Arno Borst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arno Borst
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1925 (1925-05-08)
en Alzenau
Morto 24-an de aprilo 2007 (2007-04-24) (81-jaraĝa)
en Konstanco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo historiisto pri matematiko • mezepokisto • universitata instruisto • historiisto
vdr

Arno Borst (naskiĝinta la 8-an de majo 1925 en Alzenau; mortinta la 24-an de aprilo 2007 en Konstanco) estis germana historiisto. Li validas kiel unu el la plej eminentaj mezepokistoj de la 20-a jarcento.

Pezocentro de la esplorado de Borst estas la mezepoka historio. Borst estis unu el la malmultaj historiistoj, kiu okupis preskaŭ la tutan gamon de la mezepoko ekde proks. 500 ĝis 1500. Li tutmonde konatiĝis per sia verko Lebensformen im Mittelalter (Vivoformoj en la mezepoko), aperinta en 1973 kaj plurfoje noveldonita. Aparte li okupiĝis pri la Monaĥoj ĉe la Bodenlago kiel ankaŭ pri tiuj el Weingarten, St. Gallen kaj Einsiedeln. Lia favorita figuro estis benediktano Hermano la Lamulo, la universala erudiciulo de la insulo Reichenau (Bodenlago).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]