Aromoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aromoterapioflarterapio estas alternativa kuracmetodo ĉefe bazita sur la uzado de volatila oleo. Ĝi uzas la sanigajn ecojn el oleoj de plantoj, floroj kaj herboj por agi sur la fizikan, mensan kaj emocian nivelojn kaj krei bonfarton. Ekzistas diversaj aplikoj: inhalado, banado, aerpurigado, masaĝo kaj engluto por akiri sanon, vitalecon kaj rejunecon. Iuj oleoj estas venenaj se ne fake aplikataj.

Florterapio, kuracado per floreleksiroj, estas alia formo de aromoterapio.