Art Tatum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Art Tatum
Art Tatum, Vogue Room, Novjorko, 1948. Foto de William P. Gottlieb
Art Tatum, Vogue Room, Novjorko, 1948.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1909 (1909-10-13)
en Toledo
Morto 5-an de novembro 1956 (1956-11-05) (47-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Loĝloko Toledo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Scott High School
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto • muzikisto
vdr

Arthur „Art“ TATUM (13-an de aŭgusto 1909 en Toledo, Ohio; 5-an de novembro 1956 en Los-Anĝeleso) estis unu el la plej gravaj usonaj pianovirtuozoj kaj novigantoj de ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tatum naskiĝis en Toledo, kie li pasigis sian junaĝon kaj komencis pianludi. Ekde naskiĝo li suferis de katarakto kaj estis blinda sur unu okulo, dum kiam la vidpovo de la dua estis treege limigita.[1] Tatum havis tamen absolutan tonsenton kaj onidire eksterordinaran akustikan memorkapablon. Devenante el muzikema familio, li ricevis formalan klasikan muzikedukadon je diversaj lernejoj, komence ĉe la Lernejo Jefferson por Handikapuloj en Toledo, poste ĉe blindula lernejo en Columbus (Ohio) kaj ĉe Muziklernejo je Toledo, kie li krom piano ankaŭ lernis violonon, gitaron kaj eble brajlo-blindulnotojn. Lia privata instruisto Overton C. Rainey ja provis puŝi lin en koncertpianistan karieron, la preferata pianisto de Tatum kaj (laŭ propra eldiro) lia modelulo tamen baldaŭ estis Fats Waller. Pluaj influoj venis de James P. Johnson kaj Earl Hines.[2] Sian fingrolertecon li ekzercis je tio ĉiam, glitigante rapide avelon, ĝis kiam ĝi fariĝis brila kaj glata.[3]

Kiel junulo li ofte ludis en klubejoj je Toledo, Detrojto kaj Klevlando kaj ekde 1927 por loka radiostacio (WSPD en Toledo), komence dum reklamopaŭzoj, poste regule 15 minutojn ĉiutage por proks. du jaroj. En 1932 lin aŭskultis kantistino Adelaide Hall, kiu post tio ofertis al li, akompani ŝin je koncertvojaĝoj, kaj kun kiu li restis du jarojn. Kun Adelaide Hall li jam en la sama jaro alvenis en Novjorkon. Tuj post la alveno Willie „The Lion“ Smith, Fats Waller kaj James P. Johnson defiis lin al konkurso, kiun li suverene gajnis – kiel ankaŭ multajn pluajn de tiaj konkursoj kontraŭ defiantoj. Kutime li tiam ludis kiel lasta, je tio volonte citante kaj variante la materialon de liaj antaŭuloj. Siajn unuajn sonregistraĵojn li faris aŭguston de 1932 kun Adelaide Hall, sian unua solodiskon li registrigis marton de 1933 (Tiger Rag, Tea For Two, Sophisticated Lady, St. Louis Blues). Post sia tempo kun Adelaide Hall li tenis komence dungitecon en klubejo Onyx, iris je la komenco de 1935 al Klevlando kaj ludis tiam pli longan tempon en 1935 je klubejo Three Deuces en Ĉikago, ki li ankaŭ konatiĝis kun Earl Hines. En 1936 li iris al Los-Anĝeleso, kie li ludis en konataj klubejoj kaj je festoj de famaj spektaklistoj samkiel dum la radiospektaklo de Bing Crosby. Post unu jaro en Kalifornio li reiris en 1937 al Novjorko, kie li ludis en la Famous Door Club. Post tio li regule trafikis inter Los-Anĝeleso, Novjorko kaj Ĉikago. Majon de 1937 li unuafoje sukcesis lanĉi furoraĵon en la ranglistojn de Billboard; lia versio de „Body and Soul“, registrita de sesopo, atingis rangon 19. En 1938 li sukcese koncertvojaĝis tra Anglujo, lia ununura prezentado en eksterlando. La angloj aŭskultis lian ludadon, male al lia usona publiko, silente, kio agrable impresis Tatumon. En Novjorko pro tio li ekde nun preferis simile intiman etoson en klubejoj kiel Kellys Stables kaj Café Society. Aŭguston de 1939 lia solopiana versio de „Tea for Two“ atingis rangon 18 en la ranglistoj.

Dum ĉi tiuj jaroj Tatum fariĝis unu el la plej gravaj ĉefroluloj de ĵazo. Li kutimis ludi post siaj regulaj prezentadoj ja ofte en klubejoj – je kio lia grandkvanta alkoholkonsumo onidire iomete influus lian ludon – kaj impresis je multaj konkursoj inter ĵazpianistoj, kiuj je tio ofte kapitulacis, ne nur per sia elstara muziktalento, sed ankaŭ per sia miriga fingrolerteco kaj ludflueco. Neniu alia ĵazpianisto povis ludi tiele rapide kiel Art Tatum. Onidire li permesus tamen al siaj kontraŭuloj ludi antaŭ li, ĉar neniu povus, ludante post li, daŭrigi la ludoteknikan nivelon de Tatum. Tatum estis al junaj pianistoj nepre malavara per konsiloj, kiel ekzemple memoras Mary Lou Williams kaj Billy Taylor.

En 1943 li fondis kun basisto Slam Stewart kaj frapinstrumentisto, pianisto kaj gitaristo Tiny Grimes (poste anstataŭata de Everett Barksdale) triopon, kun kiu li estis relative sukcesa. La triopo (kun fluktua partopreno de Stewart) restis kune dum proks. du jaroj kaj estis unu el la modeloj de postaj pianotriopoj kiel tiuj de Oscar Peterson kaj Lennie Tristano. Al la vasta publiko Tatum tamen restis pli nekonata. Tio povus kaŭzi en lia malemo kontraŭ pli grandaj koncertoj. Dum la jaroj 1945 ĝis 1952 li ankaŭ relative malmulton surdiskigis. Tio nur ŝanĝiĝis, kiam lin produktis ekde 1953 Norman Granz, kiu nur en 1953 sonregistris 70 soloojn kaj la sekvajn jarojn pluajn 121. Je tio Tatum ne plu estis tempe limigite kiel je la malnovaj ŝelakdiskoj. Siajn pecojn li jam estis ellaborintaj tiel al „idealformo“, ke ekz. dum la unua registradkunsido el 69 pecoj nur tri bezonis duajn registraĵojn.[4] Krom soloregistraĵoj sub Granz ankaŭ ekestis sonregistraĵoj kun pli malgrandaj ensembloj kun muzikistoj kiel Benny Carter, Roy Eldridge, Lionel Hampton, Ben Webster, Buddy De Franco, Buddy Rich, Louie Bellson. En la ĉirkaŭdemandado de kritikistoj fare de la ĵazrevuoj ekde la mezo de la 1940-aj jaroj li tenis plej antaŭan rangon. En 1944 li ricevis la Oran, jaron poste la Arĝentan Premiojn de la revuo Esquire. En 1945 li gajnis je la enketoj de revuo Metronome kaj ekde 1954 ĝis 1956 li venkis tri fojojn je la enketoj de Down Beat.

Art Tatum mortis la 5-an de novembro 1956 en Los-Anĝeleso, je la kulmino de lia verkado (Granz planis duan koncertvojaĝon tra Eŭropo), pro la sekvoj de renomalfunkcio.

Lia influo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni konas de la muziko de Tatum ĉefe liajn propravolajn interpretaĵojn de ĵazaj klasikaĵoj; kun treege rapidaj pasaĵoj kaj surprizaj turnoj. Lia stilo pretigis la vojon por la bibopo. Male al multaj aliaj pianovirtuozoj Tatum tamen neniam oferis la muzikon al nura efekto.

Li influis gravajn ĵazpianistojn kiel Duke Ellington, Thelonious Monk kaj Bud Powell. Onidire Charlie Parker kandidatiĝis kiel telerlavisto en novjorka restoracio, nur por ke li povu aŭskulti Arturon Tatum, kiu tie regule ludis.

Onidire Oscar Peterson kredus, kiam li unuafoje aŭdis Tatumon ludi, ke du pianistoj samtempe ludas; tiel densa kaj komplika estis la sono, kiun Tatum kapablis ludi sur la piano. Peterson - mem unu el la majstro de ĵazpianado - nomis Arton Tatum la granda ĵazinstrumentisto de ĉiuj tempoj. Disvastiĝas la legendo, ke Vladimir Horovic esis ĝislarme kortuŝita de la tatuma ludo.[5] Kaj la muzikisto, kiu verŝajne plej forte stampis kaj inspiris Tatumon, Fats Waller, estis treege impresita de la tatuma pianludo. Kiam iun vesperon Waller ludis en noktoklubejo, en kiu ankaŭ gastis Tatum zu, Waller diris enkonduke: „Mi ludas nur pianon, sed ĉi-vespere Dio estas en la domo." [6] Leonard Feather nomis lin la plej grava soloisto de la ĵazhistorio, senrigarde la instrumenton.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Art Tatum estas unu el la plej influhavaj ĵazkomponistoj, kvankam li ne postlasis propran skolon, perfektigante ekzistajn stilojn kaj vena ekde la svingo preparante kiel vojpretiganto de bibopo ties novigon en postbibopo aŭ moderna ĵazo. Tatum estis spertulo pri klasika kaj impresionisma muziko kaj disponis pri plej modernaj harmonisciencajn konojn, pro kio li daŭre ali- kaj elinterpretis harmoniojn. fleksebleco baziĝanta sur ritma sekureco, ĉefe dum la sololudado, en svinganta temposento igis lin improvizi frazon post frazon pri la nuraj akordŝanĝoj de peco, kie oni en svingo antaŭe variis melodiojn. Bazo de ĉi tiu sekureco estas la struktura organizado, kiun la paŝa pianludado donas al la normkantoj aŭ depostulas (ekzemple kiel li aranĝas Tea For Two), kaj tio restas tia je Tatum ankaŭ, kiam li forlasas ĉi tiun stilon. Lia influon transiĝas trans la instrumenton piano.

Paŝanta baso en dektoj (Art Tatum: Ain’t Misbehavin’) en ragtima paŝpiano

Li pluevoluigis la paŝpianludan stilon de James P. Johnson, Willie „The Lion“ Smith kaj Fats Waller al senepoka stilo kaj povis enigi diversajn influojn en ĝin. Aparte la (paŝantajn) dektobasojn li rafinis. Laŭ Kunzler la dekto estas la tria voĉo de la akompano al baso kaj al la akordoj metitaj sur la interpulson, kiujn Tatum ankaŭ ellaboris aŭ uzis motive. Kvankam li pli malofte ludis bluso , li moviĝis kaj kombinis en ĉiuj stiloj, inter ili ankaŭ en bugio kaj bluso.

Lia teknika, harmonia kaj ritma sekureco igis lin vaste moduli aŭ longe resti je tonalo sen ripeti sin. Tamen je tio oni ofte observis nur lia virtuozecon, kaj pro la nura rapideco, Tatum plejofte ludis rapidege, aŭskultanto tre baldaŭ povis esti muzike trostreĉita kaj opinii lin malfacila aŭ tro komplika, kio kaŭzis malĝustan taksadon. Lia fingrolerteco estis kiel lia tekniko rimedo por la esprimado de muzikaj ideoj kaj ne nura virtuozeco. Ĉar Tatum ofte prezentis nur kun pianotriopo aŭ sole, oni bezonas kelkan muzikan fantazion, imagi lian muzikon transigitan sur aliajn instrumentojn, por ke oni povu ekkoni lian influon en ĵazo. Post stilkrizo li registrigis fine de la 1950-aj jaroj kvazaŭ bilancon de sia malfrua verkaro el 1953 ĝis 55, The Tatum Solo Masterpieces kaj en 1956 The Tatum Group Masterpieces.[7]

En lia inventa riĉeco je la ludado de normkantoj, kiujn li ankaŭ ritme variis certe, li estis malpli improvizanto ol aranĝanto. Liajn ornamaĵojn kaj variaĵojn oni foje komprenis troigaj. Li rafinis la harmoniajn eblecojn, enigante la grandajn intervalojn naŭto (9), dekunuto (11) kaj dektrito (13) en siajn harmoniojn.[8]

Aparte je normkantoj, kiuj ritme kaj teme instigas al prilaborado, Tatum montras sian kapablon ludi modernan ĵazpianon kun propra sonbildo, ekz. Begin the Beguine kaj Willow Weep for Me.

Art Tatum (dekstre) kun Phil Moore (2-a de maldekstre) antaŭ la novjorka Downbeat, proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Complete Pablo Solo Masterpieces, 1991, tio estas la sonregistraĵoj sub Norman Granz
  • The Tatum Group Masterpieces Vol. 5 (Pablo, 1955) kun Lionel Hampton
  • The Tatum Group Masterpieces Vol. 6 (Pablo, 1956) kun Red Callender kaj Jo Jones
  • Complete Brunswick&Decca Rec. (3 lumdiskoj) 1932-1941

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James Lester Too Marvelous for Words: The Life and Genius of Art Tatum, Oxford University Press, 1994, ISBN 0-19-509640-1
  • Arrigo Polillo Jazz, Piper, Herbig Verlag 2003 (ĉapitro pri Tatum)
  • Gunther Schuller The Swing Era, 1989
  • Arnold Laubach, Ray Spencer Art Tatum - a guide to his recorded music, Scarecrow Press 1982 (Studies in Jazz, Nr.2, Rutgers University)
  • André Hodeir The Genius of Art Tatum, Jazz Hot, junion de 1955, represita en Down Beat, 10-an de aŭgusto 1955, represita en Martin Williams (eldonisto) The Art of Jazz 1962 (pridisputita frua kritiko pri Solo Masterpieces de Tatum)
  • Felicity Howlett, J. Bradford Robinson, artikolo pri Tatum en New Grove Dictionary of Jazz, 1995 (samkiel la doktortezo de Howlett ĉe Cornell University: An Introduction to Art Tatums Performance Approaches: Composition, Improvisation and Melodic Variation, 1983)
  • Mark Lehmstedt, Art Tatum. Eine Biografie, Lehmstedt-Verlag, Lepsiko 2009, ISBN 3-937146-80-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ekzakta kaŭzo de lia blindeco estas nekonata. Oni supozas malsanojn kiel skarlato, difterio aŭ morbilo. Danke al multaj operacioj lia vidpovo pliboniĝis ekde lia deka vivojaro. Je la aĝo de proks. dek jaroj oni terenbatis lin surstrate, pro kio li plene blindiĝis je unu okulo.
  2. laŭ eldiroj de Teddy Wilson kaj Eddie Barefield
  3. laŭ Rex Stewart, Jazz Masters
  4. Kritikisto André Hodeir pritraktas en sia libro Jazz la ellaboritan formon de la improvizaĵoj de Tatum, komparante lin kun profesoro, kiu skribas brilajn matematikajn formulojn sur tabulon, por poste daŭrigi je tute alia temo sammaniere. Hodeir eĉ aŭdacas diri, ke li neas al Tatum – almenaŭ en la surdiskigaĵoj – je ĉiuj aliaj ekzistaj talentoj tiun de kontinua evoluigo de muzikaj ideoj en improvizaĵoj, kontraste ekzl al Fats Waller.
  5. Hank Jones kaj Billy Taylor Arkivigite je 2000-10-12 per la retarkivo Wayback Machine memoras. Ke Horovic estis klara admiranto de Tatum, Schuller tamen opinias mito. Li rigardas tion nur patrona sinteno de multaj klasikaj pianistoj al ĵazmuzikistoj. Schuller The Swing Era, p.479
  6. Citita en Robert Doerschuk The Giants of Jazz Piano
  7. Martin Kunzler, Jazzlexikon, Rowohlt
  8. Carr, Fairweather, Priestley, Jazz Rough Guide, Metzler

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]