplomatiajn kanalojn kun la registaro. Multaj armenaj misioj ankaŭ estis establitaj en Britio, Italio, Germanio, Serbio, Grekio, Irano, Japanio kaj Afriko[32].

Kartvela-armena milito[redakti | redakti fonton]

Armenaj trupoj en 1918

En decembro 1918, Armenio kaj Kartvelio okupiĝis pri mallonga milita konflikto pri pridisputataj limregionoj en la plejparte armen-loĝataj distriktoj Lori kaj Aĥalkalako kune kun kelkaj aliaj najbaraj regionoj. Ambaŭ nacioj postulis la distriktojn, kiujn Kartvelio okupis post kiam la otomanoj evakuis la areon. Nekonkludebla batalado daŭris dum du semajnoj. Armena ofensivo sub Drastamat Kanajan (Dro) faris grandajn gajnojn en la unuaj dek tagoj[33]. Ĝis la 25a de decembro armenaj trupoj atingis poziciojn 50 kilometrojn de Tbiliso (kiu havis grandan armenan loĝantaron tiam), kiam la aliancitaj reprezentantoj en la urbo intervenis[34][35].[35][36]. La 1an de januaro 1919, armeaj operacoj de ambaŭ flankoj ĉesis kaj pacnegocadoj komenciĝis gvidataj de la britoj kaj francoj, kiuj finiĝis en Tbiliso kelkajn tagojn poste. La projekto de brita plano establis, ke kartvelaj trupoj restos en Aĥalkalako kaj norda Borĉalu, dum armenaj fortoj ekloĝos en suda Borĉalu, kaj la britoj prenos poziciojn inter la du kontraŭuloj. Ĉi tio devigis armenojn rezigni pri iliaj gajnoj dum la milito. Kartvelio akceptis la planon kaj la aliancanoj decidis trudi ĝin kun aŭ sen la aprobo de la registaro de Armenio. Finfine, malamikecoj ĉesis la 31an de decembro kiam la partioj konsentis pri la brita perita batalhalto. Brita mediacio faciligis la finon de la milito, kaj rezultigis la starigon de komuna armen-kartvela ĝentila administracio en la "Lori-neŭtrala zono" aŭ la "Ŝulavera kunregado". Samŝvilde, Bolnis-Ĥaĉen kaj Ŝulaver restis sub kartvela regado ekde tiam, dum ekzistis neniuj kartvelaj setlejoj sub armena regado.

Rilatoj inter Armenio kaj Kartvelio tamen restis streĉaj[37]. En la fonto de 1919, usonaj help-agentejaj oficialuloj komencis plendi, ke kartvelaj oficialuloj, kiuj postulis parton de la provizaĵoj, subtenis fervojan trafikon portante esencajn provizojn de faruno kaj aliaj nutraĵoj al Armenio. Kortuŝita de iliaj plendoj kaj la vasta manĝokrizo en Armenio, Georges Clemenceau, kiel prezidanto de la Konferenco de Versajlo, publikigis protestan leteron la 18-an de julio, alvokante Kartvelion ĉesi plian enmiksiĝon.[38]. Kartvelio publikigis sian propran proteston al ĉi tiu komunikaĵo, sed ĝis la 25a de julio usonaj oficialuloj jam raportis, ke fervoja trafiko komencis ekkreski. En aŭtuno 1919, la du landoj komencis la negocadojn pri nova trafika traktato[39] .

Armena-Azerbajĝana Milito[redakti | redakti fonton]

Armena kvartalo de Ŝuŝo detruita de azerbajĝanaj soldatoj en 1920

Konsiderinda grado de malamikeco ekzistis inter Armenio kaj ĝia nova najbaro oriente, la Demokratia Respubliko Azerbajĝano, devenanta plejparte el rasaj, religiaj, kulturaj kaj sociaj diferencoj. La azeroj havis proksimajn etnajn kaj religiajn ligojn kun la turkoj, kiuj provizis materialan subtenon por ili dum sia veturado al Bakuo en 1918. Kvankam la limoj de la du landoj estis ankoraŭ nedifinitaj, Azerbajĝano asertis, ke la plej granda parto de la teritorio sur kiu Armenio sidis, apartenis al ili aŭ eĉ plej multo el la antaŭaj rusaj provincoj Elizavetpol, Tbiliso, Erevano, Kars kaj Batumo[40]. Ĉar diplomatio ne sukcesis kompromisi, eĉ per la perado de la komandantoj de brita ekspedicia trupo instalinta sin en Kaŭkazo, teritoriaj kolizioj inter Armenio kaj Azerbajĝano okazis tra 1919 kaj 1920, precipe en la regionoj de Naĥiĉevano, Montara Karabaĥo kaj Sjunik (Zangezuro). Ripetaj provoj alporti ĉi tiujn provincojn sub azeran jurisdikcion estis renkontitaj per furioza rezisto de iliaj armenaj loĝantoj. En majo 1919, Dro gvidis ekspedician unuon, kiu sukcesis establi armenan administran regadon super la teritorio de Naĥiĉevano[41].

Dum problemoj kun Azerbajĝano daŭris, nova memproklamita kaj nerekonita ŝtato estrita de Fakhr al-Din Pirioghlu kaj centrita en Kars, estis establita la Sudokcidenta Kaŭkaza Respubliko. Ĝi postulis la teritorion ĉirkaŭ la regionoj de Kars kaj Batumo, la distriktojn Naĥiĉevano kaj Ŝurur de la iama Erevana gubernio kaj la distriktojn Aĥalciĥo kaj Aĥalkalako de la provinco Tbiliso. Ĝi ekzistis kune kun la brita ĝenerala guberniestreco kreita dum la interveno de la Entento en Transkaŭkazio[42]. Ĝi estis aboliciita de brita alta komisaro admiralo Somerset Arthur Gough-Calthorpeen en aprilo 1919 kaj la regiono estis atribuita al la Armena Respubliko.

Traktato de Sèvres[redakti | redakti fonton]

La turk-armenaj landlimoj laŭ la Traktato de Sèvres.

La Traktato de Sèvres estis subskribita inter la Aliancitaj kaj Asociitaj Potencoj kaj Otomana Imperio en Sèvres, Francio, la 10-an de aŭgusto 1920. La traktato inkluzivis klaŭzon pri Armenio: ĝi igis ĉiujn partiojn subskribantajn la traktaton agnoski Armenion kiel liberan kaj sendependan ŝtaton. La desegno de difinitaj limoj tamen estis lasita al prezidanto Woodrow Wilson kaj al la Ŝtata Departemento de Usono, kaj estis prezentita al Armenio nur la 22-an de novembro. La novaj limoj donis al Armenio aliron al Nigra Maro kaj aljuĝis grandajn partojn de la orientaj provincoj de la Otomana Imperio al la respubliko[43].

Turkaj kaj sovetaj invadoj[redakti | redakti fonton]

Membroj de la 11-a Ruĝa Armeno marŝas en la strato Abovjan, montrante sian regadon en Erevano.
Memorejo Sardarapat en aprilo 2014.

La 20-an de septembro 1920, la turka generalo Kazım Karabekir invadis la regionon Sarikamiŝ, por repreni teron perditan pro la Traktato de Sèvres[44]. En respondo, Armenio deklaris militon al Turkio la 24-an de septembro kaj la Turka-Armena Milito komenciĝis. En la regionoj Oltu, Sarikamiŝ, Kars kaj Aleksandropol (Gjumri) armenaj trupoj interbatalis kun tiuj de la 15a Korpo de Karabekir. Timante pri ebla rusa subteno al Armenio, Mustafa Kemal Paŝa antaŭe sendis plurajn delegaciojn al Moskvo serĉante aliancon, trovante akcepteman respondon de la soveta registaro, kiu komencis sendi oron kaj armilojn al la turkaj revoluciuloj. Ĉi tio montriĝis katastrofa por la armenoj.

La 11a Ruĝa Armeo komencis sian preskaŭ senoponan antaŭeniĝon al Armenio la 29-an de novembro 1920. La efektiva transdono de potenco okazis la 2-an de decembro en Erevano. La armena gvidantaro aprobis ultimaton, prezentitan al ĝi de la soveta plenrajta Boris Legran. Armenio decidis aliĝi al la soveta sfero, dum Soveta Rusio konsentis protekti sian restantan teritorion de la progresanta turka armeo. La sovetianoj ankaŭ promesis fari paŝojn por rekonstrui la armeon, protekti la armenojn kaj ne persekuti nekomunistajn armenojn. La fina kondiĉo de ĉi tiu promeso estis prirezignita kiam la Daŝnakoj estis devigitaj foriri el la lando post provita ribelo[45].

Armenio cedis lokon al komunisma potenco fine de 1920. En novembro 1920, la turkaj revoluciuloj kaptis Aleksandropolon kaj pretiĝis translokiĝi al la ĉefurbo. Batalhalto estis finita la 18-an de novembro. Intertraktadoj tiam okazis inter Karabekir kaj pacdelegacio gvidata de Aleksandro Ĥatisjan en Aleksandropolo; kvankam la kondiĉoj de Karabekir estis ekstreme severaj, la armena delegacio havis malmultan rimedon krom konsenti pri ili. La Traktato de Aleksandropolo tiel estis subskribita la 3-an de decembro 1920[46].

La 5-an de decembro ankaŭ la Armena Revolucia Komitato ( Revkom , konsistanta el plejparte armenoj el Azerbajĝano) eniris la urbon. Fine, je la sekva tago, la 6-an de decembro la Ĉeka de Feliks Dzerĵinskij eniris en Erevanon, tiel finante la ekziston de la Unua Respubliko de Armenio. Tiutempe kio restis de Armenio estis sub la influo de la bolŝevikoj. La parto okupita de Turkio restis plejparte ilia, kiel difinis la kondiĉoj de la posta Traktato de Kars[47]. Baldaŭ, la Armena Soveta Socialisma Respubliko estis proklamita, sub la gvidado de Aleksandr Mjasnikjan. Ĝi estis enmetota en la nove kreitan Transkaŭkaza Soveta Federacia Socialisma Respubliko[48].

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La Memorejo Sardarapat ĉe la loko de la Batalo de Sardarapat estas la simbolo de la Unua Respubliko. Ĉiujare la 28-an de majo la politika gvidantaro de Armenio kaj miloj da ordinaraj homoj vizitas la monumenton por festi la fondon de armena ŝtatiĝo[49].

En sia romano Andranik de Armenio, armena-usona verkisto William Sarojan skribis pri la Unua Respubliko de Armenio. "Ĝi estis malgranda nacio kompreneble, tre negrava nacio, ĉuflanke ĉirkaŭita de malamikoj, sed dum du jaroj Armenio estis Armenio, kaj la ĉefurbo estis Erevano. Por la unua fojo post miloj da jaroj Armenio estis Armenio"[50].

Mapoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. * Division of Armenology and Social Sciences. “...la politika historio de la Unua Armena Respubliko...”.
  2. Hovannisian 1971, p. 259.
  3. (1918) Why Armenia should be free: Armenia's role in the present war, Issue 30. Hairenik Association, p. 37.
  4. Hovannisian 1971, p. 454.
  5. (1922) The Encyclopædia Britannica: a dictionary of arts, sciences, literature and general information, Volume 32. The Encyclopædia Britannica Co., p. 802.
  6. (1980) [231 Armenia, the survival of a nation]. Croom Helm.
  7. (1967) Armenia on the Road to Independence, 1918. Berkeley: University of California Press, p. [htt://archive.org/details/armeniaonroadtoi00hova/e/80 80–82]. ISBN 0-520-00574-0.
  8. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, pp. 75-80.
  9. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, p. 104.
  10. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, p. 106.
  11. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, pp. 103-105, 130.
  12. Balakian. Burning Tigris, pp. 319-323.
  13. Lang, David Marshall (1962). A Modern History of Georgia. London: Weidenfeld and Nicolson, pp. 207-208.
  14. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, pp. 186-201.
  15. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, p. 191.
  16. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, p. 198.
  17. Armenia: A Historical Atlas, by Robert H. Hewsen and Christoper C. Salvatico, 2001
  18. Women's Suffrage: The Armenian Formula. Chai Khana (18a de majo 2018). Arkivita el la originalo je 1a de decembro 2018. Alirita 12a de januaro 2019.
  19. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, pp. 197.
  20. "Historian Ashot Melkonyan: "The idea of unity of the Armenian nation must not be buried in oblivion"", 28a de majo 2009. Kontrolita 14a de septembro.
  21. (1990) Armenia: The Survival of a Nation, ‑a eldono, Novjorko: St. Martin's Press, p. 272–273. ISBN 9780312042301.
  22. (1993) Looking toward Ararat Armenia in modern history. Bloomington: Indiana university press, p. [htt://archive.org/details/lookingtowardara00rona/e/131 131]. ISBN 9780253207739.
  23. (1980) Armena Soveta Enciklopedio 6 (armene). Erevano: Armena Soveta Enciklopedio, p. 137–138.
  24. (2010) The Caucasus: An Introduction. Oxford University Press, p. 28. ISBN 9780199746200.
  25. Declaration of Independence (May 30, 1918). Arkivita el la originalo je 3a de julio 2013. Alirita 14a de septembro 2013.
  26. Albert Parsadanyan. Intelligence Warehouse-1. Yerevan: VMV Publication, 2003, p. 57.
  27. Hewsen. Armenia, p. 235.
  28. (1919) {{{Titolo}}}. Usono: Govt. print. off., p. [htt://archive.org/details/maintenanceac00relagoog/e/n127 119].
  29. (1971) The Republic of Armenia: The First Year, 1918-1919, Vol. I. Berkeley: University of California Press, p. 126–155. ISBN 0-520-01984-9.
  30. (2010) State building and conflict resolution in the Caucasus. Leiden: Brill, p. 143. ISBN 978-9004179011. OCLC 668211543.
  31. (1920) Admission of new members to the League of Nations: Armenia. Report presented by the 5th Committee to the Assembly, Robarts - University of Toronto, [Geneva, League of Nations].
  32. (1982) The Republic of Armenia, Vol. II: From Versailles to London, 1919-1920. Berkeley: University of California Press, p. [htt://archive.org/details/reblicofarmeni0000hova/e/526 526–529]. ISBN 0-520-04186-0.
  33. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. II, pp. 140-144.
  34. Armeno-Georgian War of 1918 and Armeno-Georgian Territorial Issue in the 20th Century”. 
  35. 35,0 35,1 iveria.
  36. Hovannisian 1971, p. 114.
  37. iveria.
  38. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. I, p. 120-125.
  39. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. II, p. 145.
  40. See Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. II, p. 192, map 4.
  41. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. I, pp. 243-247.
  42. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. I, pp. 205-214.
  43. (1996) The Republic of Armenia, Vol. IV: Between Crescent and Sickle, Partition and Sovietization. Berkeley: University of California Press, p. [htt://archive.org/details/reblicofarmeni0000hova/e/40 40–44]. ISBN 0-520-08804-2.
  44. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. IV, pp. 184-197.
  45. (1993) Looking toward Ararat: Armenia in Modern History. Bloomington kaj Indianapolis: Indiana University Press, p. [htt://archive.org/details/lookingtowardara00rona/e/140 140]. ISBN 978-0253207739.
  46. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. IV, pp. 394-396.
  47. (1993) Looking Towards Ararat. Bloomington and Indianapolis: Indiana University Press, p. [htt://archive.org/details/lookingtowardara00rona/e/141 141]. ISBN 978-0253207739.
  48. Hovannisian. Republic of Armenia, Vol. IV, pp. 373.
  49. "On Armenian independence day, a visit to Sardarapat, symbol of Armenian pride", 28a de majo 2009. Kontrolita 20a de septembro 2013.
  50. (1943) 31 selected stories from "Inhale and Exhale". Novjorko: Avon Book Company, p. 107.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • armene Tsatur Aghayan, Հոկտեմբերը և Հայ Ժողովրդի Ազատագրական Պայքարը (October and the Liberation Struggle of the Armenian People). Erevano: Eldonejo de Erevana Ŝtata Universitato, 1982.
  • angle Barton, James L. Story of Near East Relief, (1915-1930). Novjorko: Macmillan, 1930.
  • angle Egan, Eleanor Franklin. "This To Be Said For The Turk." Saturday Evening Post, 192, 20a de decembro 1919.
  • angle Gidney, James B. A Mandate for Armenia. Kent, Ohio: Kent State University Press, 1967.
  • angle Richard Hovannisian The Republic of Armenia. 4 volumoj. Berkeley: University of California Press, 1971-1996.
  • angle Hovannisian, Richard G. Armenio survoje al sendependeco, 1918. Berkeley: University of California Press, 1967.
  • angle Firuz Kazemzadeh. The Struggle for Transcaucasia, 1917-1921. Novjorko, Oxford: Philosophical Library, 1951.
  • armene Aleksander Ĥatisjan. Հայաստանի Հանրապետութեան Ծագումն ու Զարգացումը (La naskiĝo kaj disvolvo de la Armena Respubliko). Ateno: Nor Or Publishing, 1930.
  • france Ter Minassian, Anahide. La République d’Arménie: 1918-1920. Bruselo: Editions Complexe, 1989.
  • armene Simon Vratsian. Հայաստանի Հանրապետութիւն (La Respubliko Armenio). Parizo: H.H.D. Amerikayi Publishing, 1928.
  • ruse Makhmourian, Gayane G. Armenio en la Usonaj politikoj de 1917-1923 (Армения в политике США 1917-1923 гг.). Erevano: Instituto de Historio, Nacia Akademio de Sciencoj, 2018.
  • ruse Makhmourian, Gayane G. La politiko de Britio en Armenio kaj Transkaŭkazo en 1918-1920. Blanka Virŝarĝo (Политика Великобритании в Армении и Закавказье в 1918-1920 гг. Бремя белого человека). Erevano: Instituto de Historio, Nacia Akademio de Sciencoj, Lousakn Eldonejo, 2002.
  • ruse Makhmourian, Gayane G. The League of Nations, the Armenian Question and the Republic of Armenia (Лига Наций, Армянский вопрос и Республика Армения). Yerevan: Institute of History, National Academy of Sciences, Artagers Publishing, 1999.
  • ruse Armenio en Dokumentoj de la Usona Ŝtata Departemento 1917-1920 (Армения в документах Государственного департамента США 1917-1920 гг.). kompilita kaj tradukita de Gayane Makhmourian. Erevano: Instituto de Historio, Nacia Akademio de Sciencoj, 2012.