Armena kuirarto
La armena kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la armena popolo[1], inkluzive de la armena diasporo. La historio de Armenio rakontas ke post la detruado de la Seleŭka imperio naskiĝis la unua armena sendependa ŝtato, fondita en 190 a.K de la Artaksia Dinastio kaj poste en la 20-a jarcento membro de Sovetio, lasta okazaĵo kiu markis kelkajn kuirartajn tradiciojn en tiu ĉi lando kaj fiksis ŝanĝon en la tradicioj de multaj jarcentoj. La armena kuirarto estas en la mezo de la mediteranea kuirarto kaj la kaŭkaza, do, ĝi estas aro da ellaboraĵoj de nomada loĝantaro kiu loĝas en malvarma regiono. Kun granda influo de la mezorienta kuirarto, rusa kaj balkana.
Historio
Oni povas diri ke la armena kuirarto havas gravan okazintaĵon kiu karakterizas ĝin: lo sovetia periodo ekde 1920, tio malfermigis ĝin al ĉiuj influoj de la kuirartaj tradicioj de la Orienta Eŭropo. Antaŭ tiu historia okazintaĵo aliaj kulturoj lasis spurojn en la armena kuirarto, eble pro ĝia geografia situo inter Eŭropo kaj Azio: la greka kuirarto pere de Aleksandro la Granda, la pladoj de la mongola kuirarto kaj de la turka kuirarto pro proksimeco kaj dumtempa regado sur ĝin de la Otomana Imperio.
Pladoj
- Badrjano
- Bastulma
- Ŝaŝeĵo
- Chikeofte
- Tolmo
- Fromaĝaj fadenoj
- Hamuzo
- Imam bayildi
- Ĥaŝapuro
- Madzun
- Mahmaro
- Sarmo
- Tabouleho
Ĉefaj pladoj (varmaj)
- Adjapsandalo
- Basterma kun ovo
- Donner
- Ĥaŝlamao
- Ĥinkalio
- Kĉouĉo
- Kefte/Koufte
- Ĝapamo
- Lamajoun (Lahmacun)
- Manteo
- Paŝa-Berego
- Ŝaroto
- Suberego
- Ŝiŝ-Kebabo
- Sini-Keofto
- Tjvjiko
Supoj
- Arganako
- Blĝurapuro
- Bozbaŝo
- Brinĵapuro
- Ĉĥrtmo
- Ĉorbo
- Ĵavarapuro
- Flolo
- Hariso
- Katnapuro
- Ĥaŝo
- Katnovo
- Kololiko
- Mantapuro
- Macnaprtoŝo
- Putuko
- Sarnapuro
- Sunkapuro
- Spaso
- Tarĥano
- Vospnapuro
- Soĥdjuro
Panoj
Salatoj
Eksteraj ligiloj
- Armeniapedia - Vikiprojekto nur pri armena kuirarto (angle)