Ars dictandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

'Ars dictandi [1], el la latina dictare, "dikti" kaj, ekde mezepoko, kun referenco al “kompilado”, indikis laŭlonge de la tuta mezepoko la kapablon kompili leterojn aŭ epistolojn.

Tiu aktiveco estis ĝenerale konfidita al la dictator (diktanto- kompilisto), figuro de kulturito oficiale ŝarĝita kompili laŭmodele tiujn leterojn (aŭ similaĵojn), ĝenerale redaktitajn en kancelarioj papajlaikaj kaj por komercistoj. Por faciligi la taskon de la dictator estis ellaboritaj fikciaj modeloj de leteroj, kaj aktoj, variantaj laŭ la sociala pozicio de la adresitoj: en tiuj modeloj oni atingis la plej altan gradon de stila eleganto danke ankaŭ al literatura kurso.

Sekve oni ellaboris ankaŭ teoriajn konsilojn rilate la retorikan ornamon kaj la kunmetadon de la sekcioj, ĉar la epistolo estis konsiderita oracio kaj do devigita respekti la normojn, konstituitajn el sekvencaj sekcioj enŝoveblaj, startante el la salutatio (saluto) kaj daŭrigante kun la lexordium (komenco) kaj la narratio (rakonto-objekto), kaj finate per la conclusio (konkludo).[2]

Kanceliero Alberto el Morra formaligis la normojn de la ars dictandiars dictaminis, en manlibro Forma dictandi.

Kun la paso de la tempo, aparte en Italio, ĉirkaŭ la 11-a jarcento, la ars dictandi fariĝis modelo de kiu ajn “diktato”, etendiĝante ankaŭ al litertura ĝenerale, serioza aŭ fantazia, latinlingva kaj vulgarlingva. [3]

En Italio, la lokoj de la intensa formaligo kaj disvolviĝo de la ars dictandi, estis:

  • Montokasino, kie monaĥa intelektulo Alberiko redaktis (1-a jarcento) Flores rhetorici (retorikaj floroj), unu el la plej antikvaj ekzemploj de ars dictandi.
  • Aquileia kie en tiu arto majstris Laŭrenzo el Aquileia.
  • Bolonjo, kie Gvido Fava prezentis, unua en Italio, modelojn de volgarlingvaj leteroj. Alia Bolonja famulo estis “Adalberto Samaritano kiu verkis “Praecepta Dictaminum“.
  • Siena, kie, inter la plej elstaraj majstroj estis Guidotto el Bolonjo.

Rilate aliajn eŭropajn landojn, menciindas la skoloj de Parizo kaj de Orléans, kiuj famiĝis kiel centroj por instruo kaj formigo de francaj kaj anglaj tiuspecaj retoristoj. En Francio distingiĝis Bernard de Meung per la verko Summa dictaminis.

En la 13-a jarcento la ars notariae (notaria arto) disiĝis el la ars dictandi. Raniero el Peruĝo estis unu el la plej sekvataj aŭtoroj de ars notariae.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La artikolo konservas la latinan esprimon ankaŭ ĉar la samo troviĝas en aliaj wikipedioj.
  2. "Le muse", De Agostini, Novara, 1964, Vol. I, pp. 396-397.
  3. Tiu permodela kompilado validis nur por la prozo; apenaŭ ĝi tuŝis la ars versificatoria (arton de versigo]].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Robert Curtius, Letteratura europea e Medio Evo latino, traduz. di Anna Luzzatto, Mercurio Candela e Corrado Bologna, a cura e con introduz. di Roberto Antonelli, La Nuova Italia [Classici, 1], Firenze 1992, pp. XXXIV + 728.
  • F..Di Capua, Scritti minori, Roma, 1959.
  • Camargo, Martin. 1991. Ars dictaminis, ars dictandi. Typologie des sources du Moyen Âge occidental, 60. Turnhout: Brepols.
  • Camargo, Martin. 1992. Ars dictandi, dictaminis. In Historisches Wörterbuch der Rhetorik 1:1040–1046. Tubingae.
  • Luehring, Janet, et Richard Utz. 1996. Letter Writing in the Late Middle Ages: An Introductory Bibliography of Critical Studies. In The Late Medieval Epistle, ed. Carol Poster et Richard Utz, 191–221. Evanston Ilinoiesiae: Northwestern University Press.