Armitaj Fortoj (AF) de la Respubliko de Belorusio (beloruseУзброеныя сілы (УС) Рэспублікі Беларусь) estas la ŝtata milita organizo de la Respubliko Belorusio, la totalo de la armitaj fortoj, kiuj celas reflekti agreson kontraŭ la Respubliko Belorusio, la armita defendo de la suvereneco de ĝia teritorio. Konsistas el tertrupoj, aerarmeo kaj aerdefendaj fortoj. Estis kreitaj post la proklamo de ŝtata sendependeco en 1991. La 20-an de Marto1992 eldoniĝis dekreto de registaro "Pri kreado de la Armitaj Fortoj de la Respubliko Belofbrusio." La saman tagon la Supera Soveto akceptis la Leĝon "Pri la Armitaj Fortoj de la Respubliko Belorusio" laŭ kiu komencis ties formado. La nombro de armitaj fortoj estas 62 mil, kaj 14 mil de ili estas civila dungitaro. Ĉe la fino de 2006 en kontrakto baza servo tenis 23.1% de milita personaro.