Arsenal F.C.

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arsenal F.C.
Emirates Stadium, Arsenal's home ground.jpg
Nomo de klubo  Arsenal Football Club
Kromnomo  The Gunners
Fondita  1886
Stadiono  Emirates Stadiono, Londono
Kapacito  60,355
Prezidanto  Flag of England.svg Peter Hill-Wood
Trejnisto  Flag of France.svg Arsène Wenger
Ligo  F.A. Supra Ligo
2009-10  3-a loko
Oficiala ttt  http://www.arsenal.com
Trikoto Kit body whitecollar.png Kit right arm redborder.png
Kit shorts.png
Kit socks.png
 
Hejme
Trikoto Kit body arsenalaway1011.png Kit right arm.png
Kit shorts.png
Kit socks.png
 
Ekstere
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Versio de la blazono de Arsenal uzata el 1949 al 2002.

Arsenal F.C. (konata ankaŭ kiel Arsenal, The ArsenalThe Gunners) estas angla futbalteamo kies sidejo troviĝas ĉe Holloway, Norda Londono en Britio. Tiu teamo ludas en la Unua Ligo kaj estas unu el la plej sukcesaj britaj futbalteamoj, ĉar venkis jam 13 fojojn la ligon kaj 10 fojojn la anglan pokalon kaj posedas la rekordon de plej longa seninterrompa periodo en la pinto de angla futballudado.

Arsenal estis fondita en 1886 kaj estis la unua sudangla futbalteamo kiu eniris en la Nacia Ligo, en 1893. Ili estis plej sukcesaj en la 1930-aj jaroj, kiam venkis kvinfoje la ligon kaj dufoje la pokalon. Post pli malsukcesa periodo post la Dua Mondmilito ili iĝis la dua teamo de la 20-a jarcento kiu venkis kaj la ligon kaj la pokalon en 1970-71, kaj dum la pasintaj 20 jaroj ricevis diversajn sukcesojn – ekzemple iĝis la unua londona teamo kiu venkis en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

La koloroj de la teamo estis tradicie ruĝa kaj blanka, kvankam tio evoluis tra la historio. Simile, la teamo ŝanĝis sidejon dum la tempo; la teamo estis dekomence fondita en Woolwich, en sudorienta Londono, sed en 1913 ili translokiĝis norden tra la urbo al Arsenal Stadium, Highbury. En 2006 ili faris malpli drastan translokiĝon al la nuna sidejo ĉe Emirates Stadium en apuda Holloway.

[redakti] Notoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj