Armin Gmeiner

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Armin GMEINER (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1964 en Meßkirch) estas germana eldonisto.

Kiel messervanto de pastro Bernhard Eichkorn, li konatiĝis kun la Esperanto-movado. En 1986, kiel studento de ekonomia inĝenierarto (direkto presado kaj eldonado), li komencis eldoni tradukojn en Esperanto. Poste aldoniĝis verkoj pri regiona historio. Ekde 1998 li eldonas krimromanojn.

Nuntempe (2009) lia eldonejo Gmeiner-Verlag GmbH havas 12 dungitojn kaj eldonas pli ol 50 krimromanojn jare. La eldonejo ne plu vendas librojn en Esperanto.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Oficiala retejo de Gmeiner Verlag
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj