Art Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Art Taylor
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1929 (1929-04-06)
en Nov-Jorko
Morto 6-an de februaro 1995 (1995-02-06) (65-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo jazz drummer • diskografa artisto
vdr

Art TAYLOR (Arthur S. Taylor, Jr.), * 6-an de aprilo 1929 en Novjorko; † 6-an de februaro 1995) estis usona ĵaz-frapinstrumentisto.

Taylor ludis en Harlemo kun Sonny Rollins kaj Jackie McLean kaj havis siajn unuajn gravajn prezentadojn en 1948 kun Howard McGhee. Sekvis la kunlaboro kun Coleman Hawkins (1950-51), Buddy DeFranco (1952), Bud Powell (1953 kaj 1955-57: Bud! The Amazing Bud Powell (Vol. 3)), Art Farmer (1954-55) kaj George Wallington (1954-56). Krome li estris propran bandon , Taylor's Wailers, kaj kunlaboris kun Thelonious Monk kaj Miles Davis. En 1958 li entreprenis kun Donald Byrd kaj Bobby Jaspar koncertvojaĝon tra Eŭropo.

En 1963 Taylor iris al Eŭropo, kie li restis dum la venontaj dudek jaroj, ĉefe en Francujo kaj ekde 1970 en Belgujo, kaj laboris kun muzikistoj kiel Dexter Gordon kaj Johnny Griffin. El intervjuoj kaj konversacioj kun muzikistaj kolegoj tie ekestis lia libro Notes and Tones. Komence de la 1990-aj jaroj li revenis en Usonon, kie li reorganizis sian bandon Wailers.

Taylor kunlaboris je pli ol tricent sonregistraĵoj; liaj propraj albumoj aperis i.a. ĉe Verve, Blue Note kaj Prestige.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Taylor's Wailers (1956, Prestige) kun Donald Byrd, Jackie McLean, Ray Bryant, Wendell Marshall
  • Taylor's Tenors (1959, Prestige) kun Charlie Rouse, Frank Foster, Walter Davis junior
  • A.T.'s Delight (1960, Blue Note) kun Dave Burns, Stanley Turrentine, Paul Chambers, Patato Valdes
  • Mr. A.T. (1991, Enja) kun Willie Williams, Abraham Burton, Marc Cary, Tyler Marshall
  • Wailin' At The Vanguard (1992, Verve) kun Jacky Terrasson

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Notes and Tones: Musician -To Musician Interviews, Lüttich, Taylor, 1977, Novjorko, Perigee 1982