Armena Esperantista Unuiĝo
El Vikipedio
(Alidirektita el Armenia Esperanto-Asocio)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 1 Dec. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Armena Esperantista Unuiĝo (AEU) estas Esperanto-asocio en Armenio. Ĝi estis fondita en 1991 kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 1997. Ĝia prezidantino laŭ la stato de 2010 estas Susanna Baghdasaryan.
Ĝis la renovigo de nomo kaj statuto okazinta en 2010 ĝi havis la nomon Armenia Esperanto-Asocio (AEA). Laŭ informo de la prezidantino Susanna Baghdasaryan, la nomo ŝanĝiĝis pro la nova Armenia Ŝtata Leĝo pri Publikaj Organizaĵoj, kiu malpermesis pluan uzadon de la vorto "asocio" en la oficiala nomo.

