Artefarita vagino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artefarita vagino uzata por forpreno de spermo al ĉevaloj por ensemigado

Artefarita vagino estas aparato, kiu devas simuli inan seksorganon (vaginon). Por atingi tiun ĉi efekton, estas por ties fabrikado uzataj molaj, lubrikitaj kaj iam varmigataj materialoj. Ĝi povas esti kreita por medicinaj esplorceloj, bredado de bestoj aŭ kiel erotika helpilo.

Uzo por bestkuracistoj[redakti | redakti fonton]

La artefaritaj vaginoj estas abunde uzataj fare de farmistoj dum artefarita ensemigado de la bredataj bestoj. La artefaritaj vaginoj proponitaj por forpreno de spermo similigas kelkajn aŭ ĉiujn anatomiajn elementojn kaj la konduton de la besta vagino. Ekzistas kelke da tipoj de tiuj ĉi aparatoj, sed ĝenerale estas uzataj tuboj kun la interna mola sterila enmetaĵo kaj la ekstera malmola pakumo. Por pli bonaj rezultoj la internaj surfacoj de la tubo povas esti malplenaj kaj plenigitaj per varma akvo, por ke ili similigu la naturan korpan temperaturon kaj ili povas enhavi filtrilon por la forpreno de spermo.

Erotika helpilo[redakti | redakti fonton]

La artefarita vagino kun vibriga oveto

La artefarita vagino, kiu estas destinita por seksumada stimulo, estas principe erotika helpilo por masturbado. Ĝi estas proponita tiel, por ke ĝi stimulu perceptadon de koito. Ekzistas multe da tipoj. Kutime ili enhavas vibrigan parton, kiu plialtigas realecon. Laŭ la prezo de la produkto poste devolviĝas pluaj karakterizaj elementoj, kiel ekzemple virgulineco, puba vilaro, vulvaj lipoj, materialo, el kiu la helpilo estas fabrikita, formo (ekzistas artefaritaj vaginoj, kiuj estas kopiaĵoj de konataj pornoaktorinoj) ktp. Kelkaj artefaritaj vaginoj estas plurfunkciaj kaj enhavas ankaŭ anusan aperturon por anusa seksumado.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]