Armena Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la SSR de Armenio.
Blazonŝildo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko.

La Armena Soveta Socialisma Respubliko (en la rusa Армянская Советская Социалистическая Республика kaj en la armena Հայկական Սովետական Սոցիալիստական Հանրապետություն) estis la nomo de Armenio, dum ĝia aparteno al Sovetio, inter 1936 kaj 1991.

Armenio proklamiĝis Soveta Socialisma Respubliko la 29-a de novembro 1920 kaj ekde 1922 ĝis 1936 estis membro de la Transkaŭkaza Soveta Socialisma Federacia Respubliko kune kun la SSR Kartvelio kaj la SSR Azerbajĝano. La 23-a de aŭgusto 1990 estis nomumata kiel Armena Respubliko, kaj apartenis al Sovetio ĝis la sekva jaro kiam Sovetio oficiale disiĝis.

Historio

En 1920, Armenio kaj Turkio konfrontiĝis en la Turko-Armena Milito (1920), akra konflikto kiu finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo per kiu la armenoj liveris la plimulton de ĝiaj armiloj kaj teritorio al la turkoj. Samfoje, Armenio estis invadita de la Ruĝa Armeo, kio kondukis al la establiĝo de soveta dominado en Armenio en decembro 1920. Dum pluraj monatoj la armenaj naciistoj kontrolis la regionon Montara Karabaĥo, kiuj fine estis okupata de la komunistoj. La Traktato de Aleksandropolo, subskribata de la antaŭaj armenaj funkciuloj (forigataj pro la establiĝo de soveta registaro), neniam estis ratifita de la nova komunisma registaro.

Progaganda afiŝo de la sovetoj liberigante Armenion.

En 1922, la lando estis aneksita al Sovetio kiel parto de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, je mallonga ekzistado, kune al Kartvelio kaj Azerbajĝano. La Traktato de Aleksandropolo tiam anstataŭita de la Traktato de Kars, inter Turkio kaj Sovetio. Per ĝi, Turkio cedis la provincon Ajaro al Sovetio ŝanĝe de la suvereneco de la teritorioj Kars, Ardahan kaj Iğdır. Ĝis la nuntempo Armenio ne agnoskas tiun traktaton kiel valida, ĉar la armenoj ne partoprenis ĝin. Tamen, ĝis nun Armenio ne reklamis tiujn provincojn kiuj transiris al Turkio.

La Transkaŭkaza Soveta Respubliko ekzistis de 1922 ĝis 1936, kiam ĝi estis dividita en tri apartaj respublikoj (SSR Armenio, SSR Azerbajĝano inkluzive de la armena aŭtonoma regiono Montara Karabaĥo, kaj SSR Kartvelio. La armenoj ĝuis relativan stabilan periodon dum la soveta regado. La lando ricevis medicinojn, nutraĵojn kaj aliajn provizojn el Moskvo, kaj la komunisma dominado estis balzamo kontraste kun la lastaj jaroj de la Osmanida Imperio. La situacio estis malfacila por la eklezio, kiu batalis sub la soveta regado. Post la forpaso de Lenin, Stalin ekregis Sovetion kaj komencis timan kaj hororan epokon renovigata por la armenoj. Kiel aliaj etnaj malplimultoj kaj eĉ la rusoj mem, travivis grandan purigadon de Stalino; dek mil armenoj estis ekzekutitaj aŭ deportitaj. La timoj malpliiĝis kiam Stalin forpasis en 1953 kaj Nikita Ĥruŝĉov iĝis la nova reganto de la lando.

Nikita Ĥruŝĉov

Nikita Ĥruŝĉov ĉefulo de Sovetio

Post la forpaso de Stalin en 1953, Nikita Ĥruŝĉov fariĝis la nova reganto de la lando. La soveta registaro iĝis multe pli permesema antaŭ la naciismaj demonstradoj de la diversaj respublikoj. La proceso pri senstalinigado promociita de Ĥruŝĉov mildigis la timojn de multaj sovetianoj. Krome, li uzis pli da rimedoj por la produktado de komsumaĵoj. Dum tiu ĉi epoko. Armenio ĝuis kreskantan kulturan kaj ekonomian renaskiĝon kaj estis repermesataj la religiaj praktikadoj kiuj videblis per la entroniĝo de la armena katolikoso Vazgen la 1-a en 1955.

La 24-a de aprilo 1965, miloj da armenoj surstrate manifestaciiĝis en Erevano okaze de la 50-a datreveno de la armena genocido. La sovetaj trupoj eniris en la urbon kaj intencis ordigi ĝin. Por preventado kontraŭ nova tia manifestado, la Soveta registaro akceptis la konstruadon de monumento honore al la viktimoj dum tiuj amasmurdadoj fare de la turka registaro. En 1967, la monumento, verkata de la arkitektoj Kalaŝjan kaj Mkrĉjan estis finita en Erevano. La monumento je 44 metroj signifis la nacian renaskiĝon de la armenoj.[1] Estis metitaj 12 encirklaj sojloj, reprezentantaj la 12 perditajn provincojn, ankoraŭ en turka teritorio. En la centro de la cirklo, 1,5 metrojn profunde estas la eterna flamo. Laŭlonge de la memorejo estas 100-metra muro kun la nomoj de la vilaĝoj, kie la amasmurdadoj okazis.

Perestrojko

Gorbaĉov aŭtoro de la Perestrojko

La politiko de Miĥail Gorbaĉov, la t.n. Perestrojko, nutris la esperon pri pli bona vivnivelo sub la sovetia regado en Armenio. La hamŝenizoj, kiuj estis deportitaj fare de Stalin al Kazaĥio, petis la rajton je reveno al la patrolando, reveno kiu ne estis akceptata de la supera soveta registaro pro timo je konfliktoj inter la islamaj armenoj (hamŝenizoj) kaj la kristanaj armenoj loĝantaj en Armenio. La armenoj de la regionoj Montara Karabaĥo, kiu estis promesita al Armenio de la bolŝevikoj sed aneksata al Azerbajĝano de Stalin, komencis pacan kaj demokratian movadon por unuigi la regionon al Armenio. La plimulto de la armena loĝantaro ne plu eltenis la perfortan adaptadon al la kulturo de Azerbajĝano.[2] Je la 20-a de februaro 1988, la armenaj deputitoj de la Nacia Konsilio de Montara Karabaĥo voĉdonis por la unuiĝo kun Armenio. Tamen la etnaj konfliktoj baldaŭ akriĝis per rompado inter la loĝantaro de Armenio kaj Azerbajĝano, kiu malebigis la pacan kunvivadon en la regiono.

Sendependeco

La 23-a de aŭgusto 1990, jaron antaŭ la malapero de Sovetio, Armenio deklaris la sendependiĝon. Tio ne estis oficiale agnoskata ĝis la 21-a de septembro 1991. Estis tiu tago, kiam la nova respubliko estis deklarata kaj fondata. Malgraŭ tio, la konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano ne malaperis, sed plu kreskis ĝis la Milito en Montara Karabaĥo. Malgraŭ portempa milithalto ekde 1994, Armenio ankoraŭ ne solvis la konflikton kun Azerbajĝano pri la enklavo Montara Karabaĥo. Cetere, Armenio multe evoluis kaj disvolviĝis ekde la sendependeco, kaj malgraŭ blokado de la landlimoj de Turkio kaj Azerbajĝano, ĝi havas bonajn amikajn rilatojn kun la aliaj najbaraj ŝtatoj Rusio, Kartvelio kaj Irano.

Notoj kaj referencoj

  1. April 24th in Armenia..
  2. Karagiannis, Emmanuel (2002). Energy and Security in the Caucasus. Routledge (UK), p. 37. ISBN 0-7007-1481-2.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda