Ĝermolisto de danaj esperantistoj
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de danaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de danaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de danaj esperantistoj
Enhavo |
A [redakti]
Axel Andersen [redakti]
Axel Andersen (naskiĝis la 10-an de oktobro 1886 en Svendborg) estis dana pentristo kaj esperantisto. Esperantisto de 1919. Gvidis multajn kursojn en Odense kaj en aliaj urboj. Sekretario de C.D.E.L. en ??.
B [redakti]
Martin Blicher [redakti]
Martin Blicher (1884-1963) estis studanto de juro kaj pioniro de la Esperanto-Movado en Danlando.
H [redakti]
Engelbrecht Hansen [redakti]
Engelbrecht HANSEN (naskiĝis en 1909 kaj mortis en 1995), fakdelegito de UEA pri filatelo en Holbæk (Danio).
Karl Hansen [redakti]
Karl HANSEN (naskiĝis 1913 - mortis la 11-an de novembro 1981) estis prezidanto de la loka Esperanto-klubo kaj longtempe ankaŭ UEA-delegito en Roskilde (Danlando).
Knud Thorbjörn Hansen [redakti]
Knud Thorbjörn HANSEN (naskiĝis la 23-an de januaro 1902 en Kopenhago) estis dana esperantisto kaj apotekisto. Li estiis esperantisto de 1918 kaj UEA-delegito de 1921, de 1932 en Nörresundby. Li edziĝis kun germana esperantistino Hildegard Gerisch, Auerbach.
Carl Adolph Hvorslev [redakti]
Carl Adolph HVORSLEV (vorsleŭ), dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Naskiĝis en la 10-a de junio 1880 en Rindsholmo. Esperantisto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa. Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono. (el EdE-H)
I [redakti]
Peter Isaksen [redakti]
Peter ISAKSEN (naskiĝis 1897, mortis la 4-an de decembro 1958 en Lyngby kiel 61-jara) estis dana esperantisto, multjara kasisto de loka grupo kaj fakdelegito de UEA. Aktivulo kaj kasisto en Lyngby.
J [redakti]
Poul Jörgensen [redakti]
Poul JÖRGENSEN, dano, instr. mezlerneja. Naskiĝis en la 24-a de januaro 1905 en Ordrupo. Esperantisto de 1924. Prezidanto de Konversacia Esperanto Klubo en Kopenhago de 1930, estrarano de landa societo.
K [redakti]
Arne Kolle [redakti]
Arne KOLLE (naskiĝis en 1920; mortis la 29-an de januaro 1995 en Hals) estis dana esperantisto, emerita poŝtestro, ĉefdelegito kaj peranto de UEA en Danio de 1966 ĝis sia forpaso, dumviva membro, fakdelegito ekde 1957.
L [redakti]
Betty Larsen [redakti]
Betty LARSEN (1906-1997), sekretario de la asocio Jogo en Esperanto, tradukinto de Natura nutrado (1966) kaj Kiu posedas Danion? (1989), mortis la 10-an de majo en Aalsgarde (Danio).
Bo Larsen [redakti]
Bo LARSEN (1931-1995), dumviva membro, mortis la 9-an de decembro en Danio. Antaŭa estrarano de Dana E-Asocio, li estis forta subtenanto de la laboro kaj idealoj de Ivo Lapenna.
Christian Lauridsen [redakti]
Christian LAURIDSEN (1953 - mortis en aprilo de 1991 en Kopenhago) estis kunfondinto de Dana E-Junularo, iama redaktoro de Eĥo, vic- kaj fakdelegito de UEA.
M [redakti]
Tove Madsen [redakti]
Tove MADSEN (1912-1997), preskaŭ 50 jarojn membro de UEA, delegitino en Odder (Danio) ekde 1952, mortis la 10-an de marto.
N [redakti]
Søren Kristian Nielsen [redakti]
Søren Kristian NIELSEN (naskiĝis 1905 - mortis la 8-an de junio 1988 en Fredericia, Danlando) estis delegito de UEA kaj prezidanto de la urba Esperanto-klubo (la plej granda en Danlando) de pli ol kvindek jaroj, kaj dum longa periodo li aranĝis nordiajn karavanojn al la Universalaj Kongresoj.
P [redakti]
Johannes B. Pedersen [redakti]
Johannes B. PEDERSEN (1913- mortis meze de 1989 en Kolding, Danio) estis UEA-delegito dum pli ol dudek jaroj.
Sigurd Piotrowski [redakti]
Sigurd PIOTROWSKI (naskiĝis en 1927, mortis la 1-an de aŭgusto 1994 en Herlufmagle) estis dana esperantisto kaj multjara gvidanto de la libroservo en Danio.
R [redakti]
H.V. Rasmussen aktiviĝis en la dana movado kaj interalie tradukis la libron "Faktoj pri Danlando" (1948) Kopenhago: Politiken kun la elstara dana esperantisto Poul Thorsen.
S [redakti]
Ileana Schrøder [redakti]
Ileana SCHRØDER estas dana esperantisto kiu devenas el Kroatio, estinta Jugoslavio. Ŝi estas la nuna prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 2003. Ŝi ankaŭ estas komitatano de la Komitato de UEA ekde 2003.
T [redakti]
Gunnar Thuesen [redakti]
Gunnar THUESEN (naskiĝis 1928 - mortis la 7-an de marto 1994) estis dana fervojista esperantista aktivulo.