Arroyo de la Luz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arroyo de la Luz
municipo en Hispanio • urbeto
Administrado
Poŝtkodo 10900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 565  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 29′ N, 6° 35′ U (mapo)39.4840338-6.5845773Koordinatoj: 39° 29′ N, 6° 35′ U (mapo) [+]
Alto 352 m [+]
Areo 128 km² (12 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arroyo de la Luz (Ekstremaduro)
Arroyo de la Luz (Ekstremaduro)
DEC
Arroyo de la Luz
Arroyo de la Luz
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Arroyo de la Luz (Hispanio)
Arroyo de la Luz (Hispanio)
DEC
Arroyo de la Luz
Arroyo de la Luz
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arroyo de la Luz [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Arroyo de la Luz en sia provinco

Arroyo de la Luz (Rojo de la Lumo aŭ Lumrojo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas arroyanos. La censita populacio en 2008 estis de 6.461 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Arroyo de la Luz estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 352 m; je nur 19 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 79 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 128 km².

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Arroyo de la Luz inter 1900 kaj 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 1996 1999 2005 2007
7094 7697 8402 9617 10265 10424 9781 8130 6419 6513 6645 6569 6607 6477

Konstateblas, ke ĉirkaŭ la mezo de la 20a jarcento la populacio kreskiĝis, sed dum la 1960-aj jaroj kaj dum la 1970-aj jaroj pro elmigrado al urbaj areoj kaj ĉefe al industriaj regionoj de la nordo de Hispanio aŭ al centra Eŭropo, la loĝantaro ege malkreskis kaj plutenis sian populacion ĉirkaŭ la sesmilon da loĝantoj danke al proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Al tio dediĉis sin pli ol du trionoj de la populacio. Ekde la 18a jarcento ekfunkciis la tekstila industrio, financata ĉefe de brutobredistoj kaj por la produktado de lano.

En 1982 en la brutobreda sektoro elstaris bovoj, kaj nur poste porkoj kaj ŝafoj. En la agrikulturo elstaris cerealoj kiel tritiko, hordeo kaj aveno. Olivarboj, fruktarboj kaj vitejoj kompletas la agadon. Estas pli da konstruado kaj industrio ol en la resto de la regiono. 82% de la teroj estas espluatita de la posedantoj, dum 18% luiĝas.

SEKTOROJ %
Agrikulturo 32,1
Industrio 9,5
Konstruado 25,5
Servoj 32,4

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro multnombraj tombejoj kaj tomboŝtonoj trovitaj oni supozas, ke la deveno de tiu vilaĝo estas de la antaŭromia popolo de lusitanoj. Tiu pasinteco klarigus la pranomon de la vilaĝo kiel Arroyo del Puerco (Porkorojo), rilate al kulto de la antaŭromiaj dioj: kiel porkoj aŭ verracos el ŝtono, oftaj en la provinco de Cáceres kaj provinco de Ávila.

Arroyo estas antikva vilaĝo, de pli da 2.000 jaroj. La unuaj setlanoj estis lusitanoj kaj keltoj. Poste venis romianoj kaj fine visigotoj kaj araboj kiuj hegemoniis tie antaŭ la Reconquista fare de kristanoj dum la 13a jarcento. Oni trovis arkeologiajn restaĵojn en la Dehesa de la Luz, kie estis iberiaj restaĵoj, moneroj, oleomueliloj, visigotaj juveloj aŭ antropomorfaj tomboj.

Dum la Reconquista, la kristanaj trupoj de Alfonso la 9-a de Leono konkeris la vilaĝon de la araboj kune kun la urbo de Cáceres la 23an de aprilo de 1229. Ĝi restis kiel domaro de Cáceres kaj estis poste donita al Konestablo de Portugalio kaj la urbo de Cáceres reklamis al la Reĝo la redonon de Arroyo al sia dependo.

La blazono de la vilaĝo, donita de la reĝo Henriko la 3-a en 1402, prezentis apron ĉe frakseno ĉe rojo, kaj fone ĉevaliro kiu persekutas ĝin per lanco.

La vilaĝo kreskis ĉe mezepoka fortikaĵo kaj la nomo estis tiam Arroyo del Puerco, kaj ekde decembro de 1937, Arroyo de la Luz. Tiu lasta nomo rilatas al batalo inter araboj kaj kristanoj kaj la supozita protekto de la Virgulino de la Luz (Lumo) al tiuj.

Tradicie estis potfarado en la vilaĝo ĉirkaŭ la 15a kaj 16a jarcentoj.

Kiam oni konstruis fervojon en la 19a jarcento, la stacio por Arroyo de la Luz kaj Malpartida de Cáceres estis konstruita en intermeza punkto inter ambaŭ lokoj apartenanta al municipo de Cáceres. Ĉe tiu stacio kreskis la domaro de Estación Arroyo-Malpartida kiu finenhavis ĉirkaŭ 1000 loĝantojn kaj aktuale, post la fermo de la stacio, estas preskaŭ senhoma.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción: fama pro sia retablo de Luis de Morales, situas en la Placo de la Konstitucio, kerno de la vilaĝo. Ĝi estis konstruita proksimume inter la lasta kvarono de la 15a jarcento kaj la unua de la 16a jarcento. Ĝi estas konstruita el granito, kio abundas ĉirkaŭe. Enhavas gravajn pentrajcojn kaj skulptaĵojn. La arkitekto estis Miguel de Villarroel kaj la konstruisto Rodrigo Alonso. Ĝi estas 15 m alta kaj 25 m longa, estas unusola ampleksa navo.
  • Retablo de Luis de Morales. Luis de Morales naskiĝis en Badajoz en 1515 kaj iĝis unu el la plej famaj pentristoj de la 16a jarcento. La retablo estis pentrita en sia plej fruktodona epoko. Komponas ĝin 20 pentraĵoj sur tabuloj kaj tiu estas la plej granda kolekto de la pentristo konservita en la sama loko; li komencis pentri en 1560 kaj finis en 1563. Dum tiuj tri jaroj la pentristo loĝis kun sia edzino kaj filoj en Arroyo, kie oni pagas la luprezon de la domo kaj li havis sian atelieron en la ermitejo de San Blas.
Arroyo de la Luz (Cáceres, Hispanio): pilorio jurisdikcia
  • La pilorio de la vilaĝo: Situa ĉe la Ŝoseo de Alcántara (antaŭe en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo), estis konstruita kiel simbolo de la jurisdikcio kaj sendependo de la vilaĝo en 1503. En ĝi skulptiĝis du blazonoj. Unu estas la blazono de la vilaĝo (arbo kun apro), la alia estas tiu de la familio Herrera, origina de la vilaĝo de Pedraza.
  • Kastelo de la familio Herrera: estas de konstruo de la epoko de almohadoj. Ĝi estis fortikaĵo laŭlonge de la Reconquista.
  • Monaĥejo de Sankta Francisko: situas je la ĉirkaŭaĵo. Ĝi apartenas al la ordeno de franciskanoj de San Pedro de Alcántara. Ĝi estis monaĥejo kaj gastejo.
  • Ermitejo de Sankta Antonio: de gotika stilo.
  • Ermitejo de la Sanktaj Martiroj: aktuale Paroĥejo de Sankta Sebastiano.
  • Ermitejo de Ntra. Sra. de la Luz: estas en la Dehesa de la Luz. Enhavas gravajn skulptaĵojn.
  • Palaco de la grafoj de Benavente. De la enorma palaco restas malmulto videbla pro sinsekvaj modifoj. Eble restas nur la blazono heraldia de la Grafo.
  • Urbodomo. Kun sia malliberejo estis en la aktuala loko jam en 1618 sed la unua konstruo estis antaŭa.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Arroyo de la Luz estas aktiva kultura agdo kun multaj grupoj, asocioj kaj institucioj; oni celebras ĉiujare eventojn kiajn la jenaj:

  • Semajno de libroj
  • Semajno de la muziko
  • Cruz de Mayo
  • Festivalo de teatro
  • Ekspozicioj
  • Festivalo pri folkloro

Festoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj:

La Lumtago[redakti | redakti fonton]

Por la lokanoj la festo plej grava okazas la lundon de Pasko kiel Día de la Luz (Lumtago), festo kiu datiĝas el la 16a jarcento, kun meso kaj procezio en la sanktejo. Tradicie la viroj revenis el la kamparfesto rajdantaj sur ornamitaj ĉevaloj kaj la virinoj surĉevalpuge, kaj ili estis ricevitaj de la resto de la lokanoj en ĉefa strato, La Corredera (Kurejo). Nuntempe oni rajdas galope ĉu sole ĉu laŭ paroj brakume. Ŝajne tio iel simbolas la galopadon de la kristanaj konkerintoj post la arabaj praloĝantoj. Krome oni regalas vizitantojn per vino kaj montrado de ornamitaj ĉaroj.

Arroyo de la Luz: Rajdanto ĉe La Corredera la Lumtagon

Gravulo[redakti | redakti fonton]

Pedro Caba Landa Eseisto , romanisto kaj poeto. (2a de decembro 1900 - 23a de oktobro 1992)

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

  • Kvartalo de San Sebastiano aŭ de la Sanktulo
  • Kvartalo Reina Sofía
  • Kvartalo de la Altozano
  • Kvartalo de la Soleco
  • Kvartalo de la Quebrada
  • Kvartalo de la Convento (Monaĥejo)
  • La Ronda de la Charca Grande
  • Urbanizaĵo Las Acacias
  • Kvartalo de la Charca Grande
  • Urbanizaĵo La Pedrera

Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]

Arroyo de la Luz limitas kun:

Estas proksima ankaŭ la municipa teritorio de Aliseda, ene de tiu de Cáceres.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • FUENTES BAQUERO, Ciriaco, La Luz de Arroyo, 1990, Cáceres: [s. n.].
  • PARRA ROBLEDO, Enrique, Sostenibilidad y Futuro. Proyecto de Desarrollo Local y Ordenación del Territorio, 2004, Arroyo de la Luz, Luz y Progreso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gvido de la festoj de Arroyo de la Luz 2007. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2009-05-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]