Arminianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio pri la disputoj inter remonstrantoj kaj kontraŭremonstrantoj en 1618, Abraham van der Eyk.

Arminianismo estas protestanta doktrino estigita ĉe la fino de la 16-a jarcento de Jacobus Arminius[1]. Ĝiaj adeptoj estas nomataj remonstranta frataro pro la serio da plendoj (el la latina remponstrare) adresitaj en 1610 al la Nederlandaj ŝtataj aŭtoritatoj.

Tiu doktrino baziĝas sur la ideo ke la determinado de la destino de la homo ĉe Dio ne estas absoluta. la akcepto aŭ malakcepto de la dia Graco flanke de la homo ludas rolon por lia pravigo. Per tiu doktrino la protestanta Jakobo Arminio celis oponi al la ideoj de Johano Kalvino koncernantaj la absolutan antaŭdestinismon.

'Arminianismo subtenas:

  • La savo estas elireblas pere de la nura graco.
  • Dio donacas sian savon al tiuj kiuj akceptas kredi je la ofero pekliberiga ka je la Senjoreco de Jesuo Kristo.
  • Kristo mortis por ĉiuj homoj, sed la savo estas donita nur al tiuj kiuj tion akceptas.
  • Tiu akcepto estas libera, tiel ke la savo dependas de la elekto de la homa volo, kaj nure de la suverena elekto de Dio.

Arianismo estos unu el la doktrinaj fundamentoj de la Remonstranta frataro, kaj, tre pli konsiste pro la nombro, kaj de la metodistoj kaj de Pentekosta kristanismo kaj de Liberala protestantismo.

Jacobus Arminius, fondinto de la arminianisma doktrino.

Ekzistas diversaj teologiaj teorioj pri la rolo de graco inter la portestantaj teologoj: inter ili armianismo estas tiu malpli fora la katolikaj tezoj pri la rolo de la graco[2][3]

En 1619, kolektiĝis en Dordrecht en sinodo la Nederlanda Reformita Eklezio konata kiel sinodo de Dort, Dordt aŭ Dordrecht, kiu procedis al la kondamno de la arminianismo (Kanonoj de Dordrecht) kaj konfirmis la doktrinon de supralapsismo (En la ordo de la diaj dekretoj, la dekreto de Antaŭdestinismo antaŭas la falon de Adamo, kaj ne estas tiu ĉi la sekvo de tiu: tio «ekskludas ĉiun rolon, en la verko de saviĝo, de la homo», kiu tamen ne estas dispensita pro sia falo).


Anglio

En Anglio, Karlo la 1-a kaj Ĉefepiskopo de Canterbury William Laud praktikis anglikanismon nuancitan per arminianismo. Tiu orientado estis akre batalata flanke de rigoraj kalvinistoj kiuj prenos la nomon de puritanoj. Tiu konflikto resaltis sur la politika nivelo kaj estis unu el la kaŭzoj de la unua angla revolucio[4].

Arminianismo hodiaŭ

La Remonstrantoj estas malgranda sendogma kristana eklezio, tipe nederlanda.

Hodiaŭ, en la kalvinistaj medioj, la nomo “arminianismo” aŭ “arminiano” estas uzata por indiki teologian pozicion kiu, kvankam historie nedependanta de tiu movo¸ adaptas la biblian pasaĵon al la samtempa optimisma humanisma filozofio, neganta la radikalecon de la morale malkapabligantajn efikojn de la peko sur la estulo kaj akcentanta aŭtonomion kaj liberon de lia respondo al la agado de Dio.

Sekve de tiu distorda procezo, arminianismo fariĝas sinonimo de duonpelagianismo, spite de ĝia starigo radike malsama de la du teologiaj strukturoj (iuj studuloj forĝis la terminon “duonaŭgustinismo” por ekzakte difini la arminianisman pozicion, kiu iomete alproksimiĝas al tiu katolika.

Notoj

  1. Magnusson, Magnus (ed). Chambers Biographical Dictionary (Chambers: Cambridge University Press, 1995) 62
  2. professeur André Gounelle , faculté de théologie protestante de Montpellier, " théolib "
  3. En Augsburg (germanio), 31-an de oktobro 1999. tago en kiu la protestaoj celebras la feston de la Reformacio, la responsaj delegitoj de la Katolika Eklezio kaj de la Monda luterana federacio subskribis komunan Deklaron pri la doktrino de la pravigo. Surbaze de tiu interkonsento oni konsideras forfalintaj la reciprokajn kondamnojn emanitajn en la pasinto: la paragrafo 41 agnoskas ke “la instruo de la Luteranaj Eklezioj prezentita en tiu Deklaro ne estas trafita de la kondamnoj Koncilio de Trento. La kondamnoj de la Luterajaj konfesioj ne trafas la instruon de la Roma Katolika Eklezio kiel prezentita en tiu ĉi dokumento.[1]. Necesas tamen rimarkigi ke Arminianismo naskiĝis ene de Kalvinismo, kies doktrino pri la Graco malsamas ol tiu de Luteranismo.
  4. Michel Duchein, 50 années qui ébranlèrent l'Angleterre, Fayard 2010, p.74/76

Vidu ankaŭ