Arnaut Daniel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arnaut Daniel estis provenca trobadoro de la 13-a jarcento, laŭdita de Dante Alighieri kaj nomita Granda Mastro de Amo de Petrarko. En la 20-a jarcento li estis konsiderata de Ezra POUND la plej lerta poeto de la historio.

Daniel naskiĝis en nobla familio ĉe la kastelo Ribeyrac en Périgord. Li inventis la sestinon, kanto de ses strofoj, po ses versoj en ĉiu strofo, kun la samaj rimoj daŭre ripetitaj, sed en malsama kaj komplika ordo, kiun oni devas vidi por kompreni. Li estis ankaŭ la verkinto de la romanco Lancillotto.

Arnaut Daniel kaj Dante Alighieri[redakti | redakti fonton]

En la Dia Komedio de Dante Alighieri, Daniel aperas kiel persono kiu faras pentan periodon en Purgatorio kiel puno por amoro. Li respondas en la provenca lingvo al la demando de la poeto, pri kiu li estas:

Tan m'abellis vostre cortes deman, Tiom plaĉas al mi via ĝentila demando
qu'ieu no me puesc ni voill a vos cobrire. ke mi nek povas nek volas kaŝi min de vi.
Ieu sui Arnaut, que plor e vau cantan; Mi estas Arnaut kiu ploras kaj iras kantanta;
consiros vei la passada folor, pripense mi vidas la pasintan frenezon
e vei jausen lo joi qu'esper, denan. kaj jubile vidas la ĝojon kiu atendas antaŭ mi.
Ara vos prec, per aquella valor Nun mi petas vin, per tiu valoro
que vos guida al som de l'escalina, kiu vin gvidas al la supro de la ŝtuparo,
sovenha vos a temps de ma dolor ke vi memoru la tempon de mia doloro.


En la eldono de la Dia Komedio en traduko de Giovano Peterlongo la versoj de Arnaut estas jene rime tradukitaj en esperanto :
Pro via kara ĝentila demando
nek volas mi, nek povas mi kovriĝi

Arnaldo estas mi kantanta plore
penseme vidas pasintan frenezon
kaj gaje baldaŭ l'esperantan ĝojon

Nun mi Vin petas, pro tiu valoro,
kiu Vin gvidas supren tra l'ŝtuparo
tempe memoru Vi doloron mian.

La itala laŭvorta nerima traduko tekstas jene : Tante me piace la vostra cortese domanda, che io non posso nè voglio coprirmi a voi. Io sono Arnaldo, che piango e vado cantando; pensieroso vedo la passata follia, e giubilante vedo la gioia che spero, davanti a me. Ora vi prego, per quel valore che vi guida al sommo della scal (Dio), che vi recordate a tempo del mio dolore.

Omaĝe al ĉi tiu diraĵo kiun Dante donis al Daniel, T. S. Eliot nomis sian duan kolekton de poezio Ara Vos Prec.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]