Armeo de la Respubliko de Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la militfortoj de Respubliko Ĉinio (Tajvano). Por informoj pri nunaj militfortoj de Ĉina Popola Respubliko, vidu la artikolon Popola Liberiga Armeo.
Armeo de la Respubliko de Ĉinio
flago
armitaj fortoj
Komenco 16-a de junio 1924 vd
Antaŭe Nacia Revolucia Armeo vd
Lando(j) TajvanoRespubliko Ĉinio vd
Sidejo Tajpeo
vdr

La Armeo de Respubliko Ĉinio (tio estas, la ŝtato memproklamita sur la insulo de Tajvano, kaj ne agnoskata de ĉiuj landoj de la mondo) konsistas el kvar armeeroj. Ilia ĉefa tasko estas protekti la insulojn kontrolatajn de la Respubliko: Tajvanon, Penghuojn, Kinmenojn, Macuojn kaj aliajn, de ebla invado de la Popola Liberiga Armeo de la Popola Respubliko de Ĉinio pro la Tajvanokonflikto.

La armeo de la respubliko de Ĉinio estas la historia posteulo de la nacia revolucia armeo de la Kuomintango en la ĉina enlanda milito. Ĝis la 1970-aj jaroj, ĝi postulis kapabli sukcesi ofensivan operacion kontraŭ la popolrespubliko en kontinenta Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]