Arnold Rosé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arnold Rosé (1922). akvaforto de Ferdinand Schmutzer

Arnold Josef Rosé (n. 24-an de oktobro 1863 en Iaşi; m. 25-an de aŭgusto 1946 en Londono; origine Arnold Josef Rosenblum) estis violonisto kaj muzikinstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Arnold Rosé studis violonon ekde 1874–77 ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno ĉe Karl Heißler. Koncertoturneoj kondukis lin al Germanio, kie li en 1879 debutis kun la Gewandhausorchester Leipzig, kaj al Parizo. Ekde 1881 ĝis 1938 li estis koncertmajstro de la Viena Kortegopera Orkestro kaj membro de la Vienaj Filharmoniistoj. En la jaroj 1888 ĝis 1896 li foje ankaŭ sinprezentis kiel koncertmajstro en la orkestro de la Festivalo de Bayreuth kaj ekde 1903 li membris la Vienan Kortegomuzikan Kapelon.

En la jaroj 1893 ĝis 1901 li instruis ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno kaj ekde 1908 ĝis 1929 ĉe la Viena Muzikakademio. Kun la Rosé-Kvarteto fondita de li (kun Paul Fischer, 2-a violono; Anton Ruzitska, vjolo kaj Friedrich Buxbaum, violonĉelo), li faris multajn turneojn. La kvarteto fariĝis unu el la plej famaj siatempaj kaj sindediĉis krom la klasika repertuaro precipe ankaŭ al la verkoj de samtempaj komponistoj kiel Brahms, Korngold, Schmidt, Schönberg kaj Webern. De Schönberg ĝi unuan fojon prezentis en 1902 la arĉseksteton Verklärte Nacht op. 4 kaj la unuajn du arĉkvartetojn en 1907 kaj en 1908.

Rosé ekde 1902 estis edzo de fratino de Gustav Mahler, Justine (1868–1938). Lia filo Alfred (1902–1975) estis pianisto, dirigento, komponisto; lia filino Alma (1906–1944) ankaŭ estis violinisto kaj pereis en ekstermejo Aŭŝvico. Estante judo Arnold Rosé devis fuĝi post la anekso de Aŭstrio far Germanio la 12-an de marto 1938 al Londono. Tie li kunlaboris ankoraŭ kun la Austrian Academy kaj sinprezentis kun sia kvarteto, La lasta publika koncerto okazis en 1945.

Tombo de Justine, Arnold kaj Alma Rosé sur la tombejo ĉe Grinzing

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • Max Reger dediĉis al li sian Suite im alten Stil, op. 93
  • Franz-Joseph-Ordeno

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]