Arta sketado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arta sketado
Momenta foto elMonda ĉampioneco en arta sketado en la jaro 2004
Momenta foto el
Monda ĉampioneco en arta sketado en la jaro 2004
Disciplinoj
Unuopuloj viroj / virinoj — Sportaj paroj
Dancoj sur glacio — Sinkronizita arta sketado
Kulminaj konkursoj
Olimpiaj ludoj somere en 1908 kaj 1920, vintre regule ekde la Vintra Olimpiko 1924
Monda ĉampioneco ekde la jaro 1896
Eŭropa ĉampioneco ekde la jaro 1891
Internacia federacio
Nomo: Internacia sketista unio
Fondita: 1892
TTT: www.biathlonworld.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Arta sketado
v  d  r
Information icon.svg
Du artsketistoj dum la monda ĉampioneco de arta sketado 2004 en Dortmund

Arta sketado estas speco de vintra sporto, en kiu oni emfazas artan kreigon de piruetoj, saltoj kaj paŝoj. Artaj sketistoj renkontiĝas en konkursoj je nacia kaj internacia nivelo, kiel estas ekz. Ĉampioneco de Eŭropo kaj mondo, Naciaj ĉampionecoj, Ĉampioneco de kvar kontinentoj, «Grand-Prix» [GRAN-PRI] en arta sketado k.a. La arta sketado estas ankaŭ unu el oficialaj disciplinoj de Vintraj olimpiaj ludoj.

Pluraj artaj sketistoj, fininte amatoran karieron, agadas kiel trejnistoj, aŭ en diversaj glaciaj revuoj.

Disciplinoj[redakti | redakti fonton]

La arta sketado dividiĝas en sekvantajn disciplinojn:

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de arta sketado.
«Sceno el glacia sketado» Bildo de J. Baber verŝajne el la 19-a jarcento

Lulilo de arta sketado estas Granda Britio, la unua konkurso en arta sketado okazis ĉi tie en la jaro 1814. De tie la arta sketado disvastiĝis en la tutan Eŭropon kaj Amerikon. En Usono ili aldonis al la arta sketado ankoraŭ muzikon kaj dancajn kaj baletajn elementojn.

Ekskursante al la komencoj de arta sketado kiel sporta fako ni devas unue paroli sole pri sketado, kiu nur pli poste dividiĝis en du diversajn sportajn disciplinojn, arta sketado kaj [rapid-sketado]].

La unuaj mencioj pri la sketado devenas el Danio el la jaro 1134, la plej malnova angla mencio estas datita ĝis la jaro 1174. Arkeologiaj trovaĵoj (sketiloj produktitaj el ostoj) datiĝas estiĝon ĝis la bronza tempo kaj ŝtonepokon.

Primitivajn komencojn de la sketado eblas trovi en Nederlando en la 13-a kaj la 14-a jarcento – lignaj sketiloj havigitaj sur suba flanko per fera lamelo – sed por ekveturo estis bezone uzi bastonojn. Nur hazardo, kiam nederlanda lignaĵista disĉiplo ŝanĝis dum enmetado de la feraj lameloj horizontalan pozicion je vertikala, alportis ŝanĝon. La sketistoj metis flanken la bastonojn, la movo fariĝis pli libera, pli rapida kaj pli regebla.

En Nederlando la sketado estis amuzo de simpla popolo, kiel pruvas kelkaj bildoj de malnovaj majstroj, en aliaj landoj la sketado estis privilegio de noblaj familioj. Komence de la jaro 1610 estis en kortego de Rudolfo la 2-a aranĝita granda karnavalo sur glacio.

Evoluo de «vera» arta sketado komencis nur en la 18-a jarcento, kiam glitiloj ricevis iom kurbigitan formon, kio ebligis fari turniĝojn kaj pli komplikajn elementojn.

Oni ne sketis sole en okcidenta Eŭropo, sed ankaŭ en oriento, precipe en norda parto de Rusio. En 1838 estis en Peterburgo eldonita libro sub nomo Vintraj amuzoj kaj arto veturi figurojn sur sketiloj. Ĝi donas ateston, ke ne nur junularo dediĉis sin al la sketado, sed ankaŭ plenkreskuloj. Sur metalaj sketiloj oni sketis en Rusio jam en tempoj de caro Petro la Granda. Li igis forĝi por si paron da feraj sketiloj. Unue oni nomis ilin «skoroĥod» (rapidilo), nur pli poste, kiam la antaŭa parto de sketiloj akiris ornamon de ĉevala kapo, ili ricevis nomon, kiun oni uzas en Rusio ĝis hodiaŭ – «konky» (en traduko laŭvorte «ĉevalaĵoj»)

Sketejoj kaj vintraj stadionoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj glitejoj estis memkompreneble frostiĝintaj fiŝlagoj kaj riveroj. La unua artefarita glitejo estis konstruita jam en la jaro 1876 en Londono (Chalsea). Konstruado de pluaj artefaritaj glitejoj estis decida por sekvanta evoluo de tiu ĉi sporto.

  • Absolute la plej granda tegmentita vintra stadiono estis konstruita en la jaro 1960 en Tokio, en Japanio. La glaciareo okupas estimindajn 4.000 m2.
  • Al japanoj apartenas ankaŭ plua unuaeco – la plej granda fermita glitejo, konstruita en la jaro 1976 kun areo 15.400 m2.

Ni trovos glaciajn stadionojn ne nur en Kanado, Usono, Svedio kaj pluaj eŭropaj landoj, sed ankaŭ en suna Hispanio aŭ ankaŭ en nigra Afriko, ekz. en Ebur-Bordo.

Reguloj kaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

La unua internacia konkurso en arta sketado okazis en la jaro 1882 en Vieno, laŭ konkursreguloj nomataj Regulativ. Tiu estis derivita de lernolibroj de lernantoj de Jackson Haines – Dr. Körper, Wirth kaj Diamantidi Spuren auf dem Eise (Spuroj sur glacio), eldonitaj en 1881.

Tiu ĉi Regulativ pli poste transprenis ankaŭ Internacia unio por arta sketado (angle International Skating Union, siglo ISU) kaj tiel estiĝis regularo, kiu en ŝanĝita aspekto funkcias ĝis hodiaŭ. Pli karakterizaj ŝanĝoj okazis per enkonduko de mallonga programo kaj en ŝanĝo de interrilatoj inter taksado de deviga kaj libera prezentiĝoj.

La evoluiĝantaj kapabloj de artaj sketistoj kaj kreskantaj postuloj al travidebleco kaj pli objektiva taksado devigis ISU-n por krei novan sistemon de taksado, kiu estas valida ekde sezono 2004/2005 kaj kiu forŝovis la ekzistintan tiel nomatan «sistemon de sesoj». Bazo de la nova sistemo estas nova kalkulo de konkursaj rezultoj kaj unuopaj valoroj de la prezentitaj elementoj. Enpraktikigo de digitala video-sistemo ebligas reludi al arbitranto la unuopajn elementojn denove kaj tiamaniere pli bone kaj pli objektive taksi ilin.

  • Dum la unuaj vienaj konkursoj ekinteresis tre juna norvego Axel Paulsen, kiu prezentis sian gloran salton, kiu ĝis hodiaŭ apartenas al devigaj elementoj.
  • La unua ĉampioneco de Eŭropo okazis jam en la jaro 1891, ankoraŭ antaŭ la fondo de ISU, kaj la unua majstro de Eŭropo fariĝis germano Oskar Uhlig.
  • La unua ĉampioneco de la mondo okazis en 1896 en Peterburgo. Denove gajnis germano, ĉifoje Gilbert Fuchs. Je kvin jaroj pli poste gajnis sian unuan mondan titolon legenda svedo Ulrich Salchov. Li sukcesis ripeti tion ankoraŭ 9 foje.
  • Lian brilegan rekordon similigis en la jaroj 19271936 same legenda norvegino Sonja Henie kaj en la jaroj 19691978 ankaŭ Irina Rodnina, kiu siajn unuajn kvar titolojn en sportaj geopoj akiris kun Alexej Ulanov kaj pluajn ses titolojn kun sia edzo Alexander Sajcev.
  • Virinoj komencis batali je titolo de majstrino en la jaro 1908 en Davos, je la unua titolo de majstrino de Eŭropo nur en la jaro 1930 en Vieno. La unua majstrino de Eŭropo fariĝis aŭstrino Fritzi Burger.
  • En Vieno en 1930 ankaŭ unuafoje okazis ĉampioneco de Eŭropo de sportaj geopoj. Je la monda titolo ili konkursis ankaŭ malproksime pli antaŭ – jam ekde la jaro 1908.
  • La plej juna disciplino en arta sketado estas dancoj sur glacio. En la mondaj ĉampionecoj ili aperis nur en la jaro 1956 en Parizo kaj je du jaroj pli poste ankaŭ en eŭropa ĉampioneco en Bolzano. Ekde la jaro 1976 dancoj sur glacio estas parto de Vintraj olimpiaj ludoj.

Arta sketado kaj olimpiaj ludoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1908 okazis en Londono la unua olimpia konkurso en arta sketado. En programo estis kvar disciplinoj: virina kaj vira sketadoj, sportaj geopoj kaj specialaj figuroj. Sed la konkurso en specialaj figuroj poste jam ne plu estis ripetata. La unua olimpia gajninto fariĝis Ulrich Salchov.
  • La dua olimpia konkurso okazis en Someraj olimpiaj ludoj en 1920 en Antverpeno ses jaroj post la lasta ĉampioneco de la mondo en 1914. Sume partoprenis 29 konkursantoj, el tio 16 viroj kaj 13 virinoj el dek unu landoj.
  • En Vintraj olimpiaj ludoj en 1976 en Innsbruck partoprenis jam 105 olimpikantoj (52 viroj kaj 53 virinoj) el 18 landoj.

Ekipaĵaro[redakti | redakti fonton]

Glitiloj[redakti | redakti fonton]

La glitiloj por arta sketado, fabrikitaj el dura ŝtalo, estas 3 ĝis 4 milimetroj larĝaj. Ili estas nur iom kurbigitaj – kio ebligas praktiki komplikajn turniĝojn kaj elementojn. Ili estas akrigitaj tiel, ke estiĝas du eĝoj (interna kaj ekstera), inter kiuj estas kavo. Tiuj ĉi eĝoj faciligas al la sketisto plirapidigi kaj priregi la sketadon. La pinto estas dentigita, ĝi estas uzata dum depikitaj saltoj kaj kiel turniga punkto dum piruetoj.

Botoj[redakti | redakti fonton]

La botoj estas regule faritaj laŭmezure, forte firmigitaj, ŝnuritaj ĝis la alteco de tibio kun dika leda internaĵo kaj aldona firmigo en la parto de maleolo. Blankaj botoj estas por virinoj kaj nigraj por viroj.

Kostumoj[redakti | redakti fonton]

La kostumoj estas influataj per karaktero de programo kaj elekto de muzika akompano. Ili devis kroni la prezentiĝon kaj ne distri aŭ eĉ provoki.

Pli antaŭa severa regulo estis jupoj por virinoj, la hodiaŭaj reguloj ebligas jam, por ke virinoj prezentiĝu ankaŭ en pantalona kostumo – eĉ en dancoj – sed tio devas esti eksplicite notita en reguligo de reguloj, kiujn ĉiujare publikigas ISU. Viroj devas senĉese plu porti longajn pantalonojn – sed kiuj ne devas esti trikotaj (mallarĝaj). Aliaj modaj aldonaĵoj, kiuj ne estas firme alkroĉigitaj sur la kostumo, same kiel diversaj aliaj helpiloj, ne estas en la konkurso permesitaj.

Historio de evoluo de kostumoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la estiĝo de sketado kiel sporto en duono de la 19-a jarcento multo ŝanĝiĝis: metodo de taksado, reguloj, organizado, paso de konkursoj, tekniko de sketado, materialo kaj ankaŭ kostumoj.

Sed unu aspekto en la paso de tempo ne ŝanĝiĝis: la kostumoj senĉese observas metodojn, modelojn, materialojn kaj kolorojn de unuopaj tempaj epokoj. Kiam estiĝis arta sketado en hodiaŭa moderna aspekto, la kostumoj kiel tiaj ne ekzistis. Oni sketis en kutimaj ĉiutagaj vestoj: viroj havis sur si pantalonon kaj jakon, virinoj longajn jupojn ĝis la maleoloj. Gilbert Fuchs kiel la unua enkondukis leginojn, sed kiuj ne estas hodiaŭ permesitaj. Tio estis Sonja Henie, nedisputebla belulino de arta sketado, kiu enkondukis grandan novaĵon – mallongan jupon, kiun ŝi prezentis dum la unuaj Vintraj olimpiaj ludoj en 1924.

Ekde tiu tempo similigis ŝin multe da virinoj, kiuj komencis porti mallongajn jupojn kaj pli mallarĝajn kostumojn, kiuj ne malebligis al ili en la movo ebligante al ili fari pli komplikajn figurojn.

En la sekvantaj dekadoj okazis grandaj ŝanĝoj en teknika malfacileco: simplaj saltoj fariĝis duumaj kaj triumaj (kaj hodiaŭ jam eĉ en la prezentoj de kelkaj sketistoj ankaŭ kvarumaj), la programoj komencis rakonti realajn okazintaĵojn. Tiun ĉi evoluon influis ankaŭ kostumoj, kiuj fariĝis konsisteroj de la konkursoj, unu el ĉefaj elementoj de arta prezento komune kun muziko kaj elektita temo.

  • En la 70-aj kaj la 80-aj jaroj de la lasta jarcento estis modernaj mallongaj jupoj kaj pantalono en «sonorilon». La koloro de kostumoj estis neemfazema sen koloraj nuancoj kaj sen klaraj modeloj.
  • En la 80-aj kaj la 90-aj jaroj de la lasta jarcento ĝuis al granda favoro kostumoj kun brilaĵoj. Ŝatataj estis helaj kaj varmaj koloroj, modeloj estis pli klaraj. Pantalonoj havis rektan tajlon, jupoj estis antaŭe pli mallongaj kaj malantaŭe pli longaj.

Diversaj ornamaĵoj anstataŭ brilaĵoj, pli longaj jupoj, spiron prenantaj dekoltoj. Uzado de teksaĵoj pruntedonantaj falsan nudecon preskaŭ malaperis. Diversajn ornamaĵojn portas jam ankaŭ viroj kaj iliaj ĉemizoj estas ofte malfermitaj. Sed la ĉefa afero estas kapti kaj alkonduki la temon de sketado al vivo, ne nur per muziko kaj prezento sur glacio, sed ankaŭ helpe de kostumoj. Sketistoj fariĝas ĉefaj herooj kaj impreso el ilia prezentiĝo tiel encerbigas en memoron de ĉiu spektanto.

Kostumoj fariĝas «senmortaj». Kiu entuziasmulo de arta sketado ne memorus la kostumon de Oksana Grishuck kun krucoforma ornamaĵo el ŝlifitaj kristalaj vitreroj, kiam kun sia kunulo Jevgenij Platov ŝi gajnis olimpian oron? Aŭ dancan geopon Jayne Torvill kaj Christopher Dean kaj ilian violan kostumon el glora Bolero? Aŭ kostumon de muskedisto de eminenta franca arta sketisto Philippe Candeloro, kiun li surhavis sur si, kiam li gajnis sian duan bronzan olimpian medalon en 1998?

Kostumoj estis kaj estas en arta sketado tre gravaj. La arta sketado ne estas nur sporto, sed ankaŭ certa speco de arto. Kostumo estas tio la unua, kio ekinteresos la spektanton restante en lia memoro.

Elementoj en arta sketado[redakti | redakti fonton]

Kiel jam estis dirite, la arta sketado estas arta formigo de saltoj, paŝoj kaj piruetoj.

Al saltoj apartenas Axel, Flip, Lutz, Rittberger, Salchow kaj Toeloop, kiujn oni saltas kun unu, du, tri kaj eĉ kun kvar turniĝoj. Esperantlingve tiuj saltoj nomiĝas akslo, flipo, luco, ritbergo, salĉo kaj tulupo. Krom bazaj elementoj (saltoj, paŝoj, piruetoj) apartenas ĉi tien ankaŭ diversaj kunigaj elementoj kiel pesilo, arabeskoj, luno ka.

Al elementoj tipaj por sportaj geopoj apartenas deĵetitaj kaj tvistaj saltoj, levigataj figuroj kaj mortospiralo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]