Art Blakey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Art Blakey, 1973 en Hamburgo

Art Blakey (Abdullah Ibn Buhaina) (* 11-an de oktobro 1919 en Pittsburgh, Pensilvanio; † 16-an de oktobro 1990 en Novjorko pro pulmokancero) estis usona ĵaz-frapinstrumentisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Art Blakey dum koncerto (1985)

Art Blakey laboris komence en la minekspluatado. Muzike li komencis kiel sininstruinta pianisto, ĝis kiam lin en lia propra bando degradis Erroll Garner. Post tio li transiris al frapinstrumentaro. En la 1940-aj jaroj Art Blakey estis frapinstrumentisto en la bandoj de Mary Lou Williams, Fletcher Henderson kaj Billy Eckstine. Dum pli longa vojaĝo tra Afriko en la malfruaj 1940-aj jaroj li konvertiĝis al islamo, aniĝis en la ahmadisma islama komunumo kaj alprenis por kelka tempo la nomon Abdullah Ibn Buhaina. Siajn spertojn en Afriko li priskribis per beletaj anekdotoj. Sur la diskoj Ritual kaj Drumsuite (The Sacrifice) estas aŭdeblaj pecoj inspiritaj de tio.

En 1955 li fondis kune kun pianisto Horace Silver la malmolbopan bandon The Jazz Messengers. En 1956 Silver eksiĝis kaj translasis al Blakey la bandonomon, tiel ke el ĝi fariĝis „Art Blakey & The Jazz Messengers“.

La stilon de Blakey stampis Kenny Clarke, kiu en la bibop-erao transigis la bazan ritmon ekde la bastamburo sur la cimbalojn kaj uzis la tamburegon por akcentoj. Ĉi tiu maniero de ritmigo evoluis al tio, ke en la frapinstrumenta ludo parte neniu baza ritmo estis aŭdebla. Blakey tamen plu uzis la bastamburon je tereca akcentado, kiu originis el la svingo, kiam la baza ritmo, ofte simple kvar kvaronoj, estis ludata sur bastamburo, sed li plene liberiĝis de la limigoj en la svingostilo. Ankaŭ Max Roach konstatis al li sendependecon de ĉiuj kvar korpomembroj, kiuj ĉiam rekonebligas lian sonon pro ĝia plurritmeco. Ofte aŭdas de li premrulado: je tio la muzikisto ludas per unu frapbastono la knartamburon kaj per la alia li premas la felon de la knartamburo pli kaj pli forte, tiel ke la sono de la rulado pli kaj pli altiĝas. Li ofte ludis frapinstrumentajn enkondukojn al la pecoj, kiuj estas tiom plurritmaj, ke oni spertas la senton de ŝvebado. Blakey disradiis ĉiam eksciton, kiun li tamen favore al la tuta ensemblo kanaligis laŭ la senco de la svingo-erao. Oni lin ankaŭ kompara kun orkestro ludanta dorse de la soloistoj.

Dum lia tempo ĉe Billy Eckstine regis sonregistrada bojkoto fare de la muzikisto-sindikatoj, pro kio fruaj sonregistraĵoj el ĉi tiu tempo malmultas. Tio validas por ĉiuj bibopmuzikistoj.

Iom poste oni trovas multajn sonregistraĵojn de li kiel gastmuzikisto de multaj bandoj kaj akompananto de elstaraj soloistoj, ekzemple de Fats Navarro kaj Thelonious Monk.

Ekde 1955 komencis la tempo de la Jazz Messengers (ĵazmesaĝistoj). Blakey atendis de siaj kunbandanoj, ke ili kontribuu al la repertuaro de la grupo.

La plej fermitaj formaĵoj el ĉi tiu tempo (malfruaj 1950-aj/ fruaj 60-aj jaroj) ja estus tiuj kun la trumpetistoj Lee Morgan kaj Freddie Hubbard, la tenorsaksofonistoj Benny Golson (Blues March) kaj Wayne Shorter, la pianistoj Horace Silver, Bobby Timmons (Moanin') kaj Cedar Walton. Komence de la 1960-aj jaroj la Mesaĝistoj krome pliampleksiĝis per aliĝo de trombonisto Curtis Fuller foje al sesopo.

En la 1970-aj jaroj okazis novigemaj kombinaĵoj kun Valery Ponomarev, Bobby Watson kaj Walter Davis la pli juna, kiu ne estas dokumentita bone (Jodi) (Roulette). La 1980-aj jaroj estis la lasta fazo de la bando, kun ankaŭ poste tre agemaj membroj. Tio estas Wynton Marsalis, Terence Blanchard, Jean Toussaint, Bill Pierce, Donald Harrison, James Williams, Geoff Keezer, Mulgrew Miller, Lonnie Plaxico.

Citaĵo

Kenny Clarke estis la baptopatro, Max estis la pentristo, kiu miksis la farbojn; Art estis la vulkano!“ -Dizzy Gillespie

Cetere[redakti | redakti fonton]

En 1959 li ludis kun siaj ĵazmesaĝistoj (Bobby Timmons, Jymie Merritt, Barney Wilen, Lee Morgan) la muzikon por la filmo Les Liaisons Dangereuses de Roger Vadim.

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • "Goin´ To Minton´s" (Savoy, 1946-47) kun Bud Powell, Fats Navarro, Sonny Stitt, Tadd Dameron, Art Blakey, Kenny Clarke
  • "Nostalgia" (Savoy, 1946/47) kun Eddie Lockjaw Davis, Fats Navarro, Dexter Gordon, Al Haig, Art Blakey
  • A Night At Birdland, Vol 1 & 2, kun Clifford Brown (tp), Lou Donaldson (as), Horace Silver (p), Curley Russell (b) (Blue Note, 1954)
  • At The Cafe Bohemia, Vol 1 & 2, kun Kenny Dorham (tp), Hank Mobley (ts), Horace Silver (p), Doug Watkins (b) (Blue Note, 1954)
  • Ritual, (Blue Note), kun Bill Hardman (tp), Jackie Mclean (as), Sam Dockery (p), Spanky DeBrest (b) (Blue Note, 1957)
  • Art Blakey's Jazz Messengers with Thelonious Monk (Atlantic, 1957) kun Bill Hardman, Johnny Griffin, Spanky DeBrest
  • The Drum Suite, kun Ray Bryant (p) , Oscar Pettiford (b), Art Blakey, Jo Jones (d), Specs Wright (tymp), Candido (cga), Sabu (bgo) resp. Bill Hardman (tp), Jackie Mclean (as), Sam Dockery (p), Spanky DeBrest (b), (Columbia 1956-1957)
  • Moanin', kun Lee Morgan (tp), Benny Golson (ts), Bobby Timmons (p), Jymie Merritt (b), (Blue Note, 1958)
  • A Night in Tunisia (Blue Note, 1960)
  • Mosaic (Blue Note 1961)
  • A Jazz Message, kun Sonny Stitt (as), McCoy Tyner (p), Art Davis (b) (Impulse! 1963)
  • Free for All mit Wayne Shorter, Freddie Hubbard, Curtis Fuller, Cedar Walton, Reggie Workman (Blue Note, 1964)
  • New York Scene, kun Terrence Blanchard (tp), Donald Harrison (as), Jean Toussaint (ts), Mulgrew Miller (p), Lonnie Plaxico (b), Concord, 1984)
  • Live At Kimbals, kun Terrance Blanchard (tp), Donald Harrison (as), Jean Toussaint (ts), Mulgrew Miller (p), Lonnie Plaxico (b) (Concord, 1985)
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]