Armena naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Hajko" de Mkrtum Hovnatanjan (1779–1846). La legenda fondinto de la armena nacio, starante apud la tombo de Bel, sur kies brusto troviĝas lia sago. La mapo montras la regionon de la lago Van kaj la monto Ararato kun la arkeo de Noa.

La Armena naciismo en la Nuntempa Epoko hvas siajn radikojn en la romantika naciismo de Mikajel Ĉamĉjan (1738-1823) kaj ĝenerale ĝi estas difinita kiel la kreado de Armenio libera, sendependa kaj unuiĝinta formulita kiel la Armena Afero. La nacia armena renaskiĝo disvolviĝis en la 1880-aj jaroj en la kunteksto de la renaskiĝo de naciismo en la Otomana Imperio kaj daŭris en la rusia Armenio. La Armena Apostola Eklezio estas granda defendinto de la armena naciismo, kun gvidantoj kiel Ĥrimjan Hajrik, kiu fordonis sian vivon por la kamparanoj. Kun la sendependeco de Armenio en 1991 kaj pro pli granda komplekseco de la armena socio, la politika influo de la Armena Afero malkreskis kaj estigis alitipan naciismon pli liberala.

Nacia renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

La nuna koncepto pri Granda Armenio uzata de la Armena Revolucia Federacio.

La situacio de la neislamaj malplimultoj en la Otomana Imperio konsiderinde ŝanĝiĝis kiel rezulto de la reformoj enkondukitaj dum la epoko de Tanzimat. La unuaj reformoj celis la transformadon de la organizado kaj sistemoj de la tuta Imperio. Tamen, konsekvence de la politika premo de la grandaj potencoj kiuj subtenis la Otomanan Imperion kontraŭ Rusio dum la Krimea milito, en 1856 pluraj reformoj estis faritaj por ekdoni al la neislamaj civitanoj la samajn rajtojn kiujn la islamanoj havis. La otomana pokapa imposto kiun la neislamanoj devis pagi, la ĝizio, estis nuligita kaj oni permesis al la neislamanoj esti soldatoj samkiel la malfermiĝo de la lernejoj al la neislamaj komunumoj.

Kun tiaj novaĵoj kaj relative liberaj kondiĉoj, en la tuta Imperio malfermiĝis pluraj armenaj lernejoj. La plimulto el ili estis sekularaj. La armenoj ankaŭ fondis kulturajn asociojn por establi minimuman normon por la studprogramoj kaj la instruistoj. En 1880 tiuj asocioj kuniĝis pere de la "Ĝenerala Unio de Armenaj Lernejoj".[1]

Post la malvenko de la Otomana Imperio en la Rusa-turka milito de 1877-78, la Armena Nacia Asembleo kaj la Patriarko Nerses la 2-a de Konstantinopolo sendis la Katolikoson Mkrtiĉ Ĥrimjan al la Kongreso de Berlino reprezentante la armenojn en la debato pri la "Armena Afero". En lia fama patriotisma parolado konata kiel "la papera kulerego" Mkrtiĉ Ĥrimjan konsilis la armenojn preni kiel modelon la nacian bulgaran renaskiĝon, ĉar la esperoj de la armenoj konsistis el la memdetermiado.[2]

La artikolo 61 de la Kongreso de Berlino menciis la eblon pri "aŭtonoma Armenio", igante la armenan aferon kiu estis interna problemo de la Otomana Imperio en internacia afero. En la traktato, la otomana Turkio akceptis protekti siajn armenajn subulojn kontruax subpremado kaj violento. Tamen, la traktato ne disvolvigis ilon por devigi Turkion enkonduki la reformojn.[3] Kaj Rusio kaj Turkio ekkonsideris ajnan esprimon pri nacia armena identeco, eĉ se naiva, kiel ilo por akirado de la aŭtonomio.

La rolo de la antikva historio[redakti | redakti fonton]

La armenoj estas la originaj loĝantoj de la plejparto de la historia Armenio, dum la turkoj ekloĝis en Anatolio nur post la konkeroj de la 11-a jarcento. Male al la turkoj, la armenoj ankaŭ loĝas en la regiono ekde 15 jarcentoj antaŭ la turkoj. La indentigado kun la pasinta gloro de Urarto kaj ties prahistoriaj posteuloj estas uzataj por plifirmigi la indiĝenecon de la armenoj kaj kompenson pro la nuna situacio. Tiu ideo kune kun la monto Ararato konvertiĝis en potenca simbolo de la armena etneco, speciale inter la dua generacio de la armena diasporo.[4] Kiel konsekvenco, la interpreto esenciismaj pri la etneco abundas en la armena historiografio kaj ĝi floris dum la soveta epoko, kun ekzemploj kiel la verko de S. A. Sardarjan, Pervobytnoye obshchestvo v Amenii (1967) kiu krom "pluraj plagiatoj kaj eraroj" postulis ke ekzistas aparta armena raso indiĝena de la Armena Altebenaĵo kaj atribuas al ĝi la inventadon de la metalurgio (Kohl and Tsetskhladze 1995). En tiu literaturo oftas la priskriboj pri Urarto. Ekzistas pruvoj pri la praarmenaj elementoj en Urarto kaj ke la unuaj kulturaj heredantoj de Urarto estis la armenoj, sed laŭ tiu esenciisma vidpunkto, Urarto kaj Armenio estas la sama afero (Kohl and Tsetskhladze 1995).[5]

Rusia Armenio[redakti | redakti fonton]

La gvidantoj de la Armena Revolucia Federacio kiuj enkondukis la reformojn en la regionoj loĝataj de armenoj en rusia Armenio; Stepan Zorjan, Kristapor Mikaeljan, Simon Zavarjan

En la Rusa Imperio, la registaro intencis malpliigi la influon kaj privilegiojn de la Sankta Seĝo armena situanta en Eĉmiadzin por influi en la elektado de la Katolikoso, kaj estis instigita la forlaso de la studoj pri la historio kaj kulturo armenaj. En la Otomana Imperio en la lernejoj estis malpermesitaj studobjektoj kiel Historio de Armenio. Kiel respondo, ili daŭre estis instruitaj kaŝe, kreante suspekton antaŭ la okuloj de la otomanaj aŭtoritatoj. Oni malpermesis la vendon kaj publikan ekspoziciadon de bildoj rilate al la armena historio. La armenlingvaj ĵurnaloj ankaŭ estis fermitaj aŭ submetitaj al strikta cenzurado. En la 1890-aj jaroj multaj armenaj lernejoj estis devigitaj fermiĝi kaj en 1893 estis fermita la "Ĝenerala Unio de Armenaj Lernejoj". La instruistoj de armenaj lernejoj estis inter la persekutitoj dum la hamidaj masakroj.

La armena genocido[redakti | redakti fonton]

Membroj de la unua kabineto de la Armena Demokratia Respubliko, la 1-an de oktobro 1919.
Civilaj armenoj gvidataj de turkaj soldatoj al malliberejo en Mezireh. Kharpert, Otomana Imperio, aprilo 1915.

La sorto de la armenoj prenis fatalan ĝiron ene de la Otomana Imperio dum la Unua Mondmilito, dum kiu ekiĝis la armena genocido en kiu proksimume miliono kaj duonon mortis. Post la Granda Milito kaj la fao de la efemera Armena Demokratia Respubliko, la armenoj kiuj ne troviĝis en la disporo, estis devigitaj aliĝi al pli malgranda respubliko ene de Sovetunio, t.e. la Armena Soveta Socialisma Respubliko.

Nuntempo kaj kontraŭturkismo[redakti | redakti fonton]

Dum sovetia epoko, la Armena Revolucia Federacio pledis por la "historia Armenio", kiu aneksigus Naĥiĉevanon (kiu estis parto de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko kaj poste parto de la sendpeenda ŝtato Azerbajĝano) kaj orientan Turkion (la okcidenta parto de la Armena Altebenaĵo). La armena naciismo de la 20-a jarcento emfazigis la "antikvan originon de la armenoj", kaj konsekvence ĝi subtenis la armena hipotezon pri la hindaŭropaj originoj kiun la sovetaj erudiciuloj lanĉis en la 1980-aj jaroj.[6] Dum la ekzisto de Sovetunio, la naciistoj armenaj distingiĝis de aliaj naciistoj de aliaj popoloj ene de Sovetunio kiuj anstataŭ direkti sian kulturan agadon kontraŭ la rusoj, la reganda etna grupo de la Unio, ili daŭre enfokusiĝis sur la tradicia malamiko: la turkoj. Konsekvence, la komunisma registaro subtile subtenis ilin. Armenio iĝis sendependa ŝtato en 1991.

Rimarkinde, la armena naciismo kontraŭas la turkan naciismon. La unueco de Armenio kun la diasporo venas grandparte de la kontraŭturkaj kampanjoj.[7][8][9] Laŭ Brannen (2004), por la amrenaj komunumoj en la diasporo en Usono kaj Kanado, la historia memoro pri la armena genocido farita de la turkoj kaj kurdoj en aprilo 1915 ludas gravan rolon en la naciismo, ĉirkaŭ kiu formiĝas la armena identeco. La armena naciismo de la diasporo havas tre fortan nostalgion pri loko kaj epokoj perditaj, kies forta simbolo estas la monto Ararato, kiu kvankam videbla ekde Erevano, troviĝas sur turka teritorio, kiun la armenoj ne agnoskas.

Laŭ Vartan Harutjunjan, la armena naciismo baziĝas sur la kontraŭturkismo kaj la plej patriota armeno estas la plej kontraŭturka.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

References[redakti | redakti fonton]

  1. H. Inalcik & G. Renda (eds), "Ottoman Civilisation", 2ª edición, 2004, Ankara, p392-395.
  2. Haig Ajemian, Hayotz Hayrig, páginas 511–3 [traducido por Fr. Vazken Movsesian].
  3. V. G. Krbekyan, "The Armenian Cause at the Berlin Congress", Resumen en inglés en "Armeniaca 2002".
  4. Anne Elizabeth Redgate, The Armenians, Cambridge University Press, 1995, ISBN 978-0-521-48065-9, p. 276.
  5. Philip L. Kohl and Gocha R. Tsetskhladze, 'Nationalism, politics, and the practice of archaeology in the Caucasus' en: Philip L. Kohl, Clare P. Fawcett (eds.), Nationalism, politics, and the practice of archaeology, Cambridge University Press, 1995, ISBN 978-0-521-48065-9, p. 157 f.
  6. P. Kohl and G. Tzetzkhladze, "Nationalism, politics, and the practice of archaeology in the Caucasus", in: Kohl, Fawcett (eds.), Nationalism, Politics and the Practice of Archaeology, Cambridge University Press (1996), ISBN 0-521-55839-5, p. 176.
  7. Looking toward Ararat: Armenia in modern history, Ronald Grigor Suny,página 226
  8. Ethnicity and ethnic conflict in the post-communist world, Ben Fowkes,página 98
  9. The history of terrorism: from antiquity to al Qaeda, Gérard Chaliand, Arnaud Blin, página 193
  10. http://archive.hetq.am/eng/society/h-0203-vharutiunyan.html
  • Brannen, Sam. Diasporic Armenian Nationalist Invocations of Metaphorical Space, Frozen Time, and the 1915 Genocide Paper presented at the annual meeting of the International Studies Association, Le Centre Sheraton Hotel, Montreal, Quebec, Canada, Mar 17, 2004 [1]
  • Eduard L. Danielian, "The Historical Background to the Armenian State Political Doctrine," 279-286 in Nicholas Wade, Armenian Perspectives (Surrey, UK, 1997)
  • Ronald Grigor Suny, Looking toward Ararat: Armenia in modern history, Indiana University Press, 1993, ISBN 978-0-253-20773-9.
  • Astourian S.H., 'In search of their forefathers: National identity and the historiography and politics of Armenian and Azerbaijani ethnogeneses' in : Schwartz D.V., Panossian R. (eds.), Nationalism and history: the politics of nation building in post-Soviet Armenia, Azerbaijan and Georgia, University of Toronto Centre for Russian and East European Studies (1994), pp- 41-94.