Artegaoj
El Vikipedio
La artegaoj estas tribo de afrikaj "araboj", kiuj onidire estas praidaro de samnoma ŝejko Artega veninta de Hadramut en antaŭ-islama tempo kaj setlinta proksime de Tokar. La nomo Artega onidire estas "patricia" kaj la artegaoj povas esti rigardataj kiel la plej malnova kerno de loĝantoj en la distrikto Suakin. La artegaoj ĉiuj estis apogantoj de Mahdi kaj Khalifa en la Sudana Milito (1883-1898).
[redakti] Fontoj
- Anglo-Egyptian Sudan, edited by Count Gleichen (London, 1905).
- Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
