Arnaud de Sède

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnaud Guilhem de Sède de Liéoux

Anglisto
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1958
en les Landes
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Arnaud Guilhem DE SÈDE de Liéoŭ (naskiĝis la 9-an de julio 1958 en Les Landes) estas franca anglisto, disĉiplo de Henri Adamczewski, filo de Gérard de Sède kaj Marie-Andrée, nomita Sophie de Sède.

Arnaud de Sède provis defendi la honoron [1] de sia patro kontraŭ la riproĉoj, ke li falsis la dokumentojn, kiuj estas konataj kiel Dossiers secrets, kaj el kiuj li citis en libro pri Rennes-le-Château.

Arnaud de Sède havas gastrolon en la filmo The Real Da Vinci Code [2] el la jaro 2005, kie aperas ankaŭ aliaj personoj, kiuj ludas rolon en la mistera afero. Li estis pridemandita en radioelsendo de France culture.

La loko Liéoux, de kie venas la familio, plej verŝajne estas en Haute-Garonne antaŭ la piedo de la pireneoj, proksimume 100 km sude de Toulouse.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. retpaĝo de Arnaud de Sède pri sia patro[rompita ligilo]
  2. Pri The Real Da Vinci Code en la IMDb-datumbazo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]