Arta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arta lingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en arta verko aŭ por esti arta verko en si mem. Tiele, ĝi kontrastas al praktikcela planlingvofilozofia lingvo. Dum tiu lasta esence estas komunikilo aŭ esplorilo, artaj lingvoj vere estas artaĵoj.

La kategorioj ne estas ekzluzivaj; se la kreinto de lingvo celas ĝin esti kaj bela kaj utila, ĝi povas esti arta lingvo kaj ankaŭ helplingvo, filozofia lingvo aŭ eksperimenta lingvo.

La terminon "arta lingvo" oni jam en la frua tempo de Esperanto uzis por planlingvojkonstruitaj lingvoj ĝenerale; ĝi uziĝas plurfoje en "Esenco kaj Estonteco de la Internacia Lingvo" de L. L. Zamenhof kaj aliaj liaj verkoj por priskribi Esperanton, Volapukon ktp. Pli lastatempe ĝi uziĝis kontraste al "planlingvo" kaj "internacia helplingvo" por signifi la lingvojn, kiujn homoj kreis ĉefe por artaj kaj ne por praktikaj celoj. Ĉi tiu artikolo temas pri "artaj lingvoj" laŭ ĉi tiu pli moderna uzo.

Estas diversaj skoloj pri la farado de artaj lingvoj, ĉefe la naturisma skolo, kiu celas fari lingvojn kun natureca komplikeco kaj historia profundo, aparte per farado de fikcia pralingvo el kiu oni evoluigas unu aŭ plurajn aliajn artajn lingvojn. Tiel faris J. R. R. Tolkien, ekzemple, en sia familio de elfaj lingvoj, kaj Mark Rosenfelder en sia familio Verdurian. Aliaj skoloj faras lingvojn intence malnaturajn, kredeble parolataj de ne-homaj estaĵoj, aŭ lingvojn tiel regulajn kiel ekz. Esperanto sed sen ties helplingva celo.

Specoj de artaj lingvoj

Fikcilingvoj

Vidu ĉefartikolon: Fikcilingvo

Fikcilingvo estas lingvo, kiun homo konscie konstruis kontekste de fikcia mondo. Iujn oni faras por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko; je aliaj, la lingvo mem estas la ĉefa celo, kaj la fikcia mondo estas nur skeĉe farita por doni kontekston al la lingvo.

Mikrolandaj lingvoj

Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj. Verŝajne la plej fama estas Talossan de R. Ben Madison, uzata oficiale de la Reĝlando de Talossa kaj parolata flue de manpleno da talosaanoj.

Personaj lingvoj

Personaj lingvoj estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili,[1] sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj uzas ilin multe por personaĵoj, ekzemple por verki taglibrojn. Kelkaj eĉ iĝas pli-malpli fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas Taneraic de Javant Biarujia, mna Vanantha de Paul Burgess,[2] K de Robert Dessaix, Vabungula de Bill Price, Loglio de Marcos Cramer, kaj gjâ-zym-byn de Jim Henry.

En la angla la termino "hermetic language" estas uzata de kelkaj farantoj de tiaj personaj lingvoj; pli-malpli "kaŝlingvo" aŭ "sekreta lingvo", sed kun ia kromsenco de mistikismo. Javant Biarujia priskribas sian Taneraic, "privata negoco inter la mondo ĉirkaŭ mi kaj la mondo en mi; publikaj vortoj simple ne povis garantii al mi la privatan esprimon, kiun mi celis."[3] Robert Dessaix diras pri sia K: "Mi volis vortojn, kiuj priskribis la realon. Do mi elpensis ilin."[4]

Ŝercaj lingvoj

Ŝercaj lingvoj estas lingvoj kreitaj ĉefe por amuzo. La humoro povas deveni el amuza sono de la lingvo, aŭ el satiraĵo pri iu aspekto de lingvoj. Ekzemploj inkluzivas Europanto, DiLingo, kaj Oou de Sonja Elen Kisa. Oni povas distingi ŝercajn lingvojn, kiuj estas pli-malpli memstaraj artaj lingvoj, de lingvo-ludoj kiuj modifas naturan lingvon en ŝerca maniero (ekz. Pig Latin surbaze de la angla, aŭ Verlan surbaze de la franca).

Artaj lingvotavoloj

Arta lingvotavoloarta registro estas aparta maniero de parolo uzata en artaj kaj ceremoniaj kuntekstoj. En multaj lingvoj ekzistas vortoj, kiuj preskaŭ nur estas uzataj en poezio. En kelkaj lingvoj tio estas sistemigita, tiel ke granda nombro da ordinaraj vortoj estas anstataŭigataj per aliaj en tia kunteksto. La plej konata ekzemplo estas la kawi-registro de la java lingvo. En tiu lingvo jam ekzistis du tiaspecaj registroj, nomataj ngoko kaj krama. Ngokon oni uzas parolante kun samranguloj, dum krama estas postulata parolante al persono de pli alta rango. Estas pli ol 300 vortoj, kiuj malsamas. La poetoj aldonis al tiu sistemo trian registron (kawi signifas 'poeto').

Arta lingvo kun socia funkcio

Tute apartan kazon reprezentas damino, kiun oni povas konsideri aŭ kiel ekstreman formon de registro de la lardila lingvo de Aŭstralio, aŭ pli ĝustadire kiel apartan lingvon ceremonian, artan kaj eksperimentan. En tiu kazo, la tuta vortaro estis anstataŭigita, kaj ankaŭ la fonetismo estis draste ŝanĝita. La lingvo havis socian funkcion, sed estas sendube esprimo de arto. Pro siaj eksterordinaraj ecoj kaj la vasta praktikado de la lingvo, oni eĉ povas konsideri daminon la plej eminenta el ĉiuj artaj lingvoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. "Average life of a conlang", mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, aŭgusto 2008
  2. "Introducing Paul Burgess and his radioactive imagination!", mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, marto 2003
  3. Taneraic on the Web
  4. "The Language of K", Lingua Franca, 19 December 1998

Bibliografio

  • Barnes, Myra E. Linguistics and languages in science fiction - fantasy. New York: Arno Press, 1974 (196 p.)
  • Higley, Sarah L. Hildegard of Bingen's Unknown Language. Palgrave Macmillan, 2007. Enhavas ne nur longan diskuton de la Lingua Ignota, sed ankaŭ sufiĉe ampleksan ĉapitron pri moderna farado de artaj lingvoj.