Armena reĝlando en Kilikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena reĝlando en Kilikio
Origina nomo Կիլիկիոյ Հայկական Թագաւորութիւն
 Bizanca imperio 10781375 Mameluka sultanlando 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
1078 (pro memstariĝo de armeoj de la bizanca superregado)
Pereo:
1375 (Mamelukoj konkeris la ĉefurbon Sis)
Antaŭaj ŝtatoj:
Bizanca imperio Bizanca imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Mameluka sultanlando Mameluka sultanlando
Historio
vdr

Armena reĝlando en Kilikio (konata ankaŭ kiel Malgranda ArmenioNova Armenio[1]; armene Կիլիկիոյ Հայկական Թագաւորութիւն; Armena reĝlando en Kilikio ne devas esti intermiksata kun la antikva Armena Reĝlando) estis mezepoka ŝtato fondita fare de armenaj fuĝintoj, kiuj elmigris en Kilikion antaŭ selĝuka invado sur Kaŭkazio[2]. La ŝtato etendiĝis en Aleksandreta golfo en Mediteraneo, en la hodiaŭa Turkio. La reĝlando estis sendependa proksimume en la jaroj 1078 - 1375.

La reĝlando en Kilikio naskiĝis el armena princlando fondita en la jaro 1080[3] fare de Rubenida Dinastio, la apuda branĉo de Bagratida dinastio, kiu regis en Armenio kaj Kartvelio. La unua ĉefurbo de la kilikia reĝlando estis Tarsus sed poste estis Siso, la hodiaŭa turka urbo Kozan. Dum la krucmilitoj la armenoj estis proksimaj aliancanoj de eŭropaj krucistoj kaj ili mem nomiĝis ŝirmejo de la kristanismo en la oriento. Kilikio ekde la tempo, kiam la armenoj estis sub fremda regado, servis kiel centro de la armena kulturo kaj naciismo.

Armena reĝlando en Kilikio priregis grandajn urbojn kaj burgojn, ekz. havenon Korikos, Partzerpert, Vlaha (la hodiaŭa Feke), Hromgla, Tarsus, Anazarbe, Til Hamdun, Mamistra (la hodiaŭa Misis), Adana kaj havenon Aias.

La komercaj kaj militistaj interŝanĝoj kun la eŭropanoj alportis okcidentajn influojn al la armena kilikia socio. Multaj trajtoj de la okcidenteŭropa vivo estis adoptitaj de la nobelaro, inkluzive de la kavalireco, vestmaniero, uzo de francaj nomoj, nobelaj titoloj kaj lingvo. Pli ol tio, ĝi adoptis la eŭropan feŭdismon kaj anstataŭis la tradician sistemon de "naĥararo". La eŭropaj krucistoj ankaŭ konatiĝis kun armenaj tradicioj kaj konstrumaneroj, ĉefe de kasteloj kaj preĝejoj, kiujn ili poste portis en Eŭropon. Armena Kilikio ekonomie prosperis danke al la haveno de Ayas funkciante kiel centro por la komerco de Oriento al Okcidento.

Frua armena migrado al Kilikio[redakti | redakti fonton]

Kilikio sub Tigrano la Granda[redakti | redakti fonton]

Dum mallonga tempo en la 1-a jarcento a.K. la potenca reĝlando Armenio povis konkeri vastan regionon en la Oriento, inkluzive de la areo de Kilikio. En 83 a.K., post sanga tumulto pro la trono de Sirio, regita de la seleŭkoj, la greka aristokrataro de Sirio decidis elekti la armenan reganton Tigrano la Granda kiel la protektanton de ilia regno kaj ofertis al li la kronon de Sirio[4] . Tigrano tiam konkeris Fenicion kaj Kilikion, efike metante finon al Seleŭkio. La suda limo de lia posedaĵaro atingis ĝis Ptolemais (nuna Akko). Multaj el la loĝantoj de konkeritaj urboj estis senditaj al la nova metropolo Tigranakerto (latina nomo, Tigranocerta).

En la pinto de lia imperio, ĝi etendiĝis de la Pontusa Montaro (en moderna nordorienta Turkio) ĝis Mezopotamio, kaj de la Kaspia Maro ĝis Mediteraneo. Tigrano certe invadis ĝis Ekbatano (situanta en nuna Irano) kaj prenis la titolon "Reĝo el reĝoj". En 27 a.K, la Romia Imperio konkeris Kilikion kaj transformis ĝin en unu el siaj orientaj provincoj[5].

Amasa armena migrado al Kilikio sub la bizancanoj[redakti | redakti fonton]

Situo de la Armena Reĝlando dum la Selĝuka Imperio.

Post la dividado en la jaro 395 p.K de la Romia Imperio en du partoj, Kilikio apartenis al la Orienta Romia Imperio , ankaŭ nomata Bizancio. Ekde la 6-a jarcento, libervole aŭ ne, armenaj familioj translokiĝis al bizancaj teritorioj kaj konsiderinde kontribuis en la bizanca armeo aŭ kiel soldatoj aŭ per tenado de pintpozicioj kiel generaloj de la bizanca armeo [6]. Kilikio estis rekonkerita al la araboj fare de la bizanca imperiestro Nicephorus II Phocas ĉirkaŭ 965. Li forpelis la islamanojn vivantajn tie, kaj kristanoj el Sirio kaj Armenio estis instigitaj ekloĝi en la regiono. La imperiestro Basileios la 2-a Bulgaroktonos (976-1025) provis plivastigi la armenan reĝlandon Vaspurakano en la Oriento kaj la arabe okupita Sirio ĝis la sudo[7] . Kiel rezulto de la bizancaj kampanjoj, la armenoj iris al Kapadokio kaj oriente de Kilikio en la montaraj areoj de pli norda Sirio kaj Mezopotamio.

La armena enmigrado pliiĝis per la formala aneksado de Granda Armenio al la Bizanca Imperio en 1045 kaj la konkero de la selĝukoj 19 jarojn poste, donante du novajn ondojn de enmigrado. Post la falo de la Bagratida Armenio, kaj dum la sekvantaj jarcentoj, la armena ŝtato estis nekapabla reestabli sin kaj sian suverenecon. Ĝi restis sub la regado de la turkaj triboj.

Fundamento de armena potenco en Kilikio[redakti | redakti fonton]

Rubeno la 1-a
Batalo de Manzikerto

La armenoj servis al la bizancanoj kiel armeaj oficiroj kaj guberniestroj. Ili ricevis gravajn urbojn ĉe la orienta landlimo de la Bizanca Imperio. Kiam la potenco en la regiono malfortiĝis en la kaosaj jaroj post la Batalo de Manzikerto, kelkaj el ili profitis la eblecon starigi sin kiel suverenaj senjoroj, dum aliaj restis, minimume nome, lojalaj al la Imperiestro. La plej sukcesa el tiuj fruaj armenaj militestroj estis Filaretos Braĥamios, iama generalo de Romanus la 4-a Diogeno. Inter 1078 kaj 1085 Filaretus konstruis princlandon etendiĝanta de Malatjo en la nordo al Antioĥio en la sudo, kaj de Kilikio en la okcidento al Edeso en la oriento. Li invitis multajn armenajn nobelulojn por ekloĝi en tiu teritorio, kaj donis al ili teron kaj kastelojn. La ŝtato ke Filaretus diseriĝis eĉ antaŭ sia morto en 1090. kaj post lia morto la restaĵoj de la reĝlando konvertiĝis en lokaj senjorlandoj.

Unu el tiuj princoj estis Rubeno, kiu havis proksimajn rilatojn kun la lasta armena reĝo de la bagratida dinastio, Gagiko la 2-a. Li pensis ke li neniam povus restarigi la bagratidan regnon, tiel ke li ribeliĝis kontraŭ la Bizanca Imperio en Kilikio. Li amasiĝis kun multaj aliaj armenaj bienuloj kaj nobeluloj. Tiel, en 1080, la fundamentoj de la sendependa armena princlando en Kilikio, kaj de la estonta reĝlando, estis kunigitaj sub la gvidado de Ruben kaj ties posteuloj (kiuj estus nomitaj Rubenidoj).

Proksime de la fino de la 11-a jarcento, post la morto de Ruben en 1095, ekzistis pluraj gravaj armenaj princlandoj en la areo:

  • Lampron (post Namrun, nun Camliyayla) kaj Babaron (Candir Kale), situanta ĉe la suda ekstremo ĉe la Kilikia pordo, estis kontrolita de la antaŭa bizanca ĝenerala Oŝin, fondinto de la grava dinastio de la Hetumidoj.
  • En la nordoriento estis la princlando de Konstantino la 1-a de Armenio, la filo de Princo Ruben la 1-a. Lia potenco estis bazita ĉirkaŭ la fortikaĵoj de Partzapert kaj Vahka.
  • Pli en la nordoriento, kaj ekster Kilikio, estis la princlando Maraŝo (moderna Kahramanmaraş ). Ĝi estis regita de Thatoul, iama bizanca oficiro.
  • Oriente de Maraŝo, la armeno Kogh Vasil posedis la fortikaĵojn de Raban kaj Kesun kiel selĝuka vasalo.
  • En la nordo de tiuj, ĉe la supra Eŭfrato, la princlando Malatjo (Melitene), regita de Gabriel, unu el la iamaj oficiroj de Filaretos, sub selĝuka vasaleco.
  • Finfine, preter Malatjo, estis Edeso, kontrolita de Toros, alia el la oficiroj de Filaretos, kaj bofilo de Gabriel de Malatjo.

Kun la escepto de Kogh Vasil kaj Konstantino, tiuj armenaj senjoroj estis malproksimaj de la plimulto de siaj armenaj samlandanoj, kaj malŝatitaj de la siriaj kristanoj, ĉar ili estis aŭ grek-ortodoksanoj aŭ havis oficialajn titolojn donitaj de la Bizanca Imperiestro.

La Unua Krucmilito kaj la Rubenida princlando[redakti | redakti fonton]

Papo Gregorio la 13-a laŭdis la armenojn

Dum la regado de Konstantino la 1-a de Armenio, la krucistoj, kun la celo restarigi la kristanan regadon sur la teritorioj konkeritaj de la turkaj selĝukoj, descendis sur Anatolio kaj Mezoriento. Per la Unua krucmilito, la armenoj en Kilikio akiris potencajn aliancanojn inter la frankaj krucistoj. Kun ilia helpo, ili sekurigis Kilikion de turka invado, kaj de rektaj armeaj agoj en Kilikio kaj per establado de krucmilitistaj ŝatoj en Antioĥio kaj Edeso[8]. La armenoj ankaŭ helpis la krucistojn, kiel priskribite de Gregorio la 13-a:

Citaĵo
 Inter la bonfaritaĵoj kiun la armena popolo rekte faris al la eklezio kaj la kristana mondo, devus esti aparte emfazite ke, en tiuj tempoj kie la kristanaj princoj kaj la militistoj iris repreni la Sanktan Landon, neniu homo aŭ nacio, kun la sama entuziasmo, ĝojo kaj kredo venis al ilia asistado kiel la armenoj mem faris, kiuj proviziis la krucistojn per ĉevaloj, komfortaĵoj kaj konsilado. La armenoj helpis tiujn militistojn kun la ekstrema kuraĝo kaj lojaleco dum la Sanktaj militoj. 
— Ecclesia Romana, 1584
Baldueno estas omaĝata de armenoj en Edeso

Por montri la dankemon al la armenaj aliancitoj, la kruckavaliroj honorigis Konstantinon per la titolo Comes kaj Barono. La amikaj rilatoj inter armenoj kaj krucistoj plifortiĝis per oftaj geedziĝoj inter si. Ekzemple, Joscelino la 1-a, grafo de Edeso edziĝis al la filino de Konstantino, kaj Baldueno, frato de Godofredo, edziĝis al la nvino de Konstantino, la filino de Toros sia hermano. Armenoj kaj krucistoj estis parte aliancitoj, parte rivaloj dum la du venontaj jarcentoj.

Poste, kun la paso de la tempo, venis kiel speco de centralizita registaro en la areo kun la pliiĝo de la Rubenida Dinastio. Dum la 12-a jarcento ili similis al vera reganta dinastio, kaj batalis kun la bizancanoj por la regado en la regiono. La princo Leono la 1-a integris la kilikiajn marbordajn urbojn al la armena princlando, tiel plifirmigante armenan komercan gvidadon en la regiono. Li estis poste venkita de la imperiestro Johano la 2-a en 1137, kiu daŭre konsideris Kilikion kiel bizanca provinco, kaj estis malliberigita kun pluraj aliaj familianoj. Li mortis en malliberejo tri jarojn poste. La filo de Leono kaj sia posteulo, Thoros la 2-a, estis ankaŭ malliberigitaj, sed eskapis en 1141. Li revenis por gvidi la lukton kontraŭ la bizancanoj. Komence li sukcesis, sed poste, en 1158, li devis doni omaĝon al imperiestro Manuelo la 1-a Komneno.

Kilikio fariĝis tiel signifa en tiuj jaroj, ke en 1151, la gvidanto de la armena eklezio translokigis sian sidejon al Hromgla. La rubenidoj daŭre regis en Kilikio.

Reĝlando Armenio[redakti | redakti fonton]

Malgranda Armenio ĉirkaŭata de aliaj ŝtatoj ĉ. 1200
Fortikaĵo Korikos en Armena reĝlando en Kilikio, la 13-a jarcento

La reĝo Leono la 1-a de la Rubenida dinastio komencis sian regadon kiel princo Leono la 2-a en 1187. Li iĝis unu el la plej gravaj figuroj de la Kilikia Armena ŝtato. Dum lia regado, li devis konfrontiĝi al la regantoj de Konjo, Halepo, kaj Damasko. Post tiu konfrontado, li integris tiujn novajn teritoriojn al Kilikio kaj duobligis la proprietaĵon de la ŝtato ĉe mediteranea marbordo. Li ankaŭ penis grandigi la armeon.

En tiu tempo, Saladino[9] de Egiptio multe malfortigis la krucmilitistajn ŝatojn, devigante la eŭropanojn lanĉi alian kampanjon. La princo Leono la 2-a profitis la situacion per la plibonigo de la rilatoj kun la eŭropanoj. Danke al la subteno donita al li de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio (Frederiko la 1-a, kaj lia filo, Henriko la 6-a), li povis altigi la statuson de princlando al reĝlando. En 1198 la princo Leono la 2-a sukcesis atingi la kronon, per kio li fariĝis la unua reĝo de Armena reĝlando en Kilikio kiel Leono la 1-a.

La krono poste pasis al la rivala hetumida dinastio tra la filino de Leono, Izabela de Armenio. Kiam ŝi estis reĝino, sia unua edzo estis venenita en 1225 fare de Konstantino de Baberon, kiu tiam en 1226 devigis Izabela geedziĝi kun la filo de Konstantino, kiu iĝis la kunreganto Hetumo la 1-a[10].

Dum la regado de Izabela[11] kaj Hetumo, la Mongola Imperio rapide etendiĝis ekde Azio, kaj atingis la Mezorienton. La mongoloj konkeris Mezopotamion, Bagdadon, kaj Sirion, en sia vojo rekte al Egiptio. La mongola konkero estis katastrofa por Granda Armenio, sed tio ne estis la kazo por Kilikio, ĉar Hetumo elektis submeti Kilikion al Ilĥanato, sendante sian fraton Sembat al la Mongola Kortego en 1247 por negoci la aliancon.

Armenaj rilatoj kun Bizancio kaj selĝukoj[redakti | redakti fonton]

La filo de Konstantino estis Toros la 1-a, kiu sukcedis lin en la trono en 1100. Dum lia regado, li konfrontiĝis al bizancanoj kaj selĝukoj, kaj ampleksigis la posedaĵojn de la rubenidoj. Li translokigis la ĉefurbon de Kilikio de Tarsus al Sis, post elimini la etan bizancan garnizonon kiu restis tie[12]. En 1112, li prenis la kastelon de Cyzistra kun la celo venĝi la morton de la lasta bagratida reĝo, Gagiko la 2-a. La murdistoj de ĉi tiu lasta, estis tri bizancaj fratoj kiuj regis la kasteln, kiuj estis murditaj. Kun la tempo, naskiĝis la centralizita regado en la areo de la rubenidoj. Dum la 12-a jarcento ili batalis por la kontrolado de la regiono. La princo Leono la 1-a, frato de Toros kaj sukcedinto, ekregis en 1129. Li aneksis la marbordajn urbojn de Kilikio al la armena princlando, tiel konsolidante la komercan superecon de Armenio en la regiono. Dum ĉi tiu periodo, ekzistis plentempa rivaleco inter Armenio kaj Kilikio de la turkaj selĝukoj, kaj eventualaj konfliktoj inter armenoj kaj la Princlando Antioĥio.

Kampanjoj kun la mongoloj[redakti | redakti fonton]

Batalo de Mari

Hetumo kaj liaj fortoj batalis sub la mongola standardo de Hulagu, en la konkero de la islama Sirio kaj la preno de Halepo kaj Damasko en 1259-1260. Armenio ankaŭ okupiĝis pri ekonomia batalo kun la egiptaj mamelukoj, por kontrolo de la spico-komerco.

En 1266, la mameluka gvidanto Bajbarso[13] alvokis Hetumon la 1-a por abandoni sian fidelecon al la mongoloj, kaj anstataŭe akcepti mamelukan superregadon, kaj liveri al la mamelukoj la teritoriojn kaj fortikaĵojn kiujn Hetumo akiris per sia submetado al la mongoloj. Pro tiuj minacoj, Hetumo iris al la Mongola Kortego de Ilĥanato en Irano por ricevi armean subtenon. Tamen, dum lia foresto la mamelukoj avancis al Kilio, gviditaj de Al-Mansur Ali kaj la mameluka komandanto Qalawun[14], kaj venkis la armenojn dum la batalo de Mari, mortigante la filon de Hetum Toros, kaj kaptante la filon de Hetum, Leono, kun miloj de aliaj armenaj soldatoj. Hetumo elaĉetis sian filon kontraŭ alta prezo, pagante al la mamelukoj grandan monsumon kaj donante al ili multajn fortikaĵojn. Poste la granda tertremo en la jaro 1268 en Kilikio senesperigis la landon.

En 1269, Hetumo la 1-a abdikis en favoro de sia filo Leono la 2-a, kiu estis devigita pagi grandan ĉiujaran tributon al la mamelukoj. Eĉ kun la tributoj la mamelukoj daŭre atakis Kilikion dum malmultajn jarojn.

Armistico kun la mamelukoj (1281-1295)[redakti | redakti fonton]

Dua batalo de Homs

En 1281, post la malvenko de mongoloj kaj armenoj sub Mengu-Temuro, kontraŭ la mamelukoj ĉe la Dua batalo de Homs, armistico estis devigita por Armenio de la mamelukoj. Plie, en 1285, post la potenca ofensivo de Qalawun, la armenoj devis subskribi 10-jaran armisticon, kiu lasis multajn armenajn fortikaĵojn al la mamelukoj, malpermesis al la armenoj la rekonstruadon de siaj defensivaj fortikaĵoj, jaran tributon de unu miliono da dirhamoj kaj devigis ilin al komercaj interŝanĝoj evitante la komercembargon truditan de la papo. La mamelukoj daŭre invadis Kilikion plurfoje. En 1292 Armena Kilikio estis invadita de Ĥalil, la mameluka sultano de Egiptio, kiu konkeris la reston de la Jerusalema reĝlando en Akko unu jaron antaŭe, kaj Hromgla estis disrabita, devigante la Sanktan Seĝon moviĝi al Sis. Hetumo devis rezigni pri Behesni, Maraŝo kaj Til Hamdun al la turkoj. En 1293, li abdikis en favoro de sia frato Toros la 3-a kaj eniris la monaĥejon de Mamistra.

Kampanjoj kun la mongoloj (1299-1303)[redakti | redakti fonton]

Hetumo la 2-a de Armenio, estinte monaĥo

En la somero 1299, la nepo de Hetumo la 1-a, reĝo Hetumo la 2-a, denove alfrontante minacojn de atako de la mamelukoj, sendis mesaĝon al la mongola ĥano de Irano, Ghazan por ricevi sian subtenon. En respondo, Ghazan marŝis kun siaj fortoj rekte al Sirio kaj sendis leterojn al la frankoj de Kipro (la reĝo de Kipro, kaj la estroj de la templanoj, la hospitalistoj kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj), invitante ilin por enmiksiĝi en la atako kontraŭ la mamelukoj en Sirio.

La mongoloj sukcese prenis la urbon Halepo, kie ili kuniĝis kun la reĝo Hetumo, kies fortoj inkluzivis kelkajn templanojn kaj hospitalistojn de la Armena reĝlando, kiuj partoprenis la reston de la ofensivo[15]. La kunigita forto kune kun mongoloj venkis la mamelukojn en la Tria batalo de Homs, la 23-an de decembro aŭ 24-an, 1299. La mongola armeo tiam devis retiriĝi, verŝajne ĉar la ĉevaloj bezonis paŝtejon. En ilia foresto, la egiptaj mamelukoj regrupiĝis, kaj reprenis la areon en majo 1300.

Ghazan ordonas al la reĝo de Armenio Hetumo la 2-a akompani Kutluŝka por la atako en 1303 al Damasko.[16]

En 1303, la mongoloj denove provis preni Sirion, en tiu epoko kun pli granda forto (proksimume 80,000 personoj) kune kun la armenoj, sed ili estis venkitaj ĉe Homs la 30-an de marto 1303, kaj ĉe la decida Batalo de Ŝakhabo, sude de Damasko, la 21-an de aprilo 1303[17]. Ĝi estas konsiderita kiel la lasta grava mongola invado sur Sirio[18].

Kiam la mongola gvidanto Ghazan mortis la 10-an de majo 1304, revoj pri tuja rekonkero de la Sankta Lando estis detruitaj.

Hetumo la 2-a abdikis en favoro de sia nevo Leono la 3-a kaj iĝis franciskana monaĥo. En 1307 Hetumo la 2-a, sia nevo Leono la 3-a, kaj sia tuta akompanantaro estis murditaj de Bilarghu, la reprezentanto de la mongoloj en armena Kilikio kaj lastatempa konvertito al Islamo, vizitante la tendaron de Bilarghu tuj ekster Anavarza.

Religia alproksimiĝo al Romo[redakti | redakti fonton]

Post la proklamo de unuiĝo, la katolikoso translokiĝis al Eĉmiadzin.

En 1198, estis proklamita la unuiĝo inter la Katolika Eklezio kaj la Armena Apostola Eklezio fare de la armena katolikoso de Sis Gregorio la 6-a Apirat. Tio ne estis efektive akceptita ĉar la loka pastraro kaj loĝantaro estis forte kontraŭa al tia unuiĝo.

Multaj katolikaj misiistoj ankaŭ estis senditaj al Armena Kilikio por helpi la alproksimiĝon, kun tre limigitaj rezultoj. La franciskanoj estis tiuj kiuj okupiĝis pri la misioj. Johano de Montekorvino mem alvenis en Kilikion en 1288. La armena reĝo Hetumo la 2-a iĝis franciskana monaĥo post sia abdiko. La armena historiisto Nerses Balients estis franciskano kaj membro de la "unitariana movado" rekomendante unuiĝon kun la Latina Eklezio.

Denove en 1441, multe da tempo post la falo de la reĝlando, la armena katolikoso de Sis Gregorio la 1-a Musabekiants proklamis la unuiĝon de la armena kaj latina eklezioj ĉe la Koncilio de Florenco, sed tio estis rebatita per armena skismo sub Kirakos la 1-a Virapetsi, kiu instalis la katolikoson en Eĉmiadzin, kaj marĝenigis tiun de Sis.

Kulturo kaj socio[redakti | redakti fonton]

Bildigita manuskripto de Toros Roslin

Demografie, Armena reĝlando en Kilikio estis heterogena lando kun pluraj nacioj, kun la armenoj kiel reganta klaso, grekoj, judoj, araboj kaj eŭropanoj[19] La kontakto kun krucistoj de Okcidenta Eŭropo, precipe el Francio, alportis gravajn novajn influojn sur la armena kulturo. La kilikia nobelaro fervore adoptis multajn aspektojn de okcidenteŭropa vivo, inkluzive de kavalireco, modojn de vestado kaj la uzon de francaj baptonomoj. La lingva influo estis tiel granda ke du novaj literoj ( Ֆ ֆ = "f" kaj Օ օ = "o") estis aldonitaj al la armena alfabeto. La strukturo de la kilikia socio iĝis pli proksima al okcidenta feŭdismo ol la tradicia sistemo "naĥararo" de Armenio[20] en kiu la reĝo estis simple "unua inter egaluloj" inter la nobelaro. En aliaj areoj, ekzistis multe da malamikeco al la novaj tendencoj. Ĉefe, la armenoj tute malakceptis la konvertiĝon al KatolikismoOrtodoksismo. Ankaŭ rimarkindas ke la kultura influo ne estis nur unu-flanka. Kilikiaj armenoj, ĉefe per siaj arkitekturaj tradicioj, havis gravan efikon al krucistoj kiuj revenis al Okcidento kun ilia ĵustrovita scio[21] . Eŭropanoj tiel pruntis kaj adoptis elementojn de armena kastelkonstruado danke al la kontribuoj de spertaj armenaj masonistoj en la krucmilitistaj ŝatoj de la Mezoriento, same kiel kelkaj elementoj de eklezia arkitekturo. La plejmulto de armenaj kasteloj faris saĝan uzon de ŝtonaj altaĵoj kaj havis kurbajn murojn kaj rondoturojn kiel ekzemple tiuj prezentitaj ĉe Krak des Chevaliers kaj Margat[22]. La kilikia periodo ankaŭ produktis kelkajn gravajn ekzemplojn de armena arto, precipe la bildigitajn manuskriptojn de Toros Roslin, kiu laboris en Hromkla en la 13-a jarcento.

Malfortiĝo de la dinastio Lusignan[redakti | redakti fonton]

Konstantino la 3-a en sia trono kun hospitalistoj.

La hetumidoj regis en Kilikio ĝis la murdo de Leono la 4-a en 1341. Malgraŭ lia alianco kun la Kristana Kipra reĝlando, Leono la 4-a estis nekapabla rezisti la atakojn de la egiptaj mamelukoj.

En 1341, lia kuzo Guy de Lusignan estis elektita reĝo. La dinastio Lusignan estis el franca origino, kaj jam delonge situiĝis en la regiono, en la insulo Kipro[23]. Ĉiam ekzistis proksimaj rilatoj inter la lusignanoj de Kipro kaj tiuj de la armenoj. Tamen, kiam la pro-latinaj lusignanoj prenis la povon, ili provis trudi la Katolikismon kaj la eŭropan vivmanieron. La armena gvidado plejparte akceptis tion, sed la kamparana klaso kontraŭbatalis la ŝanĝojn. Poste, tio kondukis la vojon al burĝa tumulto.

Blazonŝildo de la dinastio Lusignan.

En la malfrua 14-a jarcento, Kilikio estis invadita de la mamelukoj. En la sekvaj jaroj, oftaj armenaj gravuloj petis helpon al siaj samreligianoj kaj en Eŭropo ili decidis ke la armena reĝlando havis gravan rolon en la kampanjo-planado, kaj pro la bezono defendi la reĝlandon kaj ĝia potencialo kiel bazo por krucistoj por rekonkeri Sirion kaj Palestinon[24]. Tamen, la falo de Sis okazis en aprilo 1375 kaj ĝi metis finon al la reĝlando. La lasta reĝo, Leono la 5-a, ricevis liberecon kaj mortis en la ekzilo en Parizo en 1393 post vana postulado de plia militkampanjo. La titolo estis prenita de lia kuzo, Jakobo la 1-a de Kipro, unuigante ĝin kun la titoloj de Kipro kaj Jerusalemo[25]. Tiel finiĝis la tute plena kaj sendependa armena ŝtato de la Mezepoko post tri jarcentoj da suvereneco kaj florado.

Disiĝo de la armena loĝantaro de Kilikio[redakti | redakti fonton]

Armenoj masakritaj en Adana.

Kvankam la egiptaj mamelukoj prenis Kilikion, ili estis nekapablaj konservi sian regadon sur ĝi. La turkaj triboj avancis en la regionon kaj establiĝis tie, kondukante al la konkero de Kilikio fare de Tamerlano[26]. Kiel rezulto, 30,000 riĉaj armenoj forlasis Kilikion kaj ekloĝis en Kipro, kiu daŭre estis regita de la dinastio Lusignan ĝis 1489. Nur la plej malriĉaj armenoj restis en Kilikio, kaj pro tio konserviĝis la armena ĉeesto en la regiono ĝis la Armena Genocido de 1915 kiam ili estas grandnombre murditaj dum la Adana masakro. La posteuloj de la postvivintoj de la genocido loĝas nun dise en la armena diasporo, kaj la Armena Patriarkato de Sizo nun troviĝas en Antelias, Libano.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝablono:Cite article "1080 A.D. Rhupen, cousin of the Bagratonian kings, sets up on Mount Taurus (over looking the Mediterranean Sea) the kingdom of New Armenia which lasts 300 years."
  2. Der Nersessian, Sirarpie. "The Kingdom of Cilician Armenia." in A History of the Crusades, vol. II. Kenneth M. Setton (ed.) Philadelphia: University of Pennsylvania Press, 1962, pp. 630-631.
  3. armene Kurdoghlian, Mihran. (1996) Պատմութիւն Հայոց (History of Armenia), Volume II. Athens: Հրատարակութիւն ազգային ուսումնակաան խորհուրդի (Council of National Education Publishing), p. 43–44.
  4. King Tigran II - The Great. Hye Etch. Alirita 2007-01-17.
  5. Ghazarian, Jacob G.. (2000) The Armenian Kingdom in Cilicia during the Crusades: The Integration of Cilician Armenians with the Latins (1080-1393). Routledge, p. 39–42. ISBN 0700714189.
  6. Dédéyan, Gérard. (2008) “The Founding and the Coalescence of the Rubenian Principality, 1073-1129”, Armenian Cilicia, UCLA Armenian History and Culture Series 8. United States: Mazda Publishers, p. 79–83. ISBN 1-56859-154-3.
  7. Donal Stewart, Angus. (2001) The Armenian Kingdom and the Mamluks: War and Diplomacy During the Reigns of Het'um II (1289-1307). Netherlands: Brill Academic Publishers, p. 33–34. ISBN 0928-5520.
  8. armene Kurdoghlian, Mihran. (1996) Պատմութիւն Հայոց (History of Armenia), Volume II. Athens: Հրատարակութիւն ազգային ուսումնակաան խորհուրդի (Council of National Education Publishing), p. 33–36.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-24. Alirita 2011-01-06.
  10. Nickerson Hardwicke, Mary. The Crusader States, 1192–1243.
  11. Ghazarian, Jacob G.. (2000) The Armenian Kingdom in Cilicia during the Crusades: The Integration of Cilician Armenians with the Latins (1080-1393). Routledge, p. 54–55. ISBN 0700714189.
  12. Runciman, Steven. A History of the Crusades – Volume II.: The Kingdom of Jerusalem and the Frankish East: 1100-1187.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2011-01-06.
  14. http://artfl.uchicago.edu/mamluk/
  15. Demurger, Alain. (2005) The Last Templar: The Tragedy of Jacques de Molay, Last Grand Master of the Temple. Londono: Profile Books, p. 93. ISBN 1-8619-7529-5.
  16. france Mutafian, Claude. (2002) Le Royaume Arménien de Cilicie, XIIe-XIVe siècle, UCLA Armenian History and Culture Series. France: CNRS Editions, p. 74–75. ISBN 2271051053.
  17. Demurger, Alain. (2005) The Last Templar: The Tragedy of Jacques de Molay, Last Grand Master of the Temple. Londono: Profile Books, p. 109. ISBN 1-8619-7529-5.
  18. Nicolle, David. (2001) The Crusades. Oksfordo: Osprey Publishing, p. 80. ISBN 1-8417-6179-6.
  19. Panossian, Razmik. (2006) The Armenians: from kings and priests to merchants and commissars. Londono: Columbia University Press, p. 63–66. ISBN 978-0-231-13926-7.
  20. Bournoutian, Ani Atamian. "Cilician Armenia" in The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume I: The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century. Ed. Richard G. Hovannisian. New York: St. Martin's Press, 1997, pp. 283-290. ISBN 1-4039-6421-1.
  21. Cilician Kingdom. Globe Weekly News. Arkivita el la originalo je 2010-11-23. Alirita 2009-12-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-23. Alirita 2021-08-26.
  22. Kennedy, Hugh N.. (2006) Muslim military architecture in greater Syria: from the coming of Islam to the Ottoman Period. Netherlands: Brill Academic Publishers. ISBN 1385-7827.
  23. armene Kurdoghlian, Mihran. (1996) Պատմութիւն Հայոց (History of Armenia), Volume II. Athens: Հրատարակութիւն ազգային ուսումնակաան խորհուրդի (Council of National Education Publishing), p. 53–56.
  24. Housley, Norman. (1992) The later Crusades, 1 274-1580: from Lyons to Alcazar. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. 21. ISBN 0-19-822136-3.
  25. Hadjilyra, Alexander-Michael. (2009) The Armenians of Cyprus. Nov-Jorko: Kalaydjian Foundation, p. 12.
  26. Bryce, Viscount. (2008) The Treatment of Armenians in the Ottoman Empire. Germany: Textor Verlag, p. 465–467. ISBN 3-938402-15-6.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.