Arni AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arni
Blazono de Arni
Komunuma centro kaj preĝejo de Arni
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 19′ 10″ N 8° 25′ 20″ O / 47.31944 °N, 8.42222 °O / 47.31944; 8.42222 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 10″ N 8° 25′ 20″ O / 47.31944 °N, 8.42222 °O / 47.31944; 8.42222 (mapo)
Areo 3,37 km²
Alteco 568 m super marnivelo
Poŝtkodo 8905
Komunumkodo 4061
Mapo de Arni
vdr

Pri la komunumo

Arni estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1619 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Rivereto Arnibach

La komunumo Arni situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la rivero Reuss sur kaldronforma altebenaĵo, kiu estas senakvigita per la rivereto Arnibach, kiu en Unterlunkhofen alfluas al Reuss.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 3,37 km², de kiuj 0,95 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,41 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 642 m s.m., ĝia plej malalta punkto sur 517 m s.m.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Arni limas en nordo al Aesch (Kantono Zuriko), en oriento al Islisberg, en sudoriento al Hedingen (Kantono Zuriko), en sudokcidento al Jonen, en okcidento al Oberlunkhofen kaj Unterlunkhofen, kaj en nordokcidento alOberwil-Lieli.

Trafiko

Kvankam Arni situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Muri al Zuriko-Wiedikon. En distanco de tri kilometroj oriente post Aesch troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj CH-A4. Tra la nova aŭtovoja tunelo sub Uetliberg oni atingas aŭtomobile la centron de la urbo Zuriko en nur 10 minutoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Arni datiĝas el la jaro 1184 kiel Arne.

La hodiaŭa komunumo Arni kreiiĝis en la jaro 1983 per la disiĝo de la ĝis tiam unueca komunumo Arni-Islisberg al la du aŭtonomaj komunumoj Arni kaj Islisberg.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Arni

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto