Savarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Armeo de Savo)
Savarmeo
emblemo
flago
karitata organizaĵoreligia subgrupoorganizaĵo
Komenco 2-a de julio 1865 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Belgio vd
Sidejo Londono
Fondinto(j) William Booth • Catherine Booth vd
Estr(ar)o Brian Peddle
Filioj Armáda spásy • Salvos vd
Posedatoj St. Andrew's Episcopal Church • William Booth Memorial Training College • Cité de refuge • The Temple • 18 Gramercy Park vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Armeo de SavoSavarmeo, estas internacia kristana evangelia movado kiu nuntempe laboras en 127 landoj. Ĝi havas sian Internacian Ĉefsidejon (IHQ) ĉe 101 Queen Victoria Street, Londono, Anglio.

Flago de la Armeo de Savo.

Ĝi estis fondita en 1865 en Britio de William kaj Catherine Booth kiel la Orienta Londona Kristana Misio kaj havas kvazaŭ-armean strukturon. William Booth naskiĝis en Nottingham en 1829 sed rezidis en Londono ekde 1849 kie, post laborado kiel la asistanto de garantipruntisto, li dediĉiĝis al predikado. Li mortis en 1912.

La Savarmeo prezentas evangelian, socian kaj bonfaran laboron kaj alportas la kristanan mesaĝon al la senhavuloj, malriĉuloj kaj malsatuloj per satigado de iliaj spiritualaj kaj fizikaj bezonoj. Ĝia ministerio etendiĝas al ĉiuj, senkonsidere de aĝo, sekso, koloro aŭ kredaro.