Arnold de Lantins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arnoldus de Lantins (unuafoje menciita 1420 – mortinta antaŭ la 2-a de julio 1432) estis Nederlanda polifoniisto el la malfrua mezepoko kaj frua renesanco. Li estas unu el la malmultaj komponistoj, kiuj montras aspektoj kaj de mezepoka kaj de renesanca stiloj. Li estis samtempulo de Dufay dum la restado de tiu ĉi komonisto en Italio.

Malmulte estas konata pri lia vivo, escepte de kelkaj indikoj rilataj la periodon ekde la 1420-aj jaroj ĝis ĉ. 1430. Li devenus el la Nederlandoj. En la fruaj 1420-aj jaroj li estis supozeble je la servoj de Malatesta, aŭ en RiminiPesaro, ĉar Dufay nomis lin en la teksto de rondelo, kiun li skribis inter 1420 kaj 1424. Lantins estis en 1428 je Venecio kaj en 1431 je Romo, kie li estis kantisto ĉe la papa kapelo, kune kun Dufay. Li restis nur ses monatojn; post tio li malaperas el la historio. Romo en tiu tempo envenis krizon sekve de la konciliisma movado post la morto de papo Martino la 5-a en februaro 1431; multaj muzikistoj forlasis tuj aŭ malmulte poste la papan kapelon, kaj Lantins povus esti unu el ili.

Ne estas certa, ĉu Arnoldus de Lantins estas parenca al Hugo de Lantins, komponisto kiu verkis samepoke, sed ĉar iliaj verkoj ofte troveblas en la sama kolekto kaj ili mem verŝajne devenas el la sama regiono en la hodiaŭa belga provinco Lieĝo, se ni rajtas pretervidi la familian nomon, tio ne estas neebla. Unu evidenta stila diferenco inter iliaj verkoj klarigas, ke ĉikaze ne temas pri unu sama persono. Kompilata meso el la manskribaĵo Bologna Q15 enhavas mespartojn, kiujn skribis Arnoldus por aldoni ilin al jam ekzistaj, pli frue komponitaj mespartoj de Johannes Ciconia. Ekzistas diversaj aliaj ekzemploj por komponistoj, kiuj aldonas partojn al apartaj mespartoj komponitaj de aliaj komponistoj, kiel ekz. Zacara da Teramo.

La muziko de Arnoldus estis alte ŝatata kaj eniris manskribajn kolektojn tiutempajn kune kun verkoj de komponistoj kiel Dufay, Gilles Binchois kaj Johannes Ciconia. Precipe unu moteto, "Tota pulchra es", estas trovebla en ege disvastigitaj dokumentoj. Ĉar tiam la presarto ankoraŭ ne ekzistis, oni rigardas vastege disigitajn kopiojn manskribajn kiel pruvo por konateco kaj populareco. Arnold verkis almenaŭ unu kompletan meson kaj diversajn apartajn partojn de kompilata meso (la restaj partoj estis komponitaj poste de Ciconia, ne nepre samtempe). Ili estas trivoĉaj kaj muzike sufiĉe senpretendaj. Ili uzas unu ĉefmotivon kaj evitas imitadon. La resta sakrala muziko, kiel Marianaj motetoj, enhavas elegantajn melodiajn liniojn kaj uzas imitadon.

Arnoldus ankaŭ skribis sekularan muzikon, i.a. baladojn kaj rondelojn, ĉiuj kun francaj tekstoj, samkiel mallongajn sakralajn verkojn. Kelkaj el ili referencas evidente al specifaj eventoj aŭ specifaj personoj, el kiuj neniu estas ekzakte identigebla.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Literaturaj referencoj kaj rekomendata legaĵo[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]