Armena Respubliko (1918-1920)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokratia Armena Respubliko
Դեմոկրատական Հայաստանի Հանրապետություն
Demokratakan Hajastani Hanrapetutjun
Flago de Armenio
Flago de Armenio

Blazonŝildo de Armenio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Մեր Հայրենիք
Nia Patrio
historia lando • suverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Erevano
Oficiala(j) lingvo(j) armena lingvo
Uzata(j) lingvo(j) armena
Plej ofta(j) religio(j) Armena Apostola Eklezio
Loĝantoj Armenoj
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ekonomio
Valuto armena rublo
vdr

La Armena Demokratia Respubliko (armene Դեմոկրատական Հայաստանի Հանրապետություն (trasliterado: 'Demokratakan Hayastani Hanrapetutyun) estis respubliko fondata en la orienta regiono de Armenio la 28-a de majo 1918 post malapero de federacia respubliko formata kune kun Kartvelio kaj Azerbajĝano.

La nova respubliko havis landlimojn kun la Kartvela Demokratia Respubliko norde, kun la Azerbajĝana Demokratia Respubliko oriente, la Persa Imperio sude kaj la Otomana Imperio okcidente. Eventuale, la lando estis en milito kun ĉiuj ĝiaj najbaroj, escepte de Persio, pro landlimaj konfliktoj. Ĉi konfliktoj signifis la perdon de 50% de ĝia teritorio. La Unua Armena Respubliko malaperis en novembro 1920, kiam Azerbajĝano, kontrolata de la bolŝevikoj, invadis ĝin. La mallonga sendependiĝo de la ADR finis per milito, teritoriaj konfliktoj, amasa enmigrado de rifuĝintoj de la turka Armenio, malsanoj kaj malsato. Malgraŭ tio, la Entento, hororigata de la agado de la otomana registaro, intencis helpi la novan ŝtaton pere de fondusoj kaj aliaj rimedoj.

Post la fino de la milito, oni decidis disigi la otomanan imperion. Subskribata inter la aliancitaj potencoj kaj la otomana imperio en Sèvres la 10-a de aŭgusto 1920, la Traktato de Sèvres promesis restigi la ekzistadon de la Armena Demokratia Respubliko kaj aneksi la teritoriojn kiuj apartenis al la turka Armenio al la respubliko. Pro tio ke la novaj landlimoj devis esti desegnataj de la usona prezidanto Woodrow Wilson, la Otomana Armenio ankaŭ estas konata kiel la “Wilsona Armenio.” Eĉ estis konsiderata la eblon konverti Armenion en usona protektorato. La traktato, tamen, estis rifuzita de la nacia turka movado kaj neniam efektiviĝis. La movado gvidata de Mustafa Kemal (Atatürk), uzis la traktaton kiel la okazo por deklari la laŭleĝan registaron de Turkio kaj anstataŭis la monarkion kaj ĉefurbon en Istanbulo al respubliko kun ĉefurbo en Ankaro.

En 1920, Armenio kaj Turkio ekmilitis, akra konflikto kiuj finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo (la 2-a de decembro 1920). La Traktato de Aleksandropolo devigis al Armenio senarmigi la plimulton de ĝia armeo, cedi pli ol 50% de ĝia teritorio antaŭ la milito, rezigni ĉiujn teritoriojn ceditajn je ĝia favoro per la Traktato de Sèvres. Samtempe, la Dekunua Soveta Armeo sub la gvido de Grigorij Orĝonikidze, invadis Armenion en Karavansarai (nuna Ijevan) la 29-a de novembro. La 4-a de decembro la trupoj de Ordzhonikidze eniris en Erevanon kaj la efemera Armena Respubliko malaperis.


Vidu ankaŭ