Arriaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arriaga
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chiapas
Poŝtkodo 30450–30465
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 572
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 15′ N, 93° 56′ U (mapo)16.25-93.933333333333Koordinatoj: 16° 15′ N, 93° 56′ U (mapo) [+]
Alto 60 m
Areo 653 km² (65 300 ha)
Horzono UTC -6
Arriaga (Chiapas)
Arriaga (Chiapas)
DEC
Arriaga
Arriaga
Situo de Arriaga
Arriaga (Meksiko)
Arriaga (Meksiko)
DEC
Arriaga
Arriaga
Situo de Arriaga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arriaga Municipality [+]
vdr

Arriaga estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Arriaga. La nomon ricevis la komunumo honore al Ponciano Arriaga. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 38572 loĝantojn. El tiuj estis 18815 viroj kaj 19757 virinoj. La komunumo havas surfacon de 653 km² kaj ĝi limas al la subŝtato de Oaxaca (norde), la pacifika oceano kaj al la komunumoj de Cintalapa, Jiquilpas, Villaflores kaj Tonalá (komunumo). La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 60 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 24867 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 21207 scipovis legi kaj skribi kaj 3644 personoj estis analfabetoj. Do 85% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 15% estis analfabetoj.

37989 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 464 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 1.22% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]