Arondismento Liono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arondismento de Liono)
Arondismento de Liono
france: Arrondissement de Lyon
Administra unuo
Ŝtato Francio Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Rhône
prefektejo Liono
Areo 1 535 km² (153 500 ha)
Loĝantaro 1 637 827 (2021)
Denseco 1 066,99 loĝ./km²
INSEE 691
Kantonoj 6
Komunumoj 76+59=135
la metropolo (malhelruĝe) kaj la cetera arondismento (helruĝe) kun la resta departemento (grize) laŭ stato de 2017
la metropolo (malhelruĝe) kaj la cetera arondismento (helruĝe) kun la resta departemento (grize) laŭ stato de 2017
la metropolo (malhelruĝe) kaj la cetera arondismento (helruĝe) kun la resta departemento (grize) laŭ stato de 2017
Vikimedia Komunejo: Arrondissement de Lyon

La arondismento Liono ekde 2017 estas administra divido kaj de la metropolo Liono kaj parto de la departemento Rodano (Rhône) en la administra regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj de Francio. Ĝi konsistas el ses kantonoj kaj 76 komunumoj en la departemento Rodano (Rhône) kaj aldone 59 komunumoj en la metropolo Liono. La metropolo Liono ne havas kantonojn. Ĉefurbo (prefektejo) estas Liono. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 637 827 loĝantoj sur areo de 1 535 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 067 loĝantoj/km².

Antaŭe, de 2015 ĝis 2017 la arondismento identis al la metropolo Liono (534 km²), do estis signife pli malvasta, kaj antaŭ tio, do ĝis 2015, ĝi sur areo de 1 746 km² konsistis el la jenaj 43 kantonoj: L'Arbresle, Bron, Caluire-et-Cuire, Condrieu, Décines-Charpieu, Écully, Givors, Irigny, Limonest, Lyon-1, Lyon-2, Lyon-3, Lyon-4, Lyon-5, Lyon-6, Lyon-7, Lyon-8, Lyon-9, Lyon-10, Lyon-11, Lyon-12, Lyon-13, Lyon-14, Meyzieu, Mornant, Neuville-sur-Saône, Oullins, Rillieux-la-Pape, Sainte-Foy-lès-Lyon, Saint-Fons, Saint-Genis-Laval, Saint-Laurent-de-Chamousset, Saint-Priest, Saint-Symphorien-d’Ozon, Saint-Symphorien-sur-Coise, Tassin-la-Demi-Lune, Vaugneray, Vaulx-en-Velin, Vénissieux-Nord, Vénissieux-Sud, Villeurbanne-Centre, Villeurbanne-Nord kaj Villeurbanne-Sud.