Aro (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon aro.

Aro (simbolo a) estas mezurunuo de areo, t.e. surfaca amplekso. Unu aro egalas 100 kvadratajn metrojn. Areon de unu aro havas ekzemple kvadrato, kies lateroj estas 10 metrojn longaj.

Aro povas esti nomata metra unuo, ĉar ĝi havas rektan rilaton al la metraj mezuroj, sed ĝi ne apartenas al la kohera Sistemo Internacia de Unuoj (SI), kaj ĝia statuso rilate al Si estas iom neklara. Ĝia centoblo, hektaro, estas unu el la "unuoj akceptitaj por uzo kun SI", kaj estas dirite, ke la "SI-prefiksoj estas uzataj kun kelkaj el tiuj unuoj". Tio eble rajtigas meti aron en la saman grupon de unuoj. La vortderiva rilato de aro kaj hektaro tamen ne estas tute regula, ĉar la SI-prefikso por centobla estas hekto-, ne hekt-. En Esperanto, la vorto hektaro estas oficialigita kiel simpla, nekunmetita vorto.

Aro estas uzata por mezuri amplekson de relative malgrandaj kampoj kaj aliaj terpecoj. Anstataŭe, oni plej ofte uzas kvadratan metron.


Por transkalkuli unuojn

1 aro = 100 kvadrataj metroj (m2) = 1 kvadrata dekametro (dam2)

100 aroj = 1 hektaro (ha)

1 aro = 929,03 kvadrataj futoj

1 akreo =40,47 aroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj dokumentoj pri SI kaj aliaj akceptitaj unuoj.