Signa Arto

El Vikipedio
(Alidirektita el Ars Signorum)
Saltu al: navigado, serĉo

Signa Arto (Ars Signorum vulgo character universalis et lingua philosophica) estas apriora lingvo proponita de George Dalgarno en 1661. La projekto estas bazita sur signoj kreitaj de Dalgano en 1657. Gottfried Wilhelm Leibniz aludis laŭde al la projekto de Dalgarno.

Enhavo

Gramatiko [redakti]

Alfabeto [redakti]

Krom latinan alfabeton, Ars Signorum uzas la grekan literon η.

Morfologio [redakti]

Ĉiuj literoj havas unu sencon: A= esto; B= matematika akcidento; C= senteblaj kvalitoj; E= akcidenteco; F= artfarita konkretaĵo; I= aĵo; K= politikaj aferoj; M= matematika konkretaĵo; N= naturaĵoj; O= korpoj; S= komunaj akcidentoj; η= substanco. Al tiuj literoj, estas metita dua litero kiu precizigas la unua, kaj alia tria kiu precizigas la du unuaj, ktp. Ekzemple: Nubgrhm signifas 'mustardo', ĉar komponita de N = naturaĵo, u = spico, b = verdaĵo, g = senca kvalito, h = gusto, r-m = amara.

La pluralo estas farita per -i.

Nombroj (1-10): va, vη, ve, vo, vy, vu, vai, vei, voi, val.

Ekzemplo [redakti]

Ekzempleto: "Dam semu Sava samesa Nam tηn Nom"

Traduko: "En la komenco, Dio kreis la ĉielon kaj la teron".

Vortareto [redakti]

  • Ke= juĝaj aferoj;
  • Ki= krimoj;
  • Ko= milito;
  • Nam= ĉielo;
  • Nom= tero;
  • Nηka= elefanto;
  • Nηke= azeno;
  • Nηko= mulo;
  • Nηkη= ĉevalo;
  • Sava= Dio;
  • Skam= graco;
  • Skan= feliĉeco;
  • Skaf= adori.


Bibliografio [redakti]

  • George Dalgarno

Ars signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica
London: J. Hayes, 1661

  • George Dalgarno

Lexicon Latino-Philosophicum.” Ars Signorum
1661.