Art Farmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Art Farmer

Arthur Stewart (Art) Farmer (* 21-an de aŭgusto 1928 en Council Bluffs, Iovao; † 4-an de oktobro 1999 en Novjorko) estis usona ĵaz-trumpetisto, kiu ankaŭ ludis flugilkornon same kiel flumpeton, kombinaĵo inter trumpeto kaj flugilkorno.[1]

Vivo kaj verkado

Fruaj jaroj

Art Farmer, kies ĝemelfrato Addison, mortinta en 1963, estis fama basisto, alkreskis en Fenikso (Arizono) kaj lernis komence la ludon de violono kaj piano. Trumpeton kaj suzafonon li ludis komence nur je solenaĵoj kaj en marŝmuzika bando. En la aĝo de 15 jaroj li komenci ludi trumpeton en dancorkestro. Farmer transloĝiĝis kun sia frato al Los-Anĝeleso, konatiĝis tie kun la ĵazmondeto kaj muzikis en la bando Jump Band de Horace Henderson kaj Floyd Ray. Krome li koncertvojaĝis kun Johnny Otis.

Kun la bando de Otis 1947 li iris unuan fojon al Novjorko kaj muzikis kiel liberprofesiulo kun Clifford Brown, Lester Young kaj aliaj. Krom tio li studis tiutempe ĉe Maurice Grupp. En 1948 li ludis en Kansasurbo den al bando de Jay McShann, revenis post tio al Los-Anĝeleso kaj ludis en la bandoj de Benny Carter, Gerald Wilson, Roy Porter kaj Dexter Gordon. Januaron de 1952 ekestis unuaj sonregistraĵoj kun Wardell Gray por Prestige Label. Je tio estis registrata ankaŭ la komponaĵo Farmer's Market de Farmer.[2]

En 1953 li membriĝis en la bandego de Lionel Hampton kaj koncertvojaĝis kun ĉi tiu en 1953. Tiun jaron ankaŭ okazis lia unua sonregistrado por Prestige; ekestis la disko Work of Art, kun aranĝaĵoj de Quincy Jones, kiu ankaŭ kunlaboris kiel pianisto.[3]

La malmolbopa tempo

Poste Farmer formis propran ensemblon kun saksofonisto Gigi Gryce, kiu ekzistis ekde fine de 1954 ĝis meze de la jaro 1956 (Nica's Tempo, 1955); post tio li ankaŭ muzikis kun Coleman Hawkins, Thelonious Monk, Charles Mingus, la bando Jazz Messengers de Art Blakey kaj Horace Silver, Quincy Jones (This Is How I Feel About Jazz) kaj ekde 1958 en la kvaropo de Gerry Mulligan. Kune kun tiu li verkis la filmmuzikon por I Want to Live kaj The Subterraneans (1958). Samtempe li ankaŭ okupiĝis pri eksperimentemaj ĵazstiloj, ekzemple kun Teddy Charles, Teo Macero kaj George Russell, kio portis al li la famon, ke li povas ludi ĉion. (aŭdebla je la albumo The RCA Victor Jazz Workshop de George Russell. En la 1960-aj jaroj la Jazztet, fondita de li, Benny Golson k.a. En 1959, atingis mitan famon. Post ties malfondado li direktis diversajn kvaropojn, ekz. ĝis 1964 kun Jim Hall, kun kiu li sonregistris en 1963 la albumon Live at the Half Note. Post tio li kunlaboris kun Steve Swallow, Steve Kuhn kaj Ron Carter kaj variaj frapinstrumentistoj.

La jaroj en Eŭropo

Dosiero:Art Farmer beim MPS Festival 1971 (Heinrich Klaffs Collection 20).jpg
Art Farmer en 1971 je Hamburgo (Foto de Heinrich Klaffs)

En 1966 Farmer pasigis unuafoje duonjaron en Eŭropo; li rekonis la kreskan gravecon de la eŭropa ĵazo. En 1966/67 li tenis – denove en Usono – propran ensemblon kun Jimmy Heath, vojaĝis poste plurajn jarojn tra Eŭropo kaj ekloĝis finfine en 1968 en Vieno, kie li kunlaboris kun la Aŭstra Radio-Orkestro. Krom ĵazmuziko li ludis barokajn kaj klasikajn trumpetkonĉertojn, ekzemple kiel soloisto en la Brandenburgische Konzerte de Bach aŭ en la trumpetkonĉerto de Joseph Haydn. Samtempe li laboris kun la bandego de Kenny Clarke Francy Boland kaj la triopo Fritz Pauer Trio. En 1994 li ricevis distingilon de la federacia lando Vieno.

En Vieno li restis dek jarojn, entreprenis tamen krome diversaj koncertvojaĝojn tra Usono, prezentis je la Njuportaj Ĵazfestivaloj de1973 kaj 1974 kaj tenis en 1976 mallongvivan ensemblon kun Art Pepper, Hampton Hawes, Ray Brown kaj Shelly Manne (albumo On the Road). Krome li surdiskigis kun gastmuzikistoj kiel Yusef Lateef, Jeremy Steig 1976, Joe Henderson/Jim Hall 1978.

Ekde 1974 ĝis sia morto en la jaro 1999 li regule prezentis en la viena ĵazklubejo Jazzland – komence ofte kun variaj tieaj ensembloj kaj poste multajn jarojn kun sia propra eŭropa kvaropo (Harry Sokal sax, Fritz Pauer p, Paulo Cardoso b kaj Mario Gonzi dm). Kun ĉi tiu bando en 1981 ekestis la albumo Foolish Moments kun Pauer en 1987 en la duopo Azure.

En la 1980-aj jaroj okazis revivigo de Jazztet kun Curtis Fuller kaj Benny Golson, kun kiuj ekestis pluraj albumoj. Krome Farmer formis kvinopon, en kiu longan tempon kunmuzikis saksofonisto Clifford Jordan; kun li ekestis premiitaj albumoj kiel Blame It On My Youth (1988). Je tio Art Farmer montriĝis en sia maljunula verkaro kiel elstara balado-interpretanto.[4]

Inter liaj longjaraj muzikaj kunuloj menciindas ankaŭ Gerry Mulligan, Slide Hampton, Ron Carter, Jim Hall, Jerome Richardson, Wynton Marsalis, Geoff Keezer, Annie Ross kaj Lewis Nash. Kvankam li (malĝuste) validis longan tempon kiel bandego-muzikisto, de Farmer ekzistas pli ol 50 surdiskigoj je propra nomo.

Lia stilo

Dum kiam en la frua malmolbopa fazo regis lia pli akra, preskaŭ „kokerika“ sono (Jörgensen/Wiedemann), kiu memorigis pri diversaj pli maljunaj trumpetistoj kiel Buck Clayton, li faris finfine la flugilkornon sia ĉefinstrumento kaj plenumis je la fino de la 1950-aj jaroj transŝoviĝon al ligo de la vortaro de bibopo kun la poezio kaj senpezeco de grandaj melodiistoj je la rango de Lester Young. Li intencas „melodian, svingan kaj lirikan kvaliton“, jen Art Farmer. „Mi provas ludi la pecojn tiel, kiel kantisto kantus ilin, - bona kantistino kiel Billie Holiday“.[5]

Listo de selektaj diskoj

[6]

  • 1955: When Farmer Meets Gryce (Prestige/OJC, 1954/55)
  • 1955: The Art Farmer Quintet (Prestige/OJC, 1955) kun Gigi Gryce
  • 1958: Cool Struttin’ (Blue Note, 1958) kun Sonny Clark
  • 1958: Modern Art (Blue Note) kun Benny Golson, Bill Evans
  • 1960: Meet the Jazztet (Argo) kun Benny Golson, McCoy Tyner, Addison Farmer, Lex Humphries
  • 1960: Out of the Past (Chess, 1960/61) kun Tommy Flanagan, Harold Mabern
  • 1963: Live at the Half Note (Atlantic) kun Jim Hall
  • 1964: To Sweden With Love (Atlantic) kun Jim Hall, Steve Swallow & Pete LaRoca
  • 1987: Something to Live For (Contemporary) kun Clifford Jordan, Rufus Reid, Marvin Smitty Smith
  • 1988: Blame It On My Youth (Contemporary) kun Clifford Jordan, Rufus Reid, Victor Lewis
  • 1989: Ph. D. (Contemporary) kun Clifford Jordan, Rufus Reid, Marvin Smitty Smith, Kenny Burrell


Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Ĉi tiun instrumenton konstruis David Monette aparte por li.
  2. Mallonge poste Annie Ross surdiskigis kantversion por Prestige; per tio Bob Weinstock kaj Ira Gitler atentiĝis pri la juna muzikisto kaj planis la unuan sonregistradon; komp. Gitler, akompanteksto pri Farmer's Market
  3. Pli malfrue la sonregistraĵoj aperis sur la albumo Art Farmer Sextet Plays Arrangements and Compositions of Gigi Gryce and Quincy Jones (P 7031/OJC 054)
  4. cit. laŭ Cook/Morton. La du verkistoj distingis la albumon Blame It On my Youth per sia plej alta rango – kvar steloj kun krono – kiel eksterkutima verko.
  5. cit. laŭ Kunzler, p. 354
  6. Art Farmer kunlaboris kiel gastmuzikisto – ĉefe dum sia frua fazo – je sennombraj albumoj de muzikistoj kiel Manny Albam, Gene Ammons, John Benson Brooks, Clifford Brown, Teddy Charles, Sonny Clark, Jimmy Cleveland, Earl Coleman, Eddie Costa, Jimmy Giuffre, Bennie kaj Urbie Green, Milt Jackson, Michel Legrand, Abbey Lincoln, Mundell Lowe, Hal McKusick, Gil Melle, Oscar Pettiford, Tony Scott, Mal Waldron kaj multaj aliaj.