Armeo de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La armena armeo, la aera armeo, la aera defenda armeo kaj la landlima gardistaro estas la kvar branĉoj de la tuta armeo de Armenio. Tiu ĉi strukturo de la armenaj militistoj estis pretigata post la malapero de Sovetunio en 1991 per la kreado de la Ministerio de Defendo en 1992. La Ĉefkomandanto estas la prezidanto de Armenio, Robert Koĉarjan. La Ministerio de Defendo okupiĝas pri la politika gvidado, nuntempe gvidata de Serĵ Sargsyan, dume ekzistas militkomando sub la Plejalta Ŝtato, gvidata de la Kolonelo Generalo Mikael Harutiunian.

Armena Armeo defiladas.

La aktiva armeo havas ĉ. 60.000 soldatojn, kun aldona rezervo je 32.000, kaj “rezervo de la rezervo” de 350.000. La landlimaj gardistoj okupiĝas pri la sekureco kaj gvidado de la landlimoj kun Kartvelio kaj Azerbajĝano, dume la rusaj trupoj okupiĝas pri la landlimoj kun Irano kaj Turkio. En la supozata kazo je eventuala invado, Armenio estas preparata por la mobilizado de ĉiu sana viro inter 15 kaj 59, ĉiuj kun antaŭaj militistaj studoj.