Armenoj en Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Russian Federation (orthographic projection).svg

Armenoj en Rusio aŭ rusiaj armenoj estas etnaj armenoj kiuj loĝas en Rusio. La rusia censo de la jaro 2002 registris 1,130,491 armenojn en la lando. Sed verŝajne ĉe tio ne estis kalkulita la plej granda parto de la armenaj gastlaboristoj, kiuj plimulte ne havas rusian civitanecon. Diversaj spertuloj opinias, ke la armena loĝantaro, fakte, superas 2,900,000.

Ĉiaokaze, Rusio posedas la plej grandan armenan loĝantaron ekster Armenio. Tio konvertas ĝin en la plej granda komunumo en la armena diasporo.

Armenoj loĝas en diversaj regionoj, inkluzive de Moskvo, Sankt-Peterburgo, Krasnodara regiono en la Norda Kaŭkazio kaj en ĉiuj rusiaj urboj.