Arnuero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnuero
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Trasmiera
Poŝtkodo 39195
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 2 122  (2013)
Loĝdenso 86,05 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 28′ N, 3° 34′ U (mapo)43.473055555556-3.5630555555556Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 34′ U (mapo)
Alto 24 s.mnŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 24,66 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Arnuero (Hispanio)
Arnuero (Hispanio)
DEC
Arnuero
Arnuero
Situo de Arnuero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arnuero [+]
vdr
Municipa teritorio de Arnuero, norde de Kantabrio.

Arnuero [arNŬEro] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas en la historia distrikto Trasmiera.

Situo[redakti | redakti fonton]

Arnuero situas ĉe la Kantabra Maro, 45 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. Ĝi apartenas al la historia komarko Trasmiera. Ties samlimaj entoj estas: la Kantabra Maro (norde), Noja kaj Argoños (oriente), Meruelo kaj Escalante (sude) kaj Bareyo (okcidente).

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝoj de la municipo estas jenaj:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de la 20-a jarcento, agrikulturo kaj brutobredado ludis ĉefan rolon. Nun ĉi tiuj sektoroj estas iĝantaj pli kaj pli malgravaj kaj turismo estas kreskanta. Laŭ sektoroj, 8.7% el la laboristaro apartenas al la unuaranga sektoro, 15.5% laboras en konstruado, 20.9% en industrio kaj 54.9% en la serva sektoro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Turo de Cabrahigo.

En la municipo estas kvar strandoj kaj tial ĝi estas grava loko de turisma vidpunkto ene de Kantabrio. Krom la strandoj, la turistojn allogas loka kuirarto (ĉefe bazita je loke kultivitaj legomoj, fiŝoj kaj marfruktoj).

La plej rimarkindaj konstruaĵoj estas jenaj:

  • En la vilaĝo Isla: la Palaco de la Grafoj de Isla-Fernández, la Turo de Cabrahigo, la mezepoka turo kaj la kirko San Julián y Santa Basilisa.
  • En Castillo Siete Villas: la Turo de Venero
  • En Arnuero (municipa ĉefurbo): La kirko Nuestra Señora de la Asunción (16-a jarcento), kiun oni konstruis sur antikva mezepoka monaĥejo fondita de visigotoj ĉirkaŭ la jaro 650; kaj la Muelejo de Castellanos.

Krome, la historia urbokerno de la vilaĝo Isla kaj la hospitalo de pilgrimantoj estas protektitaj lokoj.

Vilaĝo kaj strando en Isla, ĉe la Kantabra Maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]