Arnold Schönberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schönberg en la jaro 1948

Arnold SCHÖNBERGArnold SCHOENBERG [ARnold ŜENberg] (la angligita formo de Schönberg — li oficiale ŝanĝis la ortografion de sia familia nomo kiam li iĝis usona civitano) (naskiĝis la 13-an de septembro 1874 en Vieno, Aŭstrio, mortis la 13-an de julio 1951 en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis komponisto. Li speciale memoriĝis kiel unu el la unuaj komponistoj, kiuj komponis atonale, kaj pro sia dekdu-tona tekniko uzanta tonvicojn, en kiuj ĉiuj dek du tonoj de la kromata gamo estas same gravaj.

Li estis grandparte meminstruita (preninta lecionojn nur por Alexander Zemlinsky, kiu iĝis lia unua bofrato). En sia tria jardeko li vivtenis sin aranĝante operetojn, dum li samtempe komponis verkojn kia la arĉa sesteto Verklärte Nacht (Transfigurita Nokto) en 1899. Li poste faris arĉorkestran version de ĉi tiu, kaj ĝi estas unu el liaj plej popularaj verkoj. Kaj Richard Strauss kaj Gustav Mahler rekonis la signifon de Schönberg kiel komponisto; Strauss post aŭdo de lia komponaĵo Gurrelieder. Mahler adoptis lin kiel protektaton kaj prizorgis lian estontecon post sia propra morto. Schönberg influiĝis de Mahler, ĉampionis lian verkon, kaj konsideris lin "sankta".

La tombejo de Schoenberg en Vieno.

Tamen, granda parto de lia verkaro estis ne bone akceptata. En 1907 lia Ĉambra Simfonio Numero 1 havis unuan prezenton; per ĝi, li forlasis la muzikan romantikismon kaj aliĝis al la modernismo. La aŭdantaro estis malgranda, kaj la reago al la verko estis varmeta. Kiam ĝi ludiĝis denove, tamen, en koncerto en 1913, kiu ankaŭ inkluzivis verkojn de Alban Berg, Anton Webern kaj Alexander Zemlinsky, iom de la audantaro ekis kriegi kvazaŭ turmentate. Malfrue en la koncerto, dum ludado de iuj kantoj de Berg, batalado ekiĝis, kaj la polico devis esti vokata.

Alia el liaj plej gravaj verkoj el ĉi tiu periodo estas Pierrot Lunaire de 1912, ciklo da kantoj al teksto de Albert GIRAUD, kiu estis malsimila al ĉio, kio antaŭis ĝin. Uzante la teknikon de Sprechstimme, aŭ parolokantada recitado, la verko parigas inan kantiston, en Pierrot-a kostumo, kun malgranda orkestro de 5 (nuntempe kelkfoje 6) muzikistoj, kiu en ĉiu el la kantoj ludas diferencan, kaj trafan instrumentan kombinaĵon.

Schönberg kreis la dekdu-tonan metodon de komponado

Poste, Schönberg kreis la dekdu-tonan metodon de komponado (kiu poste kreskis en serialismon). Ĉi-tiu tekniko adoptiĝis de multaj el liaj lernantoj, kiuj konsistigis la tiel nomatan Duan Vienan Skolon. Ili inkluzivis Anton Webern, Alban Berg kaj Hanns Eisler, kiuj grande influiĝis de Schönberg. Li elstaris kiel instruisto de muziko, parte ĉar lia metodo engaĝiĝanta kaj samtempe analizanta transcendis la metodojn de la grandaj klasikaj komponistoj, speciale Bach, Mozart, Beethoven, kaj Brahms, parte pro lia fokuso sur reliefigado de la muzika kaj verkada individueco de liaj lernantoj. Li eldonis nombron da libroj, de lia fama Harmonielehre (Teorio de Harmonio) al Fundamentoj de Muzika Komponado, multaj el kiuj estas ankoraŭ haveblaj kaj ankoraŭ uzataj de muzikistoj kaj disvolviĝantaj komponistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 17: Jubileo de la komponisto Arnold Schoenberg verkita de Evgeni Georgiev.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]