Arkones
El Vikipedio
(Alidirektita el Artaj Konfrontoj en Esperanto)
Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznań, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz, septembre. En 2010 okazis la 26-a Arkones.
La aranĝo dum longa tempo okazis en lernejo Łejery (Poznań, str. Brandstaettera 1), tamen en 2010 estis organizita en fervojista kulturdomo (Poznań, vojkruciĝo de str. Taylora kaj Al. Niepodległości).
La programeroj ĉiam komenciĝas vendrede posttagmeze kaj finiĝas dimanĉe posttagmeze.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||