Arsakidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arsakida Dinastio)
Arsakidoj
Dinastio
nakhararq • dinastio
Apero 66 vd
Fino 428 vd
Lando Reĝlando Armenio vd
Religio paganismokristanismo vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Tiridato la 1-a vd
Branĉo de Arzakidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝlando Armenio dum regado de la arsakidoj, ĉ. la jaro 150 p.K

La Arsakida dinastio (armene Արշակունիներ [Arŝakuniner]) regis en la Armena reĝlando ekde la jaro 54 ĝis 428 p.K. Malgraŭ ĝia deveno de la arsakida dinastio de Partujo, ĝi instaŭriĝis kiel grava aparta dinastio en Armenujo. La arsakidaj reĝoj regis iom neregule ĝis la jaro 62, dum la kaosaj jaroj kiuj faligis la Artaksidojn, kiam Tiridates la 1-a sekurigis la kontrolon de la arsakidoj en Armenujo. Sendependa linio de reĝoj estis establita de Vologases la 2-a (Valarses/Vagharŝak) en 180. Du el la plej rimarkindaj okazintaĵoj sub la regado de tiu ĉi dinastio estis la kristanigo de Armenujo fare de Sankta Gregorio la Iluminanto en 301 kaj la kreado de la armena alfabeto fare de Mesrop Maŝtoc en 405.