Arnaldo el Breŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnaldo el Breŝo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1100
en Breŝo
Morto 18-an de junio 1155 (1155-06-18)
en Romo
Mortokialo pendumo
Okupo
Okupo monaĥo
vdr
Arnaldo bruligita, gazeta gravuraĵo

Arnaldo el Breŝo estis religia reformisto dotita per granda elokventeco kaj per forta kontraŭeco al tiama tradicia eklezia institucio.

La fundamentaj punktoj de lia programo de radikala reformo, kunligenda al la ideoj de la milana movado de Patarinoj, [1], estis: rezigno, flanke de la Eklezio, al la riĉeco kaj reveno al la evangelia malriĉeco, rezigno de papa tera povo, la ofico de predikado koncedita al la laikaro, la nevalideco de la sakramentoj ricevitaj de klerikaro malindaj, sakramenta konfeso praktikebla inter la fideluloj kaj ne ĉe sacerdotoj.

Arnaldo el Breŝo, memoriga monumento en Breŝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Je aĝo de 25 jaroj li, post la kutima protempa prepariĝo al monaĥiĝo, fariĝis kanoniko laŭ la ordeno de aŭgustena kaj translokiĝis al Parizo, kie havis kiel majstron Petro Abelardo kaj kie povis legi ĉiujn verkojn de la Patroj de la Eklezio.

Reveninte al Breŝo, en 1119, li komencis intensan kontraŭklerikan kampanjon, ardan sed ne novaĵalportan: Arnaldo ekakuzis klerikaron kaj aparte la urban episkopon, Manfredo, pri posedo de terenoj, pri partopreno en politikaj aferoj kaj praktiki uzuron, kaj ekpredikis revenon al la evangelia malriĉeco, al peralmoza vivtenado kaj solidareco.

En 1139 liaj ideoj kaj tiuj de Abelardo estis juĝataj herezaj de dua Laterana koncilio kaj pro tio li decidis forlasi Italion kaj reveni al Francio ĉe sian amikon Abelardon.

Ĉi tie li partoprenis en Koncilio de Sens de 1140, loko kie disvolviĝis la kverelo inter Abelardo kaj Bernardo de Clairvaux.

La kverelo solviĝis favore al Bernardo ĉar la koncilio kondamnis la religiajn tezojn de Abelardo kaj ĉar ties amiko Arnaldo ne rezignis prediki katolikaĵojn kaj kontraŭkatolikaĵojn, tiun la reĝo Ludoviko la 7-a, instige de Bernardo, elpelis el Francio. Arnaldo, tial, elmigris al Zuriko kaj poste al Bohemio en 1143, akceptita de la papa legato Guido el Castello, estonta papo Celesteno la 2-a. Li profitis la okazon por pardonpeti al papo Eŭgeno la 3-a, kaj revenis al Romo en 1145 kie, post la forpelo de la papo pro la urba ribelo de 1143, kreiĝis libera komunumo regata de oligarkia Senato kaj de patricius (patriciulo).

En tia situacio Arnaldo trovis grundon pretan ricevi siajn ideojn kaj, do, sin ĵetis en la politikan agadon kaj aŭdacis, per ekscitintaj prelegoj, proponi siajn tezojn kontraŭpajn kun la celo igi Romon novan ŝtaton deigitan el la eklezio: tion kunportis la ekskomunikon fare de la papo 1148, sed lin oni ne persekutis pro tio ke li estis kvazaŭ protektata de la popola konsento.

Pro la falo de la sperto de la libera komunumo, Arnaldo kun siaj nombraj sekvuloj, nomitaj «arnaldistoj», movita de kontraŭpapa animo, projektis renaskigi en Romo imperian ŝtaton kaj, por tion realigi, adresiĝis al Frederiko Ruĝabarbo por lin konvinki malsupreniri Romon kaj establi laikan povon kontraŭan al tiu papa.

Sed en 1152 revenis paco en Romo ĉar papo Eŭgeno la 3-a agnoskis la Komunumon kiel politikan entaĵon. La papo, tamen, ne laŭlongatempe povis ĝui tiun trankvilecon ĉar morto lin kaptis tuj poste.

Post kelkmonata papado de Anastazio la 4-a, estis levita al papa sojlo en decembro 1154 Adriano la 4-a. Tiu ĉi 1155, pro mortigo de kardinalo, interdiktis Romon, promesante tamen ke mem revoku la punon ĵus kiam senato kaj popolo forigos Arnaldon el la urbo. Ĝuste tion la popolo faris akre ribelante kontraŭ la Senato. Arnaldo, tiam, devis fuĝi el Romo kaj vagadi kiel gasto ĉe iuj neporpapaj patriciaj familioj, inter kiuj la Vicgrafo de lando «Campagnano». Arnaldo gastis tie kiam imperiestro Frederiko Ruĝabarba, descendinta al Italio por atingi Romon kaj esti tie kronita imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ordonis al la Vicgrafo lin prizone translokigi al Romo.

Eble ĉirkaŭ la monato junio de 1155, Arnaldo estis procesita kaj mortokondamnita per pendigo. Lia korpo estis bruligita kaj liaj cindroj disŝutitaj en la akvoj de la rivero Tevere, por malhelpi ke liaj mortaj restaĵoj reanimigu la malamikojn de la papado.

La juĝa akuzo ne estis lia batalo kontraŭ simonio kaj la riĉaĵoj posedataj de la klerikaro, kontraŭ kiu batalis ankaŭ lia kontraŭulo franca Bernardo de Clairvaux, sed lia absoluta rifuzo de la tera povo de la papo sur kiu la papoj plisekurigis sian sendependecon de aliaj teraj povoj. Tio laŭ la teologio (kaj jurisprudenco) tiutempa estis konsiderita herezo: tia propagando kunligita kun la malmoderoj kaj kelkaj doktrinoj certe kontraŭkatolikaj de Arnaldo kaj la interesoj de la imperiestro konverĝaj kun tiuj de la papo destinigis la sorton de la kanoniko.

La figuro de Arnaldo kiel emblemo[redakti | redakti fonton]

La figuro de Arnaldo el Breŝo estis emblemigita de Jansenistoj de la 16-a jarcento kiel ekzemplo de morala rigoro kontraŭ la malrigorismo de la eklezio, kaj estis celebrita de literaturisto Giovanni Battista Niccolini, en la tragedio al li dediĉita kiel al kontraŭklerika heroo kiel viktimo de germana imperiestro.

La laikismema kulturo de 19-a jarcento lin ekzaltis kiel martiron de la libera penso dum la protestantaj reformaciuloj levis lin al sia antaŭanoncanto.

En Italio diversaj urboj dediĉis al Arnaldo el Breŝo stratojn kaj monumentojn. En Romo, ekzemple, trakureblas Lungotevere «Arnaldo da Brescia» kaj videblas statuo skulpita de Odoardo Tabacchi en Piazzale Arnaldo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edmond Bergheaud, Julius Bogotsvo, Giulio Ricchezza. Arnaldo da Brescia in La notte di San Bartolomeo. La verita sulla prima crociata. Arnaldo da Brescia. Ginevra, Cremille, 1971. SBN LIA0057010.
  • Naum Abramovic Bortnik. Арнолд Брешианский – борец против католической церкви. Mosca 1956.
  • Ovidio Capitani. Arnaldo da Brescia e il suo tempo. Brescia, Fondazione BCAB, 1991. ISBN 88-7385-102-9.
  • Giovanni De Castro. Arnaldo da Brescia e la rivoluzione romana del XII. secolo. Livorno, F. Vigo, 1875.
  • Antonino De Stefano. Arnaldo da Brescia e i suoi tempi. Roma, Bilychnis, 1921.
  • Arsenio Frugoni. Arnaldo da Brescia nelle fonti del secolo XII. Torino, Einaudi, 1989. ISBN 88-06-11495-6.
  • Pietro Fedele, Fonti per la Storia di Arnaldo da Brescia (Testi medievali per uso delle scuole universitarie 1). Roma 1938.
  • George William Greenaway. Arnold of Brescia. Cambridge, University press, 1931.
  • Grado Giovanni Merlo. La storia e la memoria di Arnaldo da Brescia. In: Studi Storici 32/4 (1991) 943-952.
  • Grado Giovanni Merlo. Eretici ed eresie medievali (Universale Paperbacks Il Mulino 230). Bologna 1989, 33-38.
  • Romedio Schmitz-Esser, Arnold von Brescia im Spiegel von acht Jahrhunderten Rezeption. Ein Beispiel für Europas Umgang mit der mittelalterlichen Geschichte vom Humanismus bis heute (LIT Geschichte 74). Vienna-Berlino-Münster, LIT, 2007. ISBN 978-3-8258-9469-6.
  • Romedio Schmitz-Esser, Giuseppe Mazzini im 12. Jahrhundert. Zur Rezeption Arnolds von Brescia in Italien zwischen 1750 und 1850. In: Römische Historische Mitteilungen 47 (2005) 369-394.
  • Romedio Schmitz-Esser, Arnold of Brescia in Exile: April 1139 to December 1143 – His Role as a Reformer, Reviewed, in: Exile in the Middle Ages. Selected Proceedings from the International Medieval Congress, University of Leeds, 8-11 July 2002. Ed. Laura Napran e Elisabeth van Houts, Turnhout 2004, 213-231.
  • Romedio Schmitz-Esser. In Urbe, quae caput mundi est. Die Entstehung der römischen Kommune (1143-1155). Über den Einfluss Arnolds von Brescia auf die Politik des römischen Senats. In: Innsbrucker Historische Studien 23/24 (2004) 1-42.
  • Antonio Suraci. Arnaldo da Brescia, un agitatore del secolo XII. (1095-1155). Asti, Elle di ci, 1952. SBN TO00716280.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto "Pataria" eble naskiĝis el milana ĵargona '«patée»' (brokantisto, ĉifonisto, senhavulo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]