Arnold J. Toynbee

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arnold Toynbee [arnald tojnbi] (14-a de aprilo 188922-a de oktobro 1975) estis brita historiisto kiu verkis la libron A Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj greka historio ĉe la Universitato de Londono (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo de civilizoj.

En lia historio, Toynbee klarigas la leviĝon kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:

El tiuj, sep civilizoj ankoraŭ vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana.

Laŭ Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ĝenerala afero de teknologio, ekonomio aŭ demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de la elito kaj kiel ĝi frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema kaj tenas la fidon de la popolo, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas subpremanta kaj diboĉa, la civilizo sekve falas (aŭ fariĝas vivanta fosilio). Universala imperio estas signo de la fina etapo de civilizo, signo de la ĉeso de vera kultura kreskado en la civilizo.

La ĝeneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):

  • naskiĝo (Grekio en la tempo de Homero)
  • kreskado (Grekio inter Homero kaj Perikleo)
  • tempo de turmento (la senĉesaj militoj inter Romio, Kartago kaj la grekaj regnoj; la Mediteraneo inter Perikleo kaj Cezaro Aŭgusto)
  • universala imperio (Romio)
  • universala religio (kristanismo)
  • vagado de gentoj (barbaroj:ĝermanoj, slavoj, vikingoj, magiaroj)
  • naskiĝo de novaj civilizoj (la bizanca kaj okcidenta civilizoj)

La etapoj iafoje estas interrompitaj (portempe aŭ por ĉiam) de la konkero de aliaj civilizoj. La konkero de Aleksandro la Granda interrompis la sirian civilizon ĝis la tempo de Mohameto. Hispanio interrompis meksikan civilizon kiam ĝi konkeris Meksikon.

Malsimile al historiistoj hodiaŭaj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed ankaŭ bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li en Bulgario kiam li vidis ĉapon sur la kapo de kamparano: ĝi estis precize la ĉapo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiun Herodoto priskribis antaŭ 2400 jaroj.

En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, se Samuel P. Huntington pravas kaj historio nun transiras de lukto de ideologioj (la Fridmilito) al lukto de civilizoj, kiel la 11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nybooks.com/articles/article-preview?article_id=12965 greke http://nobsword.blogspot.com/1993_10_17_nobsword_archive.html greke http://www.bautz.de/bbkl/t/toynbee_a_j.shtml greke http://www.spartacus.schoolnet.co.uk/EDtoynbeeA.htm