Armin Doneis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Armin Doneis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 30-an de oktobro 2000 (2000-10-30) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Armin DONEIS (naskiĝis en 1906, mortis la 30-an de oktobro 2000) estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA. Li estis delegito de UEA en Pharr (Teksaso) kaj fakdelegito pri inĝenierado.

Doneis lernis Esperanton en 1927, tuj partoprenis la 20-an Universalan Kongreson en Antverpeno (1928) kaj dum posta vojaĝo propagandis la lingvon tra 13 landoj. Reveninte al Usono, li revivigis la Esperanto-klubon en Milvokio kaj, kiel la unua rajtigita Cseh-instruisto en Usono, gvidis de 1931 kursojn en kvar ŝtatoj.

Doneis servis je diversaj postenoj en Esperanta Asocio de Norda Ameriko kaj laboris ok monatojn en ties centra oficejo. Eksiĝinte el EANA pro ties makartiisma politiko, li kunfondis la landan asocion ELNA en 1952. Li estis inter ties unuaj gvidkomitatanoj, prezidis ĝin (1957-59), membris en la ELNA-estraro trifoje (1955-1957, 1961-1963 kaj 1969-1971) kaj estis elektita ĝia honora membro en 1978.

Ano de UEA ekde 1937, regula membro de Societo Zamenhof, Doneis servis kiel komitatano A por ELNA (1956-1959) kaj usona ĉefdelegito (1969-1977).

Kristano aktiva en la metodista eklezio kaj en Kristana Esperantista Ligo Internacia, arda pacemulo, Doneis ne hezitis riski sian enprizonigon pro sia rifuzo pagi impostojn, ja uzatajn militcele. Ĝismorte li aktivis pri Esperanto, kaj en lia urbo ofte aperis artikoloj pri la familio Doneis, "internaciema kaj tamen plene usona" (Adolf Burkhardt), kun la esperantista edzino Mary, tri gefiloj, dek unu nepoj kaj dek kvin pranepoj.